Ludoviko la 14-a (Francio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Kategorio per parametro en ŝablono
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (28), |left → |maldekstra (10), |right → |dekstra (16) per AWB
Linio 37:
== Vivo ==
=== Naskiĝo ===
[[Dosiero:AnnaofAustria03.jpg|thumbeta|rightdekstra|230px|[[Anna de Aŭstrio]], reĝino de Francio, kune kun sia filo Ludoviko.<br /><small>(nekonata pentristo)</small>]]
La naskiĝo de la estonta Ludoviko la 14-a je la [[5-a de septembro]] [[1638]], en [[Saint-Germain-en-Laye]], ŝajnis al la reĝa familio kiel tre favora evento, ĉar unue, dum 23 longaj jaroj, ne sukcesis [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]] kaj [[Anna de Aŭstrio]] generi idon por la franca trono. Danke al la alveno de tiu neatendita infaneto, subite ĉesiĝis la heredaj esperoj de la tumultema [[Gaston de Francio (1608-1660)|Gaston de Orléans]], kiu estis la tria filo de [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]] kaj do la juna frato de Ludoviko la 13-a. Pro dankemo al tia miraklo, oni donis al la knabo la kromnomon ''Dieudonné'' (« donita de Dio »). Cetere, pluraj korteganoj diskrete scivolis pri tiu tre malfrua naskiĝo, kaj murmuris ke Ludoviko la 13-a eble ne estis la vera patro. Tion ĉiam forte kontraŭdiris la reĝino, sed dum la [[Frondo]] la patreco de la estonta reĝo estis eĉ atribuita al la [[kardinalo]] [[Jules Mazarin|Mazarin]]. Tiuj akuzoj estas nekonfirmeblaj, kaj ne ŝajnas kredeblaj laŭ la historiistoj.
 
Ludoviko rezultas el diversaj kulturaj devenoj. Liaj patraj geavoj, [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]] kaj [[Maria de Mediĉo]], estis respektive franca kaj [[Italio|itala]]. Lia patrina avo, [[Filipo la 3-a (Hispanio)|Filipo la 3-a]], estis [[Hispanio|hispana]], lia patrina avino estis [[Margareto de Aŭstrio (1584-1611)|Margareto de Aŭstrio]], kaj ambaŭ estis [[Habsburgoj]]. La eta Ludoviko tuj ricevis la honoran titolon « unua filo de Francio » (''premier fils de France''), sed ankaŭ kaj pli tradicie fariĝis la nova franca ''[[Dauphin]]'', tio estas la oficiala heredanto de la trono.
 
Pli poste, Ludoviko la 13-a kaj Anna de Auŝtrio eĉ havis duan filon, [[Filipo de Francio (1640-1701)|Filipo de Orléans]], kiu naskiĝis en [[1640]].
Linio 46:
=== Reĝado ===
==== Unuaj jaroj ====
[[Dosiero:LouisXxIV-child.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|250px|Okjara Ludoviko, kun [[Romia imperio|romia]] kostumo. ([[1646]])]]
[[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]] ne fidis sian edzinon [[Anna de Aŭstrio]], precipe por reĝi [[Francio]]n se li forpasus antaŭ la plenaĝo de ilia unua filo. Tial la reĝo dekretis ke tiuokaze, reĝa konsilio devus helpi Anna administri la reĝlandon en la nomo de la juna reĝo, ĝis la plenaĝo de tiu ĉi. Tiu sistemo videble malgrandigus la potencon de la reĝino : tial, post la morto de Ludoviko la 13-a kaj la entroniigo de la kvinjara Ludoviko je la [[14-a de majo]] [[1643]], Anna nuligis tiun volon de sia forpasinta edzo ĉe la [[Parlamento de Parizo]], forigis la konsilion kaj fariĝis la sola regentino.
 
Linio 52:
 
==== Edukado ====
[[Dosiero:Louis XIV 1648 Henri Testelin.jpg|thumbeta|250px|Ludoviko la 14-a kun sia konsekrada kostumo. ([[1648]])]]
Krom sia ĉefministra oficio, [[Jules Mazarin|Mazarin]] estis la baptopatro de Ludoviko. En [[1646]], al li konfidis [[Anna de Aŭstrio]] la edukadon de la juna monarko kaj de la frato de tiu ĉi. La [[kardinalo]] tiel fariĝis respondeca pri la bonedukado de la estonta reĝo de Francio. Malgraŭ la tedaj penoj de multaj guvernistoj por lernigi al li [[historio]]n, [[matematiko]]n, [[desegno]]n aŭ la [[Latina lingvo|latinan lingvon]], Ludoviko neniam estis tre laborema lernanto. Tamen la reĝo, iom influita de la vastaj artaj kolektoj de Mazarin, interesiĝis plivole pri [[pentrado]], [[muziko]] kaj precipe pri [[danco]], kiu estis tiam fundamenta parto de la edukado de ĝentilhomo : laŭ kelkaj dokumentoj, Ludoviko ekzercadis sian dancstilon po du horoj ĉiutage dum dudek jaroj. Li ankaŭ ŝatis la ĉason aŭ diversajn ludojn.
 
Estas rimarkinde, ke Ludoviko la 14-a plurfoje evitis mortajn akcidentojn dum sia infaneco. Kiam li estis kvinjara, li preskaŭ dronis en unu el la akvujoj de la [[Reĝa Palaco (Parizo)|Reĝa Palaco]] en [[Parizo]], kaj estis savita ĉe la lasta momento. Dum sia deka jaro, je la [[10-a de novembro]] [[1647]], li ricevis [[variolo]]n : dek tagoj poste, la reĝaj kuracistoj projektis baldaŭan morton, sed Ludoviko mirakle resaniĝis. Finfine, je la [[30-a de junio]] [[1648]], la reĝo spertis akutan nutran toksiĝon dum la ekokupo de [[Bergues]], en [[Nord]]. Ekde la [[8-a de julio]], oni donis al li la lastajn sakramentojn kaj oni taŭgigis okazeblan heredadon. Sed Guénaut, la kuracisto de Anna de Aŭstrio, donis al Ludoviko medicinaĵon enhavinta [[antimono]]n kaj [[vino]]n, kaj tio denove mirakle resanigis la reĝon.
Linio 60:
''Vidu ankaŭ : [[Frondo]]''
 
En [[1648]], per la subskribo de la [[Vestfalia Paco]] en [[Münster]] kaj [[Osnabrück]], Francio fariĝis unu el la ĉefaj venkintoj de la [[Tridekjara milito]]. Plie, tio ebligis la translokigon de multaj militistoj al la hispana fronto. Ekaperis tamen je la sama jaro grava enlanda milito en Francio, la « [[Frondo]] ». La partizanoj de la Frondo devenis de la plej alta franca nobelaro, kaj volis kontraŭstari la kreskintan absolutismon de la franca monarkio, je la nomo de malnova feŭda idealo. Sed ilia oficiala preteksto estis la neplenaĝeco de la reĝo : la frondanoj asertis batali kontraŭ la malbona influo de Mazarin, kiun ili abomenis, sur la juna Ludoviko. La kardinalo estis precipe malŝatita, ne nur pro sia [[Italio|itala]] deveno, sed ankaŭ ĉar li zorge malproksimigis la plej gravajn nobelojn de la reĝlando el iu ajn potenco. Cetere, la [[Parlamento de Parizo]] (la plej alta kortumo) estis tiam iom influita de la [[angla enlanda milito]], kaj esperis plivastigi siajn privilegiojn okaze de tiu krizo. Dum la Frondo, la milito kontraŭ Hispanio provizore interrompis, kaj la frondanoj estis subtenitaj de la Hispanoj. La ribelo estis ĉefe gvidita de du fratoj, la [[Armand de Bourbon-Conti|princo de Conti]] kaj [[Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé|Ludoviko de Bourbon-Condé]], alinomita la Granda Condé (''le Grand Condé''). Mazarin devis dufoje ekzili sin por fuĝi antaŭ la rebeluloj : Ludoviko kaj la reĝino provis kunigi la kardinalon, sed tumulta amaso invadis la [[Luvro]]n kaj devigis ilin resti en [[Parizo]].
 
[[Dosiero:Louis_XIV_weddingLouis XIV wedding.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|300px|Edziĝo de Ludoviko la 14-a kaj [[Maria Teresa de Hispanio]] en [[Saint-Jean-de-Luz]] ([[9-a de junio]] [[1660]]).]]
La Frondo fine fiaskis en [[1652]], kvankam kelkaj tumultoj daŭradis ĝis [[1654]]. Tiu sperto grandege imponis la junan reĝon, kaj konvinkis lin ke li neniam povos fidi la francan nobelaron. Ludoviko la 14-a oficiale fariĝis plenaĝa en [[1651]], kiam li fariĝis dektrijara. Tio konsekvence ĉesigis la oficialan regentadon de lia patrino. Sed la reĝo, ankoraŭ tro juna por plenumi sian rolon, konfidis provizore sian potencon al Mazarin, kaj preferis perfektigi sian militan trejnadon flanke de la glora militestro [[Henri de la Tour d'Auvergne de Turenne|Henri de Turenne]]. En [[1654]] okazis la kronigo kaj la konsekrado de la nova reĝo en [[Reims]], konforme al la kutimo. Tiu ceremonio ankaŭ celis montri al ĉiuj, ke la reĝlando estis denove en ordo, ĉar la kronigo de la reĝo simbolis la senhaltecon de la ŝtato kaj asekuris la protekton de [[Dio]].
 
Linio 68:
 
==== Ludoviko kiel sola reĝo ====
[[Dosiero:Louis14-1.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|Ludoviko la 14-a (inter [[1660]] kaj [[1670]])]]
Ekde la infaneco de Ludoviko, la [[Ĉefministro (Francio)|ĉefministro]] [[Jules Mazarin|Mazarin]] administradis la ŝtatajn aferojn je la nomo de la reĝo. La [[kardinalo]] estis talentega ŝtatestro, kaj sukcese lernigis al la juna monarko la subtilajn regulojn de politiko. Ludoviko la 14-a tiel ricevis firman kaj kompletan instruadon pri [[juro]], [[historio]] kaj milita [[strategio]].
 
Kiam Mazarin mortis je la [[9-a de marto]] [[1661]], la dudekdujara reĝo estis tre bone trejnita kaj li tuj anoncis al la reĝa konsilio, iom aŭdace, ke li ne plu volis havi ĉefministron. Ekde tiam, li preferis reĝi sole kaj fariĝi sia propra ĉefministro. Tiujn fundamentajn principojn li pliposte rezumis por sia posteuloj en sia ''Memuaro'', en [[1670]]. La kortego kaj la ministroj, nature, forte koleris kontraŭ tio. Sed multe da altoficuloj opiniis, ke tiu decido estis nur provizora fantazio de Ludoviko, samkiel la malpersistemaj kapricoj de la antaŭa reĝo [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]]. La juna monarko, tamen, komencis starigi tutan novan reĝstilon : li eksigis plejmulton el la membroj de la reĝa konsilio, inkluzive de sia propra patrino [[Anna de Aŭstrio]]. Nur la tri plej gravajn ministrojn li konsentis konservi. [[Nicolas Fouquet]], la ministro pri financoj, estis unu el tiuj tri oficistoj. Ludoviko ĵaluzis pri la eksternorma prospero de tiu kortegano kaj pri lia belega [[Vaŭ-le-Vicomte|kastelo de Vaŭ-le-Vicomte]], kaj do arestis lin pro ĉefe falsaj akuzoj, interalie korupto, perfido kaj preparado de rebelo. Fouquet estis anstataŭigita de [[Jean-Baptiste Colbert]].
 
Ludoviko kaj lia fidela ministro Colbert kune ellaboris vastajn administraciajn kaj [[Juro|jurajn]] reformojn per imposta pliigo. Aperis ekde [[1667]] la [[Kodekso Ludoviko]] aŭ ''Code Louis'' (speco de frutempa [[Franca civila kodekso|civila kodekso]]), kaj sekve la Krima Kodekso en [[1670]], la Forsta Kodekso, la edikto pri ŝipanoj de [[1669]] kaj la ordono pri komerco en [[1673]]. Pli ĝenerale, la celoj de la reĝo inkluzivis subtenon de ekonomio kaj scienco, masivan plifortigon de la ŝiparo kaj de la armeo kaj kompletan reorganizon de la reĝa burokrataro. Ludoviko iam skribis al sia patrino jenon : « ''Mi ne estas la simplulo, kion la korteganoj taksis'' ».
Linio 77:
Iom post iom, du konkurintaj klanoj da korteganoj naskiĝis ĉirkaŭ Ludoviko, kaj senĉese rivalis por obteni la plej gravan influon. La klano de Colbert mastris ĉiujn aferojn rilate al ekonomio, eksterpolitiko, ŝiparo kaj kulturo, male de la klano de [[Michel Le Tellier (1603-1685)|Michel Le Tellier]] kaj lia filo [[François Michel Le Tellier de Louvois|Louvois]], kiu havis superinfluon sur defendpolitiko. Tia malakordo fakte faciligis la absolutan potencon de la reĝo : la du malamikaj klanoj efike kontrolis unu la alian, kaj tio preventis eblan puĉon fare de unu el la ministroj.
 
[[Dosiero:Kutschenstreit.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|300px|Je la [[24-a de marto]] [[1662]], Ludoviko la 14-a ricevis oficialan ekskuzon el hispanaj delegitoj, post diplomata incidento en [[Londono]].]]
La juna Ludoviko arde volis impresi [[Eŭropo]]n. Bona preteksto por tio okazis en [[1661]] per grava diplomata incidento en [[Londono]] : tie la barono de Watteville, ambasadoro de [[Hispanio]], trude arogis al la ambasadoro de [[Francio]] simbolan superrangecon, ekzemple per la murdo de la [[ĉevalo]]j de la franca fiakro. Ludoviko la 14-a vigle protestis, kaj sukcese obtenis oficialan ekskuzon el la [[Listo de regantoj de Hispanio|reĝo de Hispanio]], kiu eĉ devis agnoski la superforton de Francio en Eŭropo. La eŭropaj kortegoj do fine komprenis, ke Ludoviko ne intencis esti febla monarko. En [[1662]] subskribis Francio defendan aliancon kun [[Nederlando]], kaj Ludoviko la 14-a aĉetis la nordan havenon [[Dunkirko]]n de la [[Brita monarkio|angla reĝo]] [[Karlo la 2-a (Anglio)|Karlo la 2-a]]. Ne nur politike volis la reĝo mirigi la tutan mondon, sed ankaŭ per aŭtentika enscenigo de sia potenco kaj de sia riĉeco. Tion li faris per superbaj, tre [[Baroko|barokaj]] kortegaj festoj. Okazis ekzemple en [[1664]] granda festo titolita « ''Plezuroj de la magia Insulo'' » ([[Franca lingvo|franclingve]] ''Plaisirs de l'Île enchantée''). Multaj eŭropaj estroj estis stuporigitaj de tia lukso, kaj komencis imiti la vivstilon de la franca kortego. Tiel aperis la legendo de la « Reĝo-Suno ».
 
En [[1665]] mortis la onklo kaj bopatro de Ludoviko, [[Filipo la 4-a (Hispanio)|Filipo la 4-a de Hispanio]]. Tiuokaze depostulis la franca reĝo la heredan rajton de sia edzino, [[Maria Teresa de Hispanio]] : li deziris akiri almenaŭ parton de la heredaĵo, precipe en [[Hispana Nederlando]]. Ludoviko la 14-a bazigis sian peton sur malnova kutimo de [[Flandra Brabanto|Brabanto]], la rajto de « devolucio », laŭ kiu gefiloj el la unua edziĝo (eĉ filinoj) ĉiam havis superrangecon super la gefiloj de postaj edziĝoj (eĉ filoj) : la unua filino de Filipo la 4-a devis do superi lian unuan filon (el dua edziĝo), la novan reĝon [[Karlo la 2-a (Hispanio)|Karlon la 2-a]]. Plie, tiu ĉi estis fakte nur juna kaj degenerita infano, kaj lia patrino [[Mariano de Aŭstrio]] devis plenumi regentadon. La regentino tuj forpuŝis la francan depostulon, kaj Ludoviko ekpretigis armeon : tiel komenciĝis la [[Milito de Devolucio]] ([[1667]]-[[1668]]).
 
[[Dosiero:LeBrun_Louis_XIV_at_Douai_in_the_War_of_Devolution_1667LeBrun Louis XIV at Douai in the War of Devolution 1667.jpg|thumbeta|rightdekstra|275px|Ludoviko la 14-a dum la [[Milito de Devolucio]], fare de [[Charles Le Brun]] en [[1667]].]]
La militistaj reformoj faritaj de la reĝo estis jam preskaŭ finpretigitaj, kaj Ludoviko esperis do ankaŭ testi la bonefikecon de siaj novaj regimentoj. La plej moderna reformo estis la starigo de seninterrompa armeo : profesiaj militistoj, kiuj estis ĉiam disponeblaj, ricevis trejnadon, disciplinon kaj stabilan salajron. Tiu nova armeo da 70.000 militistoj invadis Hispanan Nederlandon kaj sekve aneksis [[Franĉ-Konteo]]n. Hispanio ne havis sufiĉan tempon por reagi, kaj ne povis defendi. La venko de Francio ŝajnis kompleta, sed Nederlando, norde de Hispana Nederlando, je nun rigardis sin kiel minacita pro la proksima ĉeesto de la Francoj. Ekde [[1668]], Nederlando alianciĝis kun [[Anglio]] kaj [[Svedio]] kontraŭ Ludoviko la 14-a, por plirapidigi la finon de la milito. Dum la paca traktado en [[Aachen]], la franca reĝo devis do malgravigi siajn kondiĉojn : laŭ la [[traktato de Aachen (1668)|traktato de Aachen]], Francio konservis grandan parton de okcidenta Hispana Nederlando, interalie dekdu fortigitaj urboj, sed redonis Franĉ-Konteon al Hispanio. Ludoviko la 14-a furioziĝis pri la malfideleco de Nederlando des pli, ke li antaŭe ĉiam helpis la Nederlandojn, ekzemple per militista interveno dum la [[Dua Angla-Nederlanda milito|Dua Angla-Nederlanda Milito]] en [[1666]]. Tiu elrevigo tamen ne fuŝis la gravan feston ''Grand Divertissement Royal'' (« Granda Reĝa Amuzo ») en [[1670]], kiun la reĝo organizis por celebri sian triumfon.
 
==== La luktado kontraŭ Nederlando ====
[[Dosiero:Louis xiv Maastricht.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|250px|La reĝo antaŭ [[Maastricht]] ([[1672]]).]]
Ekde tiam havis Ludoviko du ĉefajn politikajn celojn : unue puni [[Nederlando]]n, kaj sekve plifortigi la limojn de la reĝlando, tio estas plukonkeri hispanajn teritoriojn. La antaŭan trioblan aliancon kontraŭ [[Francio]] li rapide disigis en [[1670]] per la subskribo de la [[Traktato de Dovero|sekreta traktato de Dovero]], formala alianco kun la [[Brita monarkio|angla reĝo]] [[Karlo la 2-a (Anglio)|Karlo la 2-a]] (kiu estis cetere la kuzo de Ludoviko). Pliposte, li ankaŭ aĉetis la amikecon de [[Svedio]] per malavara helpmono. Tiam [[Francio]] povis aneksi la duklandon de [[Loreno]] kaj ĉesigi aliancajn aŭ neŭtralajn akordojn kun variaj proksimaj princoj en tiu tre fragmentita regiono. Kaj ekstere kaj militiste, la soleco de Nederlando ŝajnis kompleta. Francio kaj [[Anglio]] ambaŭ deklaris militon al Nederlando en [[1672]], kaj tiel komenciĝis la [[Franca-Nederlanda milito]]. Ludoviko la 14-a sendis 120.000 militistojn preter la limoj de Nederlando. Li tamen ne intencis aneksi la tutan landon : la franca reĝo rigardis tiun ekspedicion kiel instrua puno, kaj volis obteni nur komercajn favorojn. Sed alia, flanka celo estis ankaŭ la plifortigo de la premo sur Hispanio. Plejmulto el la bataloj estis malvenkegoj por la Nederlandoj : nur danke al la malfermo de la digoj kaj al la inundo de vastaj partoj de la lando povis Nederlando finfine savi sin el totala milita neniigo. Sekve, la politikisto [[Johan de Witt]] anstataŭigis [[Vilhelmo la 3-a (Anglio)|Vilhelmon la 3-a]] (princon de Oranje kaj estontan Vilhelmon la 3-a de Anglio) kiel estro de la nederlanda armeo. Tiu talenta politikisto tuj traktadis aliancon kun Hispanio kaj la [[Sankta Romia Imperio|imperiestro]] [[Leopoldo la 1-a]] : la ekpartopreno de Hispanio kaj de la [[Sankta Romia Imperio]] en la milito, paradokse, tute plenumis la deziron de Ludoviko. Post la reveno de la francaj rotoj el Nederlando, li koncentris sin sur tiuj novaj kontraŭuloj : ekde [[1674]], la Francoj aneksis denove [[Franĉ-Konteo]]n, kaj la reĝo organizis grandan « Feston de [[Versailles]] » por glorigi tiun venkon. Anglio tiam retiriĝis el la milito, kiu tamen daŭriĝis ĝis [[1678]] kaj restis favora al Francio.
 
Kaŭze de la milito, la klano de [[Jean-Baptiste Colbert|Colbert]] iompostiome perdis sian superinfluon ekde [[1671]] : la ministro, kvankam tre fidela, nur malvolonte akceptis la enormajn elspezojn por prepari la novan konflikton. Tio kaŭzis la malfavoron de la kvindekdujara Colbert, kaj proksimigis la reĝon al [[François Michel Le Tellier de Louvois|Louvois]], kiu estis pli juna kaj samopiniis pri la neceseco de la milito. Ĝis [[1685]], la klano de Louvois tiel konservis superinfluon sur Ludoviko.
 
Dum la milito, Ludoviko kapablis mastrumi sammomente pli ol 280.000 militistoj : tian potencon povis la aliaj ŝtatoj simple ne kontraŭstari, kaj Francio do gajnis la Francan-Nederlandan militon. La [[traktato de Nijmegen]] estis redaktita en [[1678]]/[[1679|79]]. Tiuokaze, Francio povis konservi plejmulton el la teritorioj, kiuj estis konkeritaj el Hispanio kaj el la [[Sankta Romia Imperio]] : la influo kaj la superforto de Ludoviko en [[Eŭropo]] denove plifortiĝis. Sed la franca reĝo estis ne tute kontenta, ĉar li volis fakte pliampleksigi la limojn de Francio ĝis la [[Rejno]]. Li tial eksigis sian ministron pri eksteraj aferoj, la [[Simon Arnauld de Pomponne|markizo de Pomponne]], kaj anstataŭigis lin per [[Charles Colbert de Croissy]], la frato de [[Jean-Baptiste Colbert]]. Por asekuri la novajn limojn de la reĝlando, Ludoviko komencis la konstruon de multaj fortikaĵoj : [[Sébastien Le Prestre de Vauban]], la fama estro de tiu ambicia projekto, planis la starigon de pli ol 160 novaj aŭ renovigitaj fortikaĵoj, kiuj devis ĉirkaŭi Francion kaj norde kaj oriente. Inter tiuj ĉi, bona ekzemplo estas la [[Sarlando|sarlanda]] fortigita urbo [[Saarlouis|Sarre-Louis]] (Saarlouis) en [[1680]], hodiaŭe [[Listo de urboj de Germanio|germana urbo]].
 
[[Dosiero:Francio 1552-1798.png|thumbeta|rightdekstra|400px|Teritorioj '''definitive''' konkeritaj de [[Francio]] ekde la [[Listo de francaj reĝoj|reĝo]] [[Henriko la 2-a (Francio)|Henriko la 2-a]] ĝis la [[Franca Revolucio de 1789|Franca Revolucio]]. La konkeraĵoj de Ludoviko la 14-a estas oranĝkoloraj.]]
Post tiu sukcesa milito decidis Ludoviko ne disigi sian armeon : li preferis ĉiam konservi agemajn kaj disponeblajn militistojn. Cetere, la reĝo imagis novan politikon por plifortigi kaj eĉ plietendi la orientan limon : ekde [[1679]], li kreis specialajn komisiojn, la « [[Ĉambroj de kunigo|Ĉambrojn de kunigo]] » (''Chambres de réunion''), por serĉadi malnovajn jurajn aktojn, kiuj agnoskis la suverenecon de Francio super kontestitaj teritorioj. Ludoviko la 14-a povis tiel misuzi tiujn kadukajn tekstojn por pravigi la anekson de la lastaj nefrancaj partoj de [[Alzaco]]. Tie, [[Strasburgo]] estis nature la ĉefa celo de la reĝo, ĉar tiu grava urbo servis kiel enirejo por la imperiaj rotoj : la Francoj fine prenis ĝin en [[1681]]. Ludoviko la 14-a sammaniere okupaciis la plejorientan parton de Hispana Nederlando en [[1683]] (la hodiaŭa [[Luksemburgio|Grandduklando de Luksemburgio]]) kaj la princlandan [[Palatinato]]n en [[1684]], kiuj ambaŭ fariĝis la nova franca provinco [[Sarlando]]. Pliposte ankaŭ sukcesis la okupado de malalta [[Skeldo]] : tio kvazaŭ donis al Francio kompletan kontrolon super [[Flandrio]]. Hispanio forte protestis kontraŭ tiuj agresoj faritaj dum paca periodo, kaj fine deklaris militon en [[1683]]. Tamen, neniu alia ŝtato povis tiam alfronti Francion, kaj la Hispanoj devis do rapide petis pacon. En [[1684]], Ludoviko la 14-a traktadis la [[Paco de Regensburg|pacon de Regensburg]] kun Hispanio kaj la Sankta Romia Imperio : Francio promesis dudekjaran militinterrompon, kaj obtenis kompense oficialan kontrolon super la antaŭe aneksitaj teritorioj. Tio estis triumfo por Ludoviko, kiu sukcese submetis la plej gravajn malamikojn de Francio.
 
Linio 99:
La potenco de Ludoviko la 14-a, post la [[traktato de Nijmegen]], estis jam kolosa kaj timinda : la francaj diplomatoj dominis ĉiujn [[Eŭropo|eŭropajn]] kortegojn, kaj la francaj [[ŝipo]]j konstituis la plej fortan ŝiparon de la mondo, kvankam Francio disponis nur du militŝipojn en [[1660]]. Koncerne la francan armeon, la soldatkvanta kaj teknologia supero de Francio estis nekontestebla en Eŭropo. Ekonomio rapide disvolviĝis kaj la franca kulturo radiis tra la tuta kontinento. En [[1680]], [[Parizo]] atribuis al la reĝo la titolon « la Granda » ([[Latina lingvo|latinlingve]] ''Ludovicus Magnus'').
 
[[Dosiero:Louis14-Versailles1685.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|350px|Gastigo de la doĝo de [[Ĝenovo]] en la [[kastelo de Versajlo|kastelo de Versailles]] ([[1685]]).]]
Ludoviko la 14-a, kiu forte subtenis [[galikanismo]]n, komencis plifortigi sian kontrolon super la franca [[Eklezio]]. Li organizis en [[1681]] klerikan kunvenon, kiu balotis akton malfavoregan al la potenco de la [[papo]] en Francio. La religia superforto de la reĝo estis antaŭe jam grava, sed tiu teksto denove plifortigis ĝin : la papo, ekzemple, ekde tiam ne plu povis sendi legatojn al Francio sen la permeso de Ludoviko. Koncerne la [[episkopo]]jn, ili ankaŭ bezonis permeson por eliri el la lando. Plie, la papo ne plu povis [[Ekskomuniko|ekskomuniki]] francajn ŝtatoficistojn pro ilia obeado al la reĝo. Plejmulto el la ekleziaj privilegioj estis atribuitaj al la reĝo, kaj ĉiu potenciala ilo de la papa influo estis nun regulita kaj superkontrolita de Ludoviko. La papo nature malakceptis tiun akton.
 
Por efektivigi la unuiĝon de la franca [[nacio]], Ludoviko opiniis ke li unue bezonis unuigi ĝin [[Religio|religie]]. Li estis plie forte konvinkita, ke la [[animo]]j de la [[Protestantismo|protestantoj]] estis kondamnitaj al eterna restado en [[infero]] : la reĝo tial rigardis la savon de siaj nekatolikaj regnanoj kiel gravega morala tasko. Li faris do kreskintan premon sur la francaj protestantoj (alinomitaj la « [[Hugenotoj]] »), ĉefe per la redakto de la [[edikto de Fontainebleau]] en [[1685]]. Tiu akto nuligis la tolereman [[Edikto de Nantes|edikton de Nantes]], kiu estis ellaborita de [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]] (la avo de Ludoviko) en [[1598]]. Konsekvence, la protestantaj eklezioj aŭ lernejoj estis fermitaj aŭ eĉ detruitaj. Pro la nova teksto fuĝis eksterlande pli ol 150.000 Hugenotoj (el 730.000), precipe al [[Nederlando]], [[Prusio]], [[Anglio]] kaj [[Nordameriko]]. Hodiaŭaj taksoj pruvas, ke la nombro da ekzilitoj estis tro malgranda por grave influi la disvolviĝon de la franca ekonomio. Sed la edikto de Fontainebleau iom difektis la renomon de Francio ĉe la eŭropaj protestantaj ŝtatoj. Cetere, nefleksebla grupo da 20.000 protestantoj rifuzis konverti aŭ fuĝi, kaj ekorganizis reziston en centra Francio. Tamen, plejmulto el la Hugenotoj finfine akceptis submeti sin, parte pro impostaj favoroj, specialaj rajtoj por la konvertitoj kaj tutviva liberigo el milita rekruto. Laŭ Ludoviko, siaj ministroj kaj siaj [[kardinalo]]j, unuigita Francio necesigis katolikan Francion.
 
[[Dosiero:Hommage à le Bon Roy Louis XIV.jpg|thumbeta|rightdekstra|275px|''Omaĝo al la Bona Reĝo Ludoviko la 14-a'' (malnova gravuraĵo)]]
En [[1686]] naskiĝis nova koalicio kontraŭ Francio, la [[ligo de Augsburg]], kiu kunigis protestantajn kaj katolikajn ŝtatojn cele al la punhaltigo de la franca agresema eksterpolitiko. La membroj estis interalie la [[Sankta Romia Imperio]] de [[Leopoldo la 1-a]], [[Bavario]], [[Brandenburgo]], [[Nederlando]], [[Hispanio]] (estrita de [[Karlo la 2-a (Hispanio)|Karlo la 2-a]]) kaj [[Svedio]] (estrita de [[Karolo la 11-a (Svedio)|Karlo la 11-a]]). En [[1688]], Ludoviko sendis armeon al [[Palatinato]] por aserti la kontestitajn rajtojn de Francio pri tiu teritorio, sed ankaŭ por antaŭzorgi eblan agon de la ligo tie. Tio plirapidigis la konflikton inter Francio kaj la ligo, kiu aliformiĝis en atakaliancon kaj deklaris militon al Ludoviko la 14-a. La [[Milito de la ligo de Augsburg|militon de la ligo de Augsburg]] ankaŭ partoprenis Anglio post la [[Glora Revolucio]] je la sama jaro.
 
Linio 110:
 
==== Lastaj jaroj ====
[[Dosiero:LouisXxIV.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|Ludoviko la 14-a en [[1701]]. Tiu pentraĵo fare de [[Hyacinthe Rigaud]] estas la plej fama portreto de la Reĝo-Suno.]]
Ekde [[1697]], la estonteco de la [[Listo de regantoj de Hispanio|hispana monarkio]] fariĝis grava zorgo ĉe la eŭropaj kortegoj : la febla reĝo [[Karlo la 2-a (Hispanio)|Karlo la 2-a]] ne povis generi idon por la trono, kaj la fato de la reĝlando ŝajnis do malklara. Pluraj eŭropaj [[dinastio]]j postulis rajton pri la heredado, precipe la francaj [[Burbonoj]] kaj la germanaj [[Habsburgoj]], ĉar kaj Ludoviko la 14-a kaj [[Leopoldo la 1-a]] iam edziĝis kun du filinoj de [[Filipo la 4-a (Hispanio)|Filipo la 4-a]]. Ludoviko estis la edzo de la plejaĝa, kaj do rigardis sin kiel la plej legitima aspiranto. Leopoldo male opiniis, ke Hispanio devis resti habsburga lando. La aliaj ŝtatoj timis totalan absorbon de Hispanio, fare aŭ de Francio aŭ de la Imperio, ĉar tio povus falsi la kutiman ŝtatan ekvilibron en Eŭropo. Pro tiuj zorgoj, Ludoviko la 14-a kaj [[Vilhelmo la 3-a (Anglio)|Vilhelmo la 3-a de Anglio]] traktadis akordon pri partigo de la heredaĵo. Laŭ la teksto, la [[Bavario|bavaria]] princo Jozefo-Ferdinando devos obteni Hispanion, kaj la aliaj hispanaj teritorioj estos partigendaj inter Ludoviko kaj Leopoldo. Kompense pro la postvivo de Hispanio, Karlo la 2-a devis do rezigni sian mondan imperion kaj agnoski la bavarian princon kiel sia universala heredanto.
 
La neatendita morto de Jozefo-Ferdinando nuligis tiun akordon. Karlo la 2-a, kiu volis konservi la unuecon de sia reĝlando, unue agnoskis la imperian heredanton [[Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio)|Karlon]] – filo de la imperiestro kaj estonta Karlo la 6-a – kiel sia nova heredanto. Sed la traktado de dua franca-angla akordo pri la partigo kontestis tiun elekton : laŭ la nova teksto devis Karlo ja Hispanion heredi, sed la hispanaj teritorioj en [[Italio]] devis fariĝi francaj. Iomete antaŭ sia morto, la hispana reĝo denove ŝanĝis sian decidon : li fine elektis la filon de la franca [[Dauphin]] – tio estas la nepo de Ludoviko la 14-a –, la grafon de [[Anĵuo]], kiel nova heredanto.
 
Kiam Ludoviko la 14-a sciiĝis pri la morto de la hispana reĝo kaj pri la nova testamento de tiu ĉi, lia pozicio fariĝis tre malfacila. Ĉu li devus postuli respekton de la testamento favora al sia nepo, aŭ ĉu li devus resti lojala al la antaŭa akordo kun Anglio ? Post intensaj diskutoj kun siaj ministroj, li fine decidis akcepti la hispanan heredaĵon, ĉar baldaŭa milito kontraŭ la imperiestro ŝajnis jam neevitebla kaj la akiro de Hispanio povis do nur plifortigi Francion. Tial Ludoviko la 14-a proklamis sian nepon, Filipon de Anĵuo, kiel [[Filipo la 5-a (Hispanio)|Filipo la 5-a de Hispanio]].
 
[[Dosiero:Nicolas de Largillière 003.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|250px|Ludoviko la 14-a kune kun sia familio en [[1711]].]]
Pro timo ke tia franca superrego povis nur fariĝi minaca, aliancis sin Anglio, [[Nederlando]] kaj la [[Sankta Romia Imperio]] kontraŭ Ludoviko : tiu koalicio estis nomita « Granda Alianco ». La franca-hispana alianco estis male subtenita de [[Portugalio]], [[Savojo]] kaj Bavario. Tiel komencis la [[Sukceda Milito de Hispanio]] ([[1702]] – [[1713]]). Francio havis tiam du ĉefcelojn : unue kaj plejgrave, Filipo la 5-a devis definitive aserti sin kiel la nova hispana reĝo. Sekve, Ludoviko la 14-a deziris akiri novajn teritoriojn el la Imperio. La rezultoj de la bataloj estis tamen tre ŝanĝeblaj. La francaj armeoj unue regis la fronton. Sed la imperia koalicio mobilizis ĉiujn disponeblajn militistojn, kaj ankaŭ zorgis pri la modernigo de siaj armeoj. Tio trudis al Francio la rekrutadon kaj la vivtenadon de pli ol 680.000 pliaj militistoj, por kontraŭstari tiun armeon : la ŝtatfinancoj de la reĝlando fariĝis ekscese petegitaj, kaj la kasoj iompostiome malplenigis. En [[1709]], la milita pozicio de Francio ŝajnis tiel aĉa, ke Ludoviko la 14-a petis traktadon pri paco. La koalicio tamen difinis ekscesajn kaj neakcepteblajn kondiĉojn por Francio, kaj tio rapide rompis la diskuton. Sekve, la francaj armeoj fariĝis denove venkintaj. Je tiu stadio, la tutaj batalintoj estis ja elĉerpitaj, kaj eĉ la imperia alianco spertis gravan financan kaj ekonomian depresion. Francio kompreneble ne povis venki la malamikan koalicion, kaj tiu ĉi devis same malkontestis, ke ĝi ne kapablis superi Francion aŭ renversi Filipon la 5-a.
 
En [[1713]], Anglio aparte subskribis la [[Traktato de Utrecht|traktaton de Utrecht]] kun Ludoviko kaj Filipo, kaj tiel plisenfortigis la imperian koalicion. Danke al la okupo de [[Freiburg|Freiburg im Breisgau]] en novembro 1713 fare de la Francoj, la imperiestro Karlo la 6-a devis peti pacon, kaj li fine akceptis la [[Traktato de Rastatt|traktaton de Rastatt]] en [[1714]]. Laŭ tiuj akordoj, Filipo la 5-a restis la reĝo de Hispanio, kaj li eĉ konservis la hispanajn koloniojn tra la tuta mondo. La ceteraj hispanaj posedaĵoj, precipe [[Hispana Nederlando]] kaj kelkaj teritorioj en [[Italio]], revenis al la imperiestro. Francio tiel plenumis sian ĉefcelon, ĉar la [[Burbonoj]] ekde nun firme tenis la hispanan tronon, malgraŭ rezigno al pluraj militaj konkeraĵoj : la [[Habsburgoj|habsburga]] ĉirkaŭado de Francio finfine ĉesiĝis.
 
[[Dosiero:Le Bon Roy Louis XIV.jpg|thumbeta|rightdekstra|275px|Malnova gravuro de la reĝo.]]
Je la fino de sia reĝado, Ludoviko la 14-a ĉefe zorgis pri la necesega resanigo de la ŝtatfinancoj, per ŝparaĵoj kaj ekonomiaj reformoj. La lastaj jaroj de la reĝo, tamen, estis iom malserenigitaj de malsano, sed ankaŭ de heredadaj problemoj : en [[1711]], lia filo [[Ludoviko de Francio (1661-1711)|Ludoviko de Francio]] (la « [[Dauphin|Granda Dauphin]] ») mortis pro [[variolo]] dum sia kvardeknaŭa jaro. Je la sekvinta jaro, la nepo de la reĝo kaj la dua filo de tiu ĉi (tio estas la pranepo de Ludoviko) same mortis pro [[epidemio]] de [[morbilo]]. Restis konsekvence nur unu tre juna pranepo kiel nova heredinto de la franca krono, la estonta [[Ludoviko la 15-a]], fragila knabo naskiĝita en [[1710]]. Pro timo ke sia pranepo povus ankaŭ morti, Ludoviko plie donis la rajton pri heredado al du el siaj eksteredzaj infanoj, la [[Louis Auguste de Bourbon|duko de Maine]] kaj la [[Louis Alexandre de Bourbon|grafo de Tuluzo]], kiujn li havis kun [[Françoise Athénaïs de Rochechouart de Mortemart|Sinjorino Montespan]].
 
Ludoviko la 14-a mortis je la mateno de la [[1-a de septembro]] [[1715]], nur iomete antaŭ sia sepdeksepa datreveno, pro senila gangreno sur kruro. Liaj korteganoj restadis ĉirkaŭ li dum la du aŭ tri tagoj de lia agonio. Lia reĝado tute daŭris 72 jarojn kaj 100 tagojn. Post la lastaj [[Katolikismo|katolikaj]] sakramentoj, li estis entombigita en la [[baziliko de Saint-Denis]] apud siaj antaŭuloj. Ĝis la plenaĝo de Ludoviko la 15-a, la regenteco de la reĝlando estis konfidita al [[Filipo de Orléans (1674-1723)|Filipo de Orléans]], nevo kaj bofilo de la mortinta monarko.
 
Ludoviko pliampleksigis la francan teritorion pli ol iu ajn antaŭa estro de tiu reĝlando : danke al li, Francio fariĝis la plej potenca ŝtato en Eŭropo, kaj ankaŭ la kultura centro de la kontinento. La [[franca lingvo]], dum la [[17-a jarcento|17-a]] kaj la [[18-a jarcento]]j, asertis sin kiel la lingvo de eleganteco, samkiel la [[Angla lingvo|angla]] pliposte fariĝos la monda lingvo. La Francoj, post la Nederlandoj, estis tiam la plej prospera popolo en Eŭropo : ekonomio rapide resaniĝis post la depresio de la Sukceda Milito de Hispanio, kvankam la impostoj estis tre pezaj.
 
: « ''Pro lia morto, Francio perdis unu el siaj plej grandaj, kompetentaj kaj eminentaj estroj, kies reĝado longe stampis kaj interne kaj eksterne la francan monarkion, kaj kies verko inspiris multajn imitadojn ja fore preter la francaj limoj.'' » (Klaus Malettke, paĝo 156)
Linio 134:
 
== Ekonomio ==
[[Dosiero:Meulen.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|275px|Ludoviko la 14-a dum la ekokupo de [[Besançon]].]]
Kiam Ludoviko la 14-a fariĝis reĝo en [[1661]], la interna situacio de [[Francio]] estis ne tre bona, ĉefe pro la lastaj militoj kontraŭ [[Hispanio]]. La antaŭa reĝo [[Ludoviko la 13-a]] kaj sia ĉefministro [[Armand Jean du Plessis de Richelieu|Richelieu]] ĉerpis enormajn fondojn el la ŝtatbuĝeto por financi la militojn, sed ankaŭ la kortegan vivon, arton kaj kulturon. Cetere, multa mono simple kaj tute malaperis pro la korupto de la franca burokrataro. Konsekvence, ekzistis dum la administrado de [[Jules Mazarin|Mazarin]] kolosa fiska premo sur la franca loĝantaro, kiu ribelis plurfoje, ekzemple kun la ribelo de lignoŝuistoj en [[Centro (Francio)|Centro]] ekde aprilo ĝis aŭgusto [[1658]], aŭ tiu de [[Bulonjo-ĉe-Maro]] je majo [[1662]]. Ludoviko la 14-a si mem skribis jenon : « ''Kiam Mazarin mortis, estis granda malordo en la administrado de mia reĝlando'' ». Ludoviko la 14-a tiam decidigis ambician celon por si mem : elradiki tiun ĥaoson kaj starigi novan, klaran strukturon en la franca ŝtato. Unue, li arestigis en [[1661]] sian antaŭan ministron pri financoj, [[Nicolas Fouquet]], ĉar tiu ĉi – laŭ la opinio de la reĝo – ekscese pliriĉiĝis per sia ofico kaj konstruis la luksegan [[Vaŭ-le-Vicomte|kastelon de Vaŭ-le-Vicomte]]. Tio estis klara averto al la posteulo de Fouquet.
 
Ludoviko sekve nomumis la spritegan [[Jean-Baptiste Colbert]] kiel sia nova « ĝenerala kontrolisto de la financoj » (''Contrôleur général des Finances''). Colbert ellaboris sian propran interpretadon de [[merkantilismo]], tio estas « [[kolbertismo]] » : ĝi ĉefe temis pri la kreskigo de eksportaĵoj kaj la malkreskigo de importaĵoj. La oficio de ministro pri financoj estis forigita kaj anstataŭigita de financa konsilio, kiun la reĝo kaj Colbert prezidis. Tio estis relative eksterordinara, ĉar reĝo normale ne devis zorgi pri io tiel malkonvena kiel mono. Danke al Colbert, kiu firme batalis kontraŭ korupto kaj renovis la burokrataron, la imposta enspezo duobliĝis sen tio, ke la kreado de novaj taksoj estus bezona. Ekde la komenco de sia reĝado, Ludoviko do kapablis malgrandigi la impostojn kaj, konsekvence, pliradigi la disvolviĝon de la franca ekonomio. Plie, la franca ekonomio profitis el la starigo de novaj [[manufakturo]]j, plejofte ŝtatiniciatitaj kiel la [[manufakturo Gobelin]] en [[Parizo]] aŭ aliaj fabrikejoj en [[Beauvais]]. La franca industrio pri lukso precipe ekfloris tra la tuta [[Eŭropo]], kaj eĉ pli malproksime. Danke al komercaĵoj kiel la tapetoj ''Gobelin'', speguloj, puntoj, oraj juveloj aŭ rafinitaj mebloj, la franca krono enkasigis esceptan enspezon. Sekve, norda Francio fariĝis [[Dogano|dogana unio]], por malplipezigi obstaklojn al komerco interne de la reĝlando, kaj multaj novaj vojoj aperis tra la reĝlando. Sed la provo krei grandan doganan union por la tuta lando, fare de Colbert, malsukcesis pro lokaj komercaj privilegioj. Danke al la helpo de sia filo - la [[Jean-Baptiste Colbert de Seignelay (1651-1690)|markizo de Seignelay]] - Colbert malgraŭe sukcesis krei komercan ŝiparon por vendi francajn produktaĵojn eksterlande.
 
[[Dosiero:Luigi XIV - Quarto di scudo.jpg|thumbeta|rightdekstra|300px|Kvaroneskudoj datiĝintaj de la komenco de la reĝado de Ludoviko la 14-a ([[1643]]).]]
La franca impostsistemo entenis variajn taksojn, pri [[komerco]] (''aides'', ''douanes''), [[salo]] (''gabelle'') aŭ lando (''taille''). Kaŭze de malnovaj reguloj kiu datiĝis de la feŭda epoko, la [[Nobelo|nobelaro]] kaj la [[Eklezio|klerikaro]] estis liberigitaj el tiuj rektaj impostoj. Tiuj ĉi estis do ĉefe pagitaj de la kamparanoj kaj de la urba meza klaso, la burĝoj (''bourgeoisie''). Kolero pri tiu impostsistemo estis verŝajne unu el la kaŭzoj de la estonta [[franca revolucio de 1789]], kvankam la riĉuloj devis kvitanci kelkajn nerektajn impostojn. Aperis tamen dum la reĝado de Ludoviko la 14-a emo al la rekta imposta submeto de la nobelaro kaj de la klerikaro. La reĝo inicis la ''capitation'', imposton po kapo kiu apenaŭ koncernis la plej malriĉulojn kaj, tute male, frapis plejefike la plej altajn klasojn de la franca socio. Eĉ la princoj kun reĝa sango kaj la [[Dauphin]] si mem devis pagi tion. Tiel estis la unua fojo, ke la alta franca nobelaro rekte partoprenis en la financigo de la ŝtato.
 
Linio 145:
 
== Kolonioj ==
[[Dosiero:Claude Bernou Carte de lAmerique septentrionale.jpg|thumbeta|rightdekstra|275px|Franclingva karto de [[Nordameriko]] datiĝanta de [[1681]], fare de iu abato Claude Bernou.]]
Ludoviko la 14-a zorgis ne nur pri ekspansio de Francio en Eŭropo, sed ankaŭ pri la disvolviĝo de la francaj kolonioj eksterkontinente. [[Nova Francio]] (kun la du provincoj [[Kanado]] kaj [[Akadio]]) estis koloniita ekde la komenco de la [[17-a jarcento]] pro siaj krudaĵoj, precipe pro siaj [[Felo|peltoj]], kaj estis administrita de la [[Kompanio de Nova Francio]]. En [[1659]], la unua franca staplurbo en [[Afriko]] estis fondita sur la insulo [[Ndar]], en hodiaŭa [[Senegalo]] : ĝi estis nomita [[Saint-Louis (Senegalo)|Saint-Louis]] kiel omaĝo al Ludoviko, kaj ĉefe servis por transporti [[Sklavo|sklavojnsklavo]]jn al la [[Antiloj]] sub la kontrolo de la [[Kompanio de Senegalo]] aŭ de la [[Franca Kompanio de Okcidentaj Hindioj|Kompanio de Okcidentaj Hindioj]]. Je marto [[1685]], Ludoviko la 14-a proklamis novan « [[Nigra Kodekso|Nigran Kodekson]] », cele al la legalizo de la uzado de sklavoj sed ankaŭ por asigni al ili kelkajn minimumajn rajtojn kaj ĉesigi la plej kruelajn kondutojn.
 
En [[1665]], Ludoviko la 14-a kreis la francan [[Franca Kompanio de Orientaj Hindioj|Kompanion de Orientaj Hindioj]], kies sidejo troviĝis en [[Madagaskaro]] : ĝi organizis la starigon de novaj staplurboj en [[Barato]], precipe [[Chandannagar]] en [[1673]] kaj [[Pondiĉero]] en [[1674]]. Je la sama jaro, [[Jean-Baptiste Colbert|Colbert]] reaĉetis [[Gvadelupo]]n el [[Charles Houël du Petit Pré|Charles Houël]] kaj [[Martiniko]]n el [[Jacques Dyel du Parquet]]. Tiuj teritorioj estis konfiditaj al la Kompanio de Hindioj ĝis [[1674]], kiam ĝi bankrotis, kaj sekve fariĝis reĝaj terenoj. En [[1677]], pro ordo de la reĝo, la [[Jean d'Estrées la 2-a|admiralo d'Estrées]] rekaptis [[Franca Gviano|Francan Gvianon]] el la [[Nederlando]]j. En [[1682]], la esploristo [[René Robert Cavelier de La Salle]] fondis novan kolonion ĉe la enfluejo de la riverego [[Misisipo (Rivero)|Misisipo]], kaj nomigis ĝin « [[Luiziano]] » en la nomo de la reĝo. En [[1697]], la [[traktato de Ryswick]] cedis al Francio la okcidentan duonon de [[Domingo|Sankta Domingo]], hodiaŭan [[Haitio]]n.
Linio 153:
 
== Personeco ==
[[Dosiero:Louis14-Family.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|250px|La reĝa familio en [[1670]], fantaziita [[Mitologio|mitologie]].]]
Ludoviko la 14-a estis famkonata pro sia gracio kaj pro sia [[amikeco]]. Al ĉiuj li elmontris la ĝentilecon, kiun li devis normale ricevi. Eĉ la servistinojn li volonte salutis kun sia [[ĉapelo]]. Sed liaj plej gravaj kvalitoj kiel reĝo estis firma sciado pri la homa naturo kaj alta cerbo. Danke al tiuj ĉi, li kapablis elmontri ĉiutage tiel laborfervoron, ke sia merito superas plejmulton el la aliaj gravaj estroj de historio. La reĝado estis laŭ li relative facila tasko, ĉar li ĉiam konsideris sian verkon tre profesie. Dum kunvenoj aŭ konsilioj, li neniam laciĝis kaj atente aŭskultis ĉiun parolanton, kiam la diskurso direktis al li. Ludoviko la 14-a aprezis altnivelan edukadon, kaj lia sciado pri politiko aŭ historio estis laŭ ĉiuj timinda. Li ankaŭ evidentigis multfoje sian grandegan volon : li tial alfrontis suferadon aŭ mortdanĝeron kun kompleta kvieteco kaj persona disciplino. La reĝo estis tamen ankaŭ obsedita de kolosa egocentrismo kaj memestimo, kaj li tre ofendiĝeme taksis sian propran valoron. La agado de Ludoviko, plej verŝajne, estis gvidita ambaŭ de aspiro al gloro, bonfamo kaj de lia morala devo koncerne la ŝtaton kaj liajn regnanojn.
 
[[Dosiero:Francoise Aubigne 1.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|Post la morto de [[Maria Teresa de Hispanio]], [[Françoise d'Aubigné|Françoise d'Aubigné, markizino de Maintenon]], fariĝis la sekreta edzino de Ludoviko la 14-a.]]
Ludoviko estis elstara ĝentilhomo. Cetere, lia ĉarmpotenco sur belaj kaj cerbaj virinoj restas ĝis nun legenda. Virinoj ja havis gravan rolon dum lia vivo, ĉefe kiel amantinoj. Inter tiuj ĉi, oni povas mencii [[Louise de La Vallière]], [[Angélique de Fontanges]], [[Françoise-Athénaïs de Rochechouart de Mortemart]] (alinomata ''Madame de Montespan'') kaj [[Françoise d'Aubigné]] (alinomata ''Madame de Maintenon''), kiun la reĝo sekrete edziĝis post la morto de la reĝino, verŝajne dum la aŭtuno de [[1683]]. Kiam li estis junulo, li plie renkontis nevinon de [[Jules Mazarin|Mazarin]], [[Maria Mancini]]. Tiu unua granda pasio estis kontraŭita de la kardinalo, kiu konsciis pri la interesoj de Francio kaj plivole deziris edziĝon kun la hispana princino. En [[1670]], la rilato de Ludoviko kaj Marie inspiris al [[Jean Racine]] la tragedion ''[[Berenica (Racine)|Berenica]]''. Pliposte, Ludoviko kreis sekretajn ŝtuparojn ene de [[Kastelo de Versajlo|Versailles]], por kunigi siajn amantinojn pli facile. Tia malĉasteco indignigis la plej diotimajn korteganojn, interalie [[Jacques Bénigne Bossuet|Jacques Bossuet]] kaj Madame de Maintenon, kiuj senĉese strebis rekonduki la reĝon al pli deca konduto.
 
Linio 164:
 
== Arto kiel ilo de politiko ==
[[Dosiero:GarnierlouisXxIV.jpg|thumbeta|275px|Tiu pentraĵo prezentas Ludovikon kiel protektanton de la belaj artoj.]]
La reĝadon de Ludoviko la 14-a oni prave kromnomigas la « Grandan Jarcenton » (''Grand Siècle''). La reĝo deziris altiri al si kaj al [[Francio]] la plejbonajn [[Arto|artistojn]], [[Arkitekturo|arkitektojn]], [[Pentrado|pentristojn]], [[Poezio|poetojn]], [[Muziko|muzikistojn]] aŭ [[Teatro|dramaturgistojn]]. Li disvolvigis altnivelan mecenecon tute novan en Francio, cele al la pliampleksigo de la reĝa influo sur la franca arta mondo. Ludoviko volis forte stampi kaj eĉ gvidi la artistojn, por uzi ilin kiel novaj iloj de la reĝa politiko. Tute akorde kun la [[Baroko|baroka pensmaniero]], li opiniis ke la artistoj devis servi la reĝon kaj la celojn de tiu ĉi, precipe per la patriota glorigo de la ŝtato. Li do komisiis al [[Jean-Baptiste Colbert|Colbert]] la apogon de [[literaturo]], [[arto]] kaj [[scienco]], tiel konfidinte al la fidela ministro la organizon de la reĝa ''Gloire'' (glorio). Multnombraj institucioj estis fonditaj, koncerne ĉiujn artajn aŭ sciencajn fakojn : en [[1663]] estis kreitaj la Akademio pri Enskribaĵoj kaj Medaloj, samkiel la Akademio pri Pentrado kaj Skulptarto. Aperis sekve la Akademio pri Sciencoj ([[1666]]), la Akademio pri Arkitekturo ([[1671]]) kaj la Akademio pri Muziko ([[1672]]).
 
Linio 171:
=== Versailles ===
''Vidu ankaŭ : [[Kastelo de Versajlo|Kastelo de Versailles]]''
[[Dosiero:Schloss-Versailles.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|300px|[[Versailles]] je la fino de la reĝado de Ludoviko la 14-a.]]
 
La konstruado de la fama, impona [[kastelo de Versajlo|kastelo de Versailles]] estis fakte parto de la strategio de Ludoviko pri la centralizo de la politika potenco en [[Francio]]. La reĝo sukcese efektivigis la aspirojn de la antaŭaj ĉefministroj [[Armand Jean du Plessis de Richelieu|Richelieu]] kaj [[Jules Mazarin|Mazarin]], per la starigo de centralizita, [[absoluta monarkio]]. Li precipe malfortigis la francajn [[Nobelo|nobelojnnobelo]]jn, iam potencegajn regionajn landsinjorojn, kaj aliformigis ilin en sendanĝerajn anojn de la reĝa kortego. Cele al tio konstruis Ludoviko la 14-a kastelon en [[Versailles]], potencan palacon proksime de [[Parizo]]. Tie la kortego enloĝiĝis je la [[6-a de majo]] [[1682]]. Tre rigora etiketo necesigis, ke la kortegaj nobeloj elspezis senmezure por iliaj vestoj kaj uzis plejmulton el ilia tempo por baloj, vespermanĝoj aŭ aliaj festoj, kiuj konsistigis ĉiutagan rutinon en Versailles. Ludoviko havis verŝajne bonegan memorkapablon, ĉar kiam li eniris en balĉambron, li kapablis rimarki per ununura rigardo tiujn, kiujn estis ĉeestintaj. Tial povis neniu aristokrato riski foreston, se li vere zorgis pri sia bonfamo ĉe la kortego. Anstataŭ administri siajn regionajn aferojn kaj tiel plifortigi sian lokan potencon, la laŭtipa nobelo ekde nun konkuris aliajn nobelojn por obteni honorojn tiel bagatelajn, kiel asisto dum la vestiĝo de la reĝo. Plie, Ludoviko povis tiel oferi al la plej malaltaj nobeloj oficojn, kiuj estis antaŭe ĉiam postulitaj de la tradicia aristokrataro. Tio nur pliseverigis la ekskluzivan potencon de la reĝo.
 
[[Dosiero:Court_billard_1694Court billard 1694.jpg|thumbeta|rightdekstra|350px|Ludoviko kun aliaj korteganoj dum sia preferita [[ludo]], [[bilardo]]. ([[1694]])]]
Oni ne povas sufiĉe emfazi, ke Versailles tute ne estis loko celinta al la persona amuzo de la reĝo, sed fakte ilo de politika potenco. Per la amasiĝo de la plejaltaj nobeloj ĉe la kortego, tiuj ĉi fariĝis dependaj de la reĝo, sed ankaŭ malproksimiĝis de iu ajn ribelo aŭ potenca instanco. La tuta kastelo estis plena je politikaj avizoj, kiujn ĉiu vizitanto trafis tra la ĉambroj (sur la [[pentraĵo]]j kaj la [[Skulptarto|skulptaĵoj]]), la ĝardenoj kaj la aleoj. La ĉefsignifo de tiuj ĉi estis plejofte jeno : la reĝo estas la protektanto de la kvieteco, de la ordo kaj de la bonstato de la reĝlando, la sola reprezentanto de [[Dio]] sur [[Tero]], kaj neniu povas egali lian potencon.
 
Linio 181:
 
=== Parizo ===
[[Dosiero:King in Paris 1660.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|350px|Eniro de Ludoviko la 14-a en [[Parizo]] ([[1660]]).]]
Ĝis nun, Ludoviko la 14-a restas famkonata kiel granda konstruisto. Krom liaj grandiozaj projektoj en [[Versailles]], lia ĉefzorgo estis nature [[Parizo]]. Tute ne pravas, ke Ludoviko ne ŝatis la francan ĉefurbon. Kompreneble oni ne povas kontesti, ke la okazaĵoj de la [[Frondo]] profunde stampis lian memoron. Iam rebeluloj eĉ invadis la dormĉambron de la juna Ludoviko en la [[Reĝa Palaco (Parizo)|Reĝa Palaco]] por asekuri, ke li ne fuĝis el Parizo <small>([[Ludoviko la 14-a#Frondo kaj edziĝo|vidu supre]])</small>. Ludoviko estis do konvinkita, ke sia sekureco estis necerta ene de la ĉefurbo. Plie, li preferis vastajn pejzaĝojn kaj belajn fontanojn, kiuj estis neekzistantaj kaj nekonstrueblaj en la multhoma Parizo. La reĝo tamen neniam neglektis sian grandan ĉefurbon, kaj havis por ĝi tre originalajn ideojn. Li celis al la aliformigo de la urbo en duan [[Romo]]n, kaj al la plibeligo de Parizo per la kreado de multnombraj konstruaĵoj aŭ placoj. Danke al la superkontrolo de [[Jean-Baptiste Colbert]], Parizo spertis konstruperiodon jam neaŭditan dum sia historio.
 
[[Dosiero:Invalides-paris.jpg|thumbeta|rightdekstra|200px|La [[Hotelo de la Invalidoj]] en [[Parizo]], kun ĝia oraspekta kupolo, ĝis nun gastigas vunditajn militistojn.]]
Ludoviko pligrandigis la [[Luvro]]n, eldetruis la malnovtempajn murojn de la ĉefurbo kaj strekis novajn bulvardojn, organizitajn ĉirkaŭ pluraj placoj kiel la [[Placo de la Venkoj (Parizo)|placo de la Venkoj]] aŭ la [[placo Vendôme]]. Sed li ankaŭ zorgis pri la konstruo de [[preĝejo]]j (kiel [[Preĝejo de Sankta Roĥo (Parizo)|Sankta Roĥo]] aŭ [[Val-de-Grâce]]), pontoj, parkoj (kiel la ĝardenoj ''Tuileries'' aŭ la [[avenuo de la Elizeaj Kampoj]]), triumfarkoj kaj eĉ per novaj kvartaloj (inkluzive de ''Faubourg Saint-Antoine'' kaj ''Faubourg Saint-Honoré'').
 
Linio 190:
 
=== Aliaj reĝaj loĝejoj ===
[[Dosiero:Marly_1724Marly 1724.jpg|rightdekstra|200px|thumbeta|La [[Kastelo de Marly|kastelo de Marly-le-Roi]] estis la plej intima loĝejo de la reĝo, celinta al portempa izoliteco el [[Versailles]].]]
La franca kortego kutime delokiĝis kiel eble plej ofte, kvankam ĝi tre malofte forlasis la ĉirkaŭejon de [[Parizo]]. Ekzistis proksime de la ĉefurbo pluraj gravaj loĝejoj, kiuj jam delonge apartenis al la franca krono. Tiujn Ludoviko la 14-a strebis pliampleksigi kaj plibeligi. Ĉe la fama [[kastelo de Fontainebleau]] (iam tute rekonstruita de [[Francisko la 1-a (Francio)|Francisko la 1-a]]), li aldonis [[Baroko|barokan]] florbedon al la ĝardenoj, sed ankaŭ grandan kanalon kaj novan parkon. En [[Saint-Germain-en-Laye]] aperis la Granda Akso, kaj la ĝardenoj estis simile rearanĝitaj. La baroka kreinto de tiuj malbanalaj ĝardenaj strukturoj, [[André Le Nôtre]], rapide fariĝis fama tra la tuta [[Eŭropa]].
 
Linio 199:
 
== Verkoj ==
[[Dosiero:Louis XIV Testament.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|Testamento de Ludoviko la 14-a.]]
* La '''''Memuaro por la instruado de la Dauphin''''' (''Mémoires pour l’instruction du Dauphin'') estas la politika memuaro de Ludoviko la 14-a. Ĝi estis specife kreita por enkonduki la kronprincojn en la misterojn de politiko, kaj la reĝo precipe rakontas siajn unuajn reĝajn jarojn. Skribita ekde [[1670]], la verko entenas la memuarojn de Ludoviko pri la jaroj [[1661]], [[1662]], [[1666]], [[1667]] kaj [[1668]], samkiel la ''Pripensojn pri la estra metio'' de [[1679]] kaj la konsilojn al lia nepo [[Filipo la 5-a (Hispanio)|Filipo la 5-a de Hispanio]], kiuj datiĝas de [[1700]]. La memuaro estas ne nur akurata faktraporto, sed ankaŭ liveras multvalorajn informojn pri la realismo kaj la ĝenerala vidmaniero de la Reĝo-Suno. Je la fino de sia reĝado, Ludoviko volis detrui tiujn malpublikajn manuskriptojn en kameno : nur la duko de Noailles, danke al sia persvadpovo, sukcesis savi ilin. La duko cedis la manuskriptojn al la reĝa biblioteko.
 
* La '''''Maniero montri la ĝardenojn de Versailles''''' (''Manière de montrer les jardins de Versailles'') estas konciza gvidlibro, kiu eksponas tre intiman aspekton de la reĝo. La reĝaj ĝardenoj devis plenumi politikan funkcion : ilia administrado kiel iloj de la ŝtato estas okulfrapa en tiu ĉi teksto. Ludoviko la 14-a tre ŝatis siajn ĝardenojn, kaj li tial persone skribis tiun konsillibron, danke al kiu la leganto povas observi kaj kompreni la ĝardenojn laŭ ilia logika strukturo. Ekzistas kvar agnoskitaj versioj.
 
== Infanoj ==
Ludoviko la 14-a generis multnombrajn idojn. Krom la ses infanoj de [[Maria Teresa de Hispanio]], plejmulto el ili estis fakte eksteredzaj, kaj havis [[Louise de La Vallière]] aŭ [[Françoise-Athénaïs de Rochechouart de Mortemart]] (plikonata kiel ''Madame de Montespan'') kiel patrinoj. Multaj knaboj cetere mortis tre frumature.
 
{| border="1" align="center" cellspacing="0" cellpadding="5" style="text-align:center;border-collapse:collapse;margin-top:0.5em;"
Linio 250:
== Bibliografio ==
=== Biografioj ===
[[Dosiero:LouisXxIVVersailles.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|Statuo de Ludoviko la 14-a en [[Versailles]].]]
* Olivier Bernier: ''Ludwig XIV: die Biographie.'' Düsseldorf: Albatross, 2003, ISBN 3-491-96085-1 (sehr empfehlenswert)
* Francois Bluche: ''Louis XIV.'' Paris: Fayard, 1993
Linio 271:
 
=== Arto kaj arĥitekturo ===
[[Dosiero:Stichting invalides.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|Ludoviko la 14-a sur malnova tapeto.]]
* Pierre-André Lablaude: ''Die Gärten von Versailles.'' Worms 1995
* Vincent Maroteaŭ: ''Marly – L’autre Palais du Soleil,'' Paris 2002
Linio 312:
 
{{havenda artikolo|Ludoviko la 14-a (Francio)}}
 
{{LigoLeginda|ja}}
{{LigoLeginda|sk}}
 
[[Kategorio:Ludoviko la 14-a (Francio)| ]]
Linio 322 ⟶ 325:
{{LigoElstara|fi}}
{{LigoElstara|fr}}
{{LigoLeginda|ja}}
{{LigoLeginda|sk}}