Louis Lambert: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e roboto: el:Λουί Λαμπέρ estas artikolo elstara; kosmetikaj ŝanĝoj |
Iketsi (diskuto | kontribuoj) e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (7), |left → |maldekstra (3), |right → |dekstra (4) per AWB |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Collège de Vendôme.jpg|
'''''Louis Lambert''''' <nowiki>[</nowiki>[[Internacia Fonetika Alfabeto|lui lãber]]<nowiki>]</nowiki> estas [[romano]] verkita en [[1832]] de la [[Francio|franca]] romanisto kaj dramisto [[Honoré de Balzac]] ([[1799]]-[[1850]]). Ĝi apartenas al la sekcio "Filozofiaj studoj" (''Études philosophiques'') de lia ampleksa romanserio ''[[La Homa Komedio]]''. La intrigo de la romano plejparte disvolviĝas en lernejo de la franca urbeto [[Vendôme]], kaj rilatas al la vivo kaj teorioj de genia knabo fascinita de la [[Svedio|sveda]] filozofo [[Emanuel Swedenborg]] ([[1688]]-[[1772]]).
Linio 9:
== Kunteksto ==
En [[1832]], [[Honoré de Balzac]] jam estis sufiĉe fama verkisto. La dua el kvin infanoj, Balzac estis sendita al la oratorana kolegio de [[Vendôme]] ([[Loir-et-Cher]]) dum sia oka jaro
Liaj unuaj provaĵoj, publikigitaj sub variaj kaŝnomoj, estis malmultekoste presitaj, malaltkvalitaj romanoj. Li en [[1829]] finfine publikigis romanon en sia propra nomo : ''[[Les Chouans]]'' montriĝis modesta sukceso, kiu tamen ne sufiĉis por nuligi la grandan monŝuldon de la verkisto
En [[1831]], Balzac publikigis novelon titolitan ''[[Les Proscrits]]'' aŭ "La Ekzilitoj" : ĝi temis pri du poetoj, nomitaj Dante kaj Godefroid de Gand, kiuj vizitis la universitaton Sorbonne komence de la [[14-a jarcento]]. La verko esploras variajn temojn rilate al [[metafiziko]] kaj [[mistikismo]], kaj ĉefe priskribas spiritan serĉadon de [[iluminismo]] kaj [[klerismo]]. Balzac junaĝe estis grave influita de la sveda filozofo [[Emanuel Swedenborg]], kies teorioj jam ĉie senseblas en ''Les Proscrits''
== Verkado kaj publikigo ==
[[Dosiero:Saché Castle.jpg|
En [[majo]] [[1832]], Balzac spertis kapvundon, kiam lia ĉareto kraŝis en pariza strato. Kvankam li ne estis grave vundita, li iom poste skribis al amiko pri sia timo, ke "''kelkaj eroj en la mekanismo de mia cerbo eble malalĝustiĝis''"
Dum en Saché, li verkis mallongan romanon titolitan ''Biografia notico pri Louis Lambert'', rilate al malsocietema, genia knabo interesanta pri metafiziko. Samkiel ''Les Proscrits'', ''Louis Lambert'' fariĝis por Balzac tre utila ilo por esplori la ideojn, kiuj jam de longe fascinis lin, precipe tiujn de Swedenborg kaj [[Louis Claude de Saint-Martin]]. Li esperis, ke la verko "''kaŭzus impreson de nekontestebla supereco''"
La romano estis unue eldonita kiel parto de la ''Novaj filozofiaj noveletoj'' fine de [[1832]]. Jam komence de la sekva jaro, la verkisto tamen deklaris, ke ĝi estis "''fuŝita misakuŝo''", kaj li ekis reverki ĝin
Ege pliampleksigita kaj reviziita romano, ''Intelekta historio de L.L.'', estis publikigita en unu volumo en [[1833]]. Balzac, daŭre malkontenta, ankoraŭ reverkis la tekston - kiel li kutimis fari inter eldonoj - kaj aldonis al la verko serion da leteroj skribitaj de la genia knabo, sed ankaŭ detalan priskribon de liaj metafizikaj teorioj. Tiu fina eldono estis publikigita sub la pli simpla titolo ''Louis Lambert'' : ĝi estis aldonita, kune kun ''[[Les Proscrits]]'' kaj la posta romano ''[[Séraphîta]]'', al volumo titolita ''Mistika libro'' ("Le Livre mystique")
== Resumo ==
Linio 30:
Post kiam li finpretigis eseon titolitan ''Traktato pri Volo'', Lambert estas hororigita, kiam instruisto konfiskas ĝin, taksas ĝin "''sensencaĵo''" kaj - supozas la rakontanto - vendas ĝin al loka butikisto. Iom poste, la rakontanto devas forlasi la lernejon pro grava malsano. En [[1815]], Louis Lambert diplomitiĝas je la aĝo 18, kaj li sekve vivas en [[Parizo]] dum tri jaroj. Post kiam li revenis al la domo de sia onklo en [[Blois]], li renkontas virinon nomitan Pauline de Villenoix kaj pasiege enamiĝas en ŝi. Dum la tago antaŭ la edziĝo, Lambert tamen spertas mensan depresion kaj provas kastri sin.
Taksita "''nekuracebla''" de kuracistoj, Lambert devas iom ripozi solece. Pauline kondukas lin al la kastelo de sia familio, kie li vivas preskaŭ [[Komato|komate]]. La rakontanto, kiu dume ne sciis pri tiuj okazaĵoj, neatendite renkontas la onklon de Lambert kaj tiel povas legi serion da leteroj. Tiuj leteroj estis skribitaj de Lambert, kiam li loĝis en Paris kaj Blois : ili daŭre disvolvas lian filozofian pensadon kaj priskribas lian amon por Pauline. La rakontanto finfine vizitas lian malnovan amikon en la kastelo de Villenoix, kie la ruinigita Lambert nur diras : "''Anĝeloj estas blankaj''"
== Stilo ==
[[Dosiero:Austerlitz-baron-Pascal.jpg|
La intrigo kaj okazaĵoj de ''Louis Lambert'' fakte estas nur konvena preteksto por ampleksaj diskutoj pri [[filozofio]], [[metafiziko]] kaj homaj emocioj. Ĉar la romano ne estis skribita laŭ la [[Realismo|realisma stilo]], pro kiu famiĝis Balzac, ĝi estis ofte rigardita kiel unu el "''la plej difuzaj kaj malplej valoraj el liaj verkoj''"
Restas tamen ja kelkaj spuroj de la realismo de Balzac en la libro, precipe en la longa priskribo de la kolegio de [[Vendôme]]. La unua parto de la romano estas plena je variaj detaloj pri la lernejo : ĝi ekzemple klarigas, kiel la dormejoj de la lernejanoj estis oftfoje inspektitaj, kaj ĝi ankaŭ priskribas la kompleksan socian regularon rilate al la interŝanĝo de manĝaĵoj dum vespermanĝo
{{cquote|''Inter ĉiuj korpaj tormentoj, kiujn ni alfrontis, certe la plej akuta estis tiu trudita de tiu leda instrumento, ĉirkaŭ du-fingrojn larĝa, aplikita sur niajn kompatindajn etajn manojn de la tutaj forto kaj furiozo de la mastrumisto. Por suferi tiun klasikmodan punon, la viktimo surĝenuiĝis meze de la ĉambro. Li devis lasi sian benkon kaj surĝenuiĝi apud la skribotablo de la mastro, sub la kuriozaj kaj ĝenerale senkompataj rigardoj de siaj kamaradoj ''(...)'' Kelkaj knaboj kriis kaj iom ploris antaŭ aŭ post la apliko de la rimeno ; aliaj akceptis la suferon stoike kaj kviete ''(...)'' nur malmultaj tamen kapablis regi sian esprimon de anticipa angoro.''
Estas pliaj signoj de la realismo de Balzac, kiam Lambert priskribas la manieron, kiel li kapablas intime revivi okazaĵojn nur pere de penso. En unu ampleksa paragrafo, li rakontas, ke li iam legis pri la [[batalo de Austerlitz]] kaj sentis "''ĉiun incidenton''". En alia fragmento, li imagas la doloron kaŭzitan de tranĉilo tranĉanta lian haŭton. Kiel rimarkis la Balzac-a biografisto André Maurois, tiuj pensoj prezentas la vidpunkton de la verkisto rilate al la mondo kaj al ties skribitaj priskriboj
== Temoj ==
=== Aŭtobiografio ===
[[Dosiero:Balzac1820s.jpg|
Biografistoj kaj kritikistoj interkonsentas, ke Louis Lambert fakte estas apenaŭ kaŝita duoblo de la verkisto, kiel evidentigas multaj similaj trajtoj inter ili
La eseo de Lambert pri metafiziko, ''Traktato pri Volo'', estas alia aŭtobiografia aludo. Balzac mem verkis tiun eseon kiel knabo, kaj ĝi - samkiel en la romano - estis konfiskita de kolera instruisto
La multaj leteroj skribitaj de Lambert kaj prezentitaj en la romano ankaŭ baziĝas sur la vivo de Balzac. Post kiam li finpretigis la unuan version de la verko, Balzac provis ĉarmi la markizinon de Castries per fragmento de amletero el la libro
=== Swedenborg kaj metafiziko ===
[[Dosiero:Emanuel Swedenborg full portrait.jpg|
La ideoj de la [[Svedio|sveda]] filozofo [[Emanuel Swedenborg]] kaj de lia disĉiplo [[Louis Claude de Saint-Martin]] ludas centran rolon en ''Louis Lambert''. [[Madame de Staël]] estas impresita de Lambert, kiam ŝi vidas lin en parko legantan la metafizikan traktaton de Swedenborg ''[[Paradizo kaj Infero]]'' ([[1758]]). La teorioj de la sveda verkisto sekve retroviĝas en la komentoj de Lambert pri menso, animo kaj volo. Precipe gravas laŭ la juna genio la apartigo inter la "interna" kaj "ekstera" estuloj de homo. La ekstera estulo, influita de naturaj fortoj kaj facile studebla de scienco, manifestiĝas ĉe Lambert kiel malforta, ofte malsana korpo. La interna estulo, dume, entenas tion, kio laŭ Lambert estas "''la materia substanco de penso''" : ĝi estas la vera vivo, al kiu Louis Lambert progrese moviĝas tra la romano
Kelkaj el la analizitaj konceptoj de Swedenborg rilatas interalie al [[lingvo]], sufero, [[memoro]] kaj [[revo]]j. Kiam la studentoj faras plezurpromenadon ĝis la proksima kastelo de Rochambeau, Lambert ekzemple vigle memoras pri tiu loko, kvankam li neniam iris tien antaŭe kaj nur liadire revis pri ĝi. Li kredas, ke lia spirito jam vizitis tiun lokon iam, kiam dormis lia korpo, kaj priskribas tiun sperton kiel "''kompleta apartigo de miaj korpo kaj interna estulo''". Ekzistas liaopinie "''ia neesplorebla movkapableco de la spirito kun efektoj, kiuj similas al tiuj de la movo de korpoj''"
Samkiel siaj herooj Swedenborg kaj Saint-Martin, [[Honoré de Balzac]] provas konstrui en ''Louis Lambert'' firman teorion por unuigi spiriton kaj materion
{{cquote|''La vorton "Volo" li uzis por difini ''(...)'' la mason de potenco, per kiu homo povas reprodukti, ekster si mem, la agojn kiuj konsistigas lian eksteran vivon ''(...)'' "Volicio", vorto devenanta de Locke, esprimis la agon, per kiu homo uzas sian Volon. La vorto "Penso", kiun li rigardis kiel la plej fundamenta produkto de Volo, ankaŭ reprezentis la medion, de kie originis la ideoj, al kiuj Penso donas substancon ''(...)'' La Ideo, vorto atribuebla al ĉiuj kreaĵoj de la cerbo, estis la ago, per kiu homo uzas sian Penson. Volo kaj Menso tiel estis la du produktiloj ; Volicio kaj Ideo estis la du produktoj. Volicio, li opiniis, estis Ideo evoluinta el abstrakta al konkreta stato, el ĝia produktanta fluido al solida esprimo ''(...)'' Laŭ li, Penso kaj Ideoj konsistigas la movojn kaj agojn de nia interna estulo, dum Volicioj kaj Volo konsistigas tiujn de la ekstera vivo.''
}}
La esplorado de homaj volo kaj penso ankaŭ rilatas al la intereso de Balzac pri [[Franz Mesmer]], kiu subtenis la teorion de [[Mesmerismo|animala magnetismo]], laŭ kiu ekzistas forto trafluante homojn. La rakontanto dufoje aludas al Mesmer en la teksto, kaj li priskribas sekcion de la ''Traktato pri Volo'' dediĉitan al tiu teorio
=== Religio ===
La spirita krizo spertita de Balzac je la epoko de lia unua [[komunio]] igis lin esplori la verkojn de la frutempaj kristanaj pensistoj kaj la enigmon de [[malbono]]. Kiel rimarkis la franca kritikisto Philippe Bertault, la plej granda parto de la [[mistikismo]] esprimita en ''Louis Lambert'' rilatas al tiu de [[Historio de kristanismo|frutempa kristanismo]]
La [[Katolikismo|katolika Eklezio]] mem estas temo de la meditadoj de Lambert, precipe rilate al frutempaj [[
[[Dosiero:Ignatius of Antiochie.jpg|
Religiaj temoj ankaŭ aperas en paragrafoj rilate al [[anĝelo]]j. Diskutante pri la enhavo de ''Paradizo kaj Infero'' de Swedenborg, Lambert provas konvinki la rakontanton pri la ekzisto de anĝeloj, priskribitaj kiel "''individuo, en kiu la interna estulo venkas la eksteran estulon''"
=== Genio kaj frenezo ===
Ĉar Balzac estis konvinkita, ke li mem estis [[genio|geniulo]], li volonte uzis ''Louis Lambert'' por esplori la sociajn malfacilaĵojn spertitajn de geniuloj kaj por priskribi ilian oftan progreson al frenezo. La verkisto estis laŭ kelkaj fontoj multe ŝokita, kiam li spektis la progresan mensan malsaniĝon de kamarado en [[Vendôme]]
Kiel speguliĝo de Balzac mem, Lambert ankaŭ simbolas la aŭtoron kiel brila verkisto, kiu tamen agnoskas dubojn pri sia propra mensa sano. Kelkaj el la verkoj kaj publikaj deklaroj de Balzac, sed ankaŭ lia akcidento iom antaŭ la verkado de la romano, ja igis plurajn observantojn dubi pri lia sano. La frenezo de la ĉefa protagonisto en ''Louis Lambert'' des pli konfirmis tiujn dubojn. Kiel rimarkis la biografisto Graham Robb, "''la estingo de fajro per petrolo estis tipa de Balzac''"
== Recenzo kaj influo ==
[[Dosiero:La Comédie humaine 06.jpg|
Balzac precipe fieris pri ''Louis Lambert'' kaj opiniis, ke ĝi elegante prezentis liajn variajn interesojn pri [[filozofio]], [[mistikismo]], [[religio]] kaj [[okultismo]]. Kiam li sendis fruan version al sia tiutempa amantino, ŝi tamen antaŭvidis la malfavoran recenzon, kiun la verko poste ricevis. "''Vin fine vidu la tuta mondo mem, kara mia''", ŝi skribis, "''sed ne almozpetu admiron de ili, ĉar tiukaze la plej potencaj lupeoj direktiĝus al vi, kaj kio fariĝas la plej delikata objekto, kiam oni metas ĝin sub mikroskopo ?''"
Balzac ne estis malkuraĝigita de la malfavoraj respondoj. Aludante al ''Louis Lambert'' kaj al la aliaj verkoj de la ''Mistika libro'', li skribis : "''Tiuj estas libroj, kiujn mi kreas por mi mem kaj por malmultaj aliuloj''"
Dum li estis revizianta kaj re-publikiganta la sinsekvajn tri eldonojn de ''Louis Lambert'', Balzac disvolvis skemon por organizi ĉiujn siajn romanojn, verkitajn kaj verkotajn. Li nomis tiun skemon "''[[La Homa Komedio]]''" ([[france]] ''La Comédie humaine''), kaj ambiciis fari el ĝi panoraman prezenton de ĉiuj elementoj de la tiutempa franca socio. La verkisto enmetis ''Louis Lambert'' en la sekcion nomitan ''Filozofiaj studoj'', kie ĝi restis dum la 15-jara organizado de la romanserio
== Esperanto-traduko ==
Linio 95:
{{portalo literaturo}}
{{LigoLeginda|es}}▼
{{DEFAULTSORT:Lambert, Louis}}
[[Kategorio:Romanoj de la Homa Komedio]]
Linio 103 ⟶ 106:
{{LigoElstara|el}}
{{LigoElstara|en}}
▲{{LigoLeginda|es}}
|