Lisbona tertremo en 1755: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kategorio per parametro en ŝablono
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (4), |left → |maldekstra, |right → |dekstra (3) per AWB
Linio 1:
{{Sen fontoj|dato = novembro 2012|stato=elstara|komento=Elstaraj artikoloj [[Vikipedio:Kriterioj por elstaraj artikoloj|estu faktaj]] kaj [[Vikipedio:Citi fontojn|citu fontojn]], aliokaze ili povas esti [[Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj|malelstarigitaj]]}}
[[Dosiero:1755 Lisbon earthquake.jpg|thumbeta|rightdekstra|225px|Ilustraĵo en kupro rilata al la Lisbona Tertremo en 1755.]]
La '''lisbona tertremo en 1755''', ankaŭ konata simple kiel la '''lisbona tertremo''' aŭ la '''tertremo de 1755''', estis [[tertremo]] okazinta en la [[1-a de novembro]] [[1755]] je la naŭa horo matene (oni konsideras je 9:20), kiu kaŭzis preskaŭ kompletan detruon de [[Lisbono]] kaj krome atingis grandan parton de la [[Algarve|algarva]] marbordo, suda regiono de [[Portugalujo]]. Post la tertremo okazis, krom pluraj brulegoj, [[cunamo]], kiu oni kredas estis pli ol 20 metrojn alta kaj, kune kun la brulegoj, mortigis inter sesdek mil kaj cent mil homojn. Tio ĝin igas unu el la kvin plej mortigaj tertremoj en la homara historio, kaj ĝi markas la "prahistorion de moderna Eŭropo" laŭ kelkaj historiistoj. [[Geologo]]j taksas je 9 gradoj en la [[Skalo de Richter]] la fortecon de tiu tertremo.
 
Linio 6:
 
== La tertremo ==
La lisbonan tertremon oni sentis matene de la 1-a de novembro 1755, tago koincidanta kun la katolika festotago de [[Ĉiuj Sanktuloj]]. Ĝian [[surcentro]]n <!--epicentro??--> oni ekzakte ne konas, kaj pluraj [[sismologio|sismologoj]] proponas lokojn malproksimajn centojn da kilometroj inter si. Tamen ĉiuj konsentas pri iu surcentro en la maro, inter 150 kaj 500 &nbsp;km sudoriente de Lisbono, kaj ĉefe post alia forta tertremo en 1969, en la Banko de Goringo ([[Banco de Gorringe]]), tiu loko estas indikata kiel la plej ebla loko por la surcentro de la tertremo de 1755.
 
Raportoj de tiu tempo asertas, ke la tremojn oni sentis, depende de la loko, dum 6 minutoj ĝis du horoj kaj duona, kiam ili kaŭzis tiom grandajn fendojn, tiel ke ĝis hodiaŭ oni povas rimarki iliajn spurojn en Lisbono. Pro la pluraj disfaloj en la urbo la postvivintoj serĉis rifuĝon ĉe la haveno kaj tiam spektis neatenditan malantaŭeniron de la akvoj, kiu montris la marfundon plenan de ŝipaj detruaĵoj kaj perditaj ŝarĝoj.
 
Post iomaj dekoj da minutoj alvenis cunamo, konsiderata 20 metrojn alta, kiu inundis la havenon kaj la urbocentron. En la areoj ne atingitaj de la cunamo disvastiĝis fajro, kaj la brulegoj daŭris almenaŭ kvin tagojn, ĉar ĉiuj forkuris kaj ne estis homo por ĉesigi la fajron.
 
[[Dosiero:1755 Lisbon Earthquake Location.gif|thumbeta|leftmaldekstra|Ebla situo de la surcentro de la lisbona tertremo.]]
 
Lisbono ne estis la sola portugala urbo atingita de tiu katastrofo. La tuta sudo de Portugalujo, nome Algarvo (''Algarve''), estis atingita, kaj la detruo estis ĝenerala. La ŝokajn ondojn de la tertremoj oni sentis tra tuta [[Eŭropo]] kaj ankaŭ en norda [[Afriko]]. La marmovoj kaŭzitaj de la tektoniko atingis tiun parton de Afriko kaj ankaŭ la nordajn marojn de Eŭropo, nome la finnlandan maron, kaj oni ilin sentis eĉ tra Atlantiko, ĉar ili atingis ankaŭ tiom malproksimajn lokojn, kiaj [[Martiniko]] kaj [[Barbado]].
Linio 18:
El 275 mil loĝantoj en Lisbono - oni kalkulas - 90 mil mortis, kaj aliaj 10 mil homoj estis viktimoj en [[Maroko]]. Ĉirkaŭ 85% de la konstruaĵoj en Lisbono estis detruitaj de la tertremo, inkluzive famaj [[palaco]]j, [[biblioteko]]j, [[monaĥinejo]]j, [[preĝejo]]j kaj [[hospitalo]]j. Tiujn, kiuj ne falis pro la tertremo, la cunamo kaj la fajro detruis.
 
[[Dosiero:Convento do Carmo ruins in Lisbon.jpg|thumbeta|rightdekstra|Ruinoj de la Karmelida Monaĥinejo (''Convento do Carmo''), Lisbono]]
 
La ĵus konstruita Domo de la [[Opero]], malfermita nur ses monatojn antaŭ la tertremo, estis tute vorita de la fajro. La Reĝa Palaco (''Palácio Real''), kiu troviĝis ĉe la bordo de la rivero [[Taĵo]], kie hodiaŭ estas la ''Terreiro do Paço'', estis detruita de la tertremoj kaj de la cunamo. Ene de tiu palaco la biblioteko kun pli ol 70 mil volumoj kaj centoj da artaĵoj, inkluzive pentraĵoj de [[Tiziano]], [[Rubens]] kaj [[Correggio]], tute perdiĝis. La valorplena Reĝa Arĥivejo (''Arquivo Real'') kun dokumentoj rilataj al la oceana esplorado kaj aliaj antikvaj dokumentoj ankaŭ perdiĝis. Kaj la sama okazis al la historiaj registroj de la vojaĝoj faritaj de [[Vasco da Gama]] kaj [[Kristoforo Kolumbo]]. La tertremo plie detruis la plej grandajn preĝejojn de Lisbono, nome la Katedralon de Sankta Maria kaj la bazilikojn de Sankta Paŭlo, Sankta Katarino, Sankta Vincento de For kaj krome la Bazilikon de la Mizerikordo. La ruinojn de la Karmela Monaĥinejo (''Convento do Carmo'') oni ankoraŭ povas vidi en la urbocentro. La tombo de [[Nuno Álvares Pereira]] en tiu monaĥinejo tamen perdiĝis. Sennombraj konstruaĵoj tute malaperis, inkluzive multe da ekzempleroj de la arĥitekturo de la manoela periodo en Portugalujo, sed eble la plej kompatinda perdo okazis en la Reĝa Hospitalo de Ĉiuj Sanktuloj (''Hospital Real de Todos os Santos''), kies pacientoj, atingitaj de la fajro, mortis brulvunditaj.
 
== La sekvintaj tagoj ==
La reĝa familio eskapis senvunde de la katastrofo. La [[Reĝo]] [[Jozefo la 1-a de Portugalujo]] kaj la kortego estis lasinta la urbon post [[meso]] dum la unuaj horoj de la mateno kaj troviĝis en [[Santa Maria de Belém]], en la ĉirkaŭo de Lisbono. Tiun eliron la reĝo ŝuldas al deziro de la princinoj pasi la ferion (la Tagon de Ĉiuj Sanktuloj) for de la urbo. Post la katastrofo D. Jozefo la 1-a tamen akiris klaŭstrofobion kaj vivis de tiam en luksa tendaro en la kvartalo Alto da Ajuda, nomita ''Real Barraca da Ajuda'' ("Reĝa Tendo de Aĵuda") en Lisbono.
 
Samkiel la reĝo, la [[Markizo de Pombal]], tiama Ŝtata Sekretario por Eksterlandaj Aferoj kaj Milito kaj iĝonta [[Ĉefministro]], ankaŭ supervivis la tertremon. Per la pragmatismo, kiu markis lian venontan registaron, la [[markizo]] ordonis al la armeo la tujan rekonstruon de Lisbono. Oni rakontas, ke pri la demando "Kion nun?" li respondis "Oni enterigu la mortintojn kaj zorgu la vivantojn", sed tiu dialogo eble estas apokrifa. Ĉiel ajn lia rapida decido ebligis la pretigon de [[fajrestingisto]]j por batali kontraŭ la fajro kaj forigi la milojn da kadavroj por eviti [[epidemio]]jn.
Linio 41:
 
=== La tertremo kaj la filozofio de la Jarcento de la Lumoj ===
[[Dosiero:Voltaire.jpg|thumbeta|180px|rightdekstra|Voltero (1718), filozofo de la jarcento de la Lumoj, kiu esploris la tertremon en siaj verkoj.]]
La jaro 1755 markas epokon de granda socia transformiĝo: la [[industria revolucio]], la jarcento de la lumoj kaj [[kapitalismo]] kreas la bazon de moderna socio en pluraj eŭropaj [[lando]]j, ĉefe en [[okcidenta Eŭropo]]. La lisbona tertremo sendube sufiĉe influis plurajn filozofojn de la Jarcento de la lumoj. Multaj el ili menciis aŭ raportis la tertremon en siaj verkoj, el kiuj elstaras Voltero, ĉefe en ''[[Candide]]'' kaj en la ''[[Poème sur le désastre de Lisbonne]]''. La arbitreco de la supervivo estis tio, kio pleje markis la aŭtoron, kiu satirigis la ideon - defendita de pensantoj, ekz. [[Gottfried Wilhelm Leibniz]] kaj [[Alexander Pope]] - laŭ kiu "tiu estas la plej bona ebla mondo". Kiel skribis [[Theodor Adorno]], "la tertremo de Lisbono estis sufiĉa, por ke Voltero forpelu la teodiceon de Leibniz" (''Negative Dialectics'', 361). Poste, en la [[20-a jarcento]] - ankaŭ laŭ Adorno, la tertremo estis komparata al la [[holokaŭsto]] - ia katastrofo de dimensio tia, ke ĝi sola povis havi tiom transformpovan kaj profundan impakton sur la kulturo kaj filozofio eŭropaj. Tiu interpreto de Adorno funkcias kiel ekzemplo al lia interpreto de la okcidenta historio, tre kritika al la moderna socio kaj asociita al ideologia vidpunkto ne tiom malproksima al tiu de la [[marksismo]].
 
Linio 63:
== Referencoj ==
* Benjamin, Walter. '''The Lisbon Earthquake'''. En: Selected Writings, vol. 2. Belknap, 1999.
* Hamacher, Werner. '''The Quaking of Presentation'''. En: Premises: ''Essays on Philosophy and Literature from Kant to Celan'', pp. 261-293&nbsp;261–293. Stanford University Press, 1999.
* Marques, J. O. de Almeida. [http://www.unicamp.br/~jmarques/pesq/VoltaireHistPort.pdf '''Voltaire e um episódio da história de Portugal''' (PDF)]. Originale en: Meditações - Revista de Ciências Sociais, vol. 9 n-ro 2. Londrina, 2004.
 
Linio 71:
 
{{elstara}}
{{ADLS|2008|08}}
 
{{LigoLeginda|de}}
 
[[Kategorio:Tertremoj]]
Linio 79 ⟶ 81:
 
{{LigoElstara|pt}}
{{LigoLeginda|de}}