Puĉo de la Sankta Silvestro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (3), |left → |maldekstra (2), |right → |dekstra per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Bokassa portrait.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|[[Jean-Bédel Bokassa]], kiu organizis la puĉon kontraŭ prezidanto Dacko.]]
La '''puĉo de la Sankta Silvestro'''<small><ref>La [[31-a de decembro]] estas la festotago de [[Silvestro la 1-a|Sankta Silvestro la 1-a]]. Ĉar la puĉo komencis la 31-an de decembro kaj finis komence de la [[1-a de januaro]], historiistoj kiel Brian Titley kaj Pierre Kalck nomis ĝin "Puĉo de la Sankta Silvestro" (''coup d'Etat de la Saint-Sylvestre).</ref></small> estis [[puĉo]] organizita de [[Jean-Bédel Bokassa]], estro de la armeo de la [[Centr-Afrika Respubliko]], kune kun liaj militoficiroj, kontraŭ la registaro de la prezidanto [[David Dacko]]. Ĝi okazis la [[31-an de decembro]] [[1965]] kaj la [[1-an de januaro]] [[1966]]. Dacko, kiu estis kuzo de Bokassa, regis la landon ekde [[1960]], kaj Bokassa, unue oficiro en la franca armeo, sekve aniĝis al la centrafrika armeo en [[1962]]. En 1965, la ŝtato spertis gravan krizon pro [[korupto]] kaj malrapida ekonomia disvolviĝo, dum ĝiaj landlimoj estis malrespektitaj de ribeluloj el najbaraj landoj. Dacko ricevis monhelpon el la komunista [[Ĉinio|Popola Respubliko de Ĉinio]], sed malgraŭ tio ne sukcesis solvi la problemojn de Centrafriko. Bokassa ekis plani la eksigon de la registaro : kiam Dacko lernis tion, li fondis [[Ĝendarmo|ĝendarmaron]] estritan de Jean Izamo, kiu rapide fariĝis la plej fidita konsilanto de Dacko.
 
Kun la helpo de kapitano [[Alexandre Banza]], Bokassa ekis la puĉon dum la [[Silvestro|Silvestro-nokto]] de 1965. Bokassa kaj liaj partianoj unue kaptis Izamo, enŝlosigante lin en karceron en Camp de Roux. La anoj de Bokassa sekve invadis la ĉefurbon, [[Banguo]]n, kaj venkis la ĝendarmaron kaj aliajn rezistulojn. Post noktomezo, Dacko revenis al la ĉefurbo, kie li estis rapide arestita. Oni trudis lian demision kaj enkarcerigis lin en Camp Kassaï. Laŭ oficialaj raportoj mortis ok personoj dum la puĉo pro rezista agado. Fine de [[januaro]] [[1966]], Izamo estis torturita ĝis morto, dum Dacko estis ŝparita pro peto de la franca registaro, kiun Bokassa deziris kontentigi. Bokassa provis pravigi la puĉon kaj diris interalie, ke li celis savi la landon el la influo de [[komunismo]]: li tial rompis diplomatajn rilatojn kun Ĉinio. Dum la unuaj tagoj de la nova reĝimo, Bokassa malfondis la Nacian Asembleon, aboliciis la centrafrikan konstitucion kaj publikigis kelkajn dekretojn, kiuj malpermesis interalie almozpeton, [[poligamio]]n kaj virinan [[cirkumcido]]n. Bokassa unue vane klopodis por ekhavi internacian agnoskon de la nova registaro. Post sukcesa renkonto kun la prezidanto de [[Ĉado]], li tamen ricevis oficialan agnoskon el aliaj afrikaj nacioj kaj finfine el Francio.
 
== Politika fono ==
En [[1958]], post kiam la [[Kvara Respubliko (Francio)|Kvara Franca Respubliko]] ekkonsideris sendependigi plejmultajn el siaj afrikaj kolonioj, la naciista estro [[Barthélemy Boganda]] renkontis la [[Ĉefministro (Francio)|francan ĉefministron]] [[Charles De Gaulle]]. Ili diskutis pri la kondiĉoj por la sendependigo de [[Ubangi-Ŝari]], tiu estas la franca kolonia teritorio, kiu poste fariĝis la [[Centr-Afrika Respubliko]]<small><ref>Kalck 2005, pp. 83–84</ref></small>. De Gaulle akceptis lian peton, kaj la [[1-an de decembro]] [[1958]] Boganda do proklamis la estigon de nova, aŭtonoma Centrafriko, cele al baldaŭa plena sendependeco<small><ref>Kalck 2005, p. 27</ref></small>. Li fariĝis la unua ĉefministro de tiu aŭtonoma teritorio, kaj sekve ambiciis servi kiel la unua [[Listo de prezidantoj de Centr-Afrika Respubliko|prezidanto de sendependa Centr-Afrika Respubliko]]. Li tamen mortis pro aviadilakcidento la [[29-an de marto]] [[1959]], okaze de flugvojaĝo al la ĉefurbo [[Banguo]]<small><ref>“African Leader Found Dead in Crashed Plane”, The New York Times: 10, 1 April 1959</ref></small>.
 
[[Dosiero:Flag of the Central African Republic.svg|thumbeta|leftmaldekstra|200px|La flago de la [[Centr-Afrika Respubliko]].]]
[[Abel Goumba]], la ĉefa kunlaboranto de Boganda, priskribita kiel "''inteligenta, honesta kaj forte naciista''"<small><ref>Titley 1997, p. 15</ref></small> de la historiisto Brian Titley en ''Dark Age: The Political Odyssey of Emperor Bokassa'', tiam iĝis lia posteulo kiel ŝtatestro de CAR<small><ref>Kalck 1971, p. 106</ref></small>. En [[majo]] [[1959]], unu monaton post la enoficiiĝo de Goumba, [[David Dacko]] proprigis al si la registaron. Dacko, eksa membro de la kabineto de Boganda kaj estro de la politika partio [[Movado por la Socia Evoluo de Nigra Afriko]] (MESAN), ĝuis la subtenon de la franca altkomisaro Roger Barberot, de la komerca ĉambro de Banguo kaj de la vidvino de Boganda, Michelle Jourdain<small><ref>Kalck 1971, p. 107</ref></small>. Du monatojn poste, Dacko eksigis Goumba el lia nova posteno kiel ministro pri financoj. Goumba kaj Pierre Maleombho, eksa prezidanto de la Nacia Asembleo same eksigita de Dacko, forlasis la partion MESAN kaj organizis sian propran [[Opozicio|opozician]] partion, la [[Movado de Demokrata Evoluo de Centra Afriko]] (MEDAC), la [[25-an de junio]] [[1960]]<small><ref>Kalck 1971, p. 108</ref></small>. La malnova revo de Boganda finfine realiĝis, kiam la Centr-Afrika Respubliko akiris formalan sendependecon el Francio la [[13-an de aŭgusto]] [[1960]]<small><ref>Titley 1997, p. 17</ref></small>. MEDAC iĝis sufiĉe populara, estis oficiale aprobita de Etienne Ngounio (la prezidanto de MESAN nomumita de Dacko)<small><ref>Kalck 1971, p. 109</ref></small> kaj spertis mezgravan sukceson okaze de la baloto de la [[20-a de septembro]]<small><ref name="Titleyp20">Titley 1997, p. 20</ref></small>. Sed Dacko konsideris MEDAC kiel ribeleman partion, kaj intencis malfondi ĝin : li rapide akiris el la Nacia Asembleo sufiĉan potencon por subpremi siajn kontraŭulojn laŭ iu ajn maniero, kiu plej konvenis al li. En [[decembro]] [[1960]], Dacko malfondis MEDAC, kaj Goumba estis arestita pro "''provoko de tumulto per la kontesto de la potenco de Dacko''"<small><ref name="Titleyp20"/></small>. Goumba estis fine kondamnita al tutviva enkarcerigo, sed sukcese fuĝis kaj ekzilis sin al Francio.
 
La [[1-an de januaro]] [[1962]], la kuzo de Dacko, [[Jean-Bédel Bokassa]], forlasis la francan armeon kaj aniĝis al la centrafrika armeo kun rango de bataliona majoro<small><ref>Titley 1997, p. 23</ref></small>. Unu jaron poste, Bokassa fariĝis la ĉefmajoro de 500 soldatoj de la centrafrika armeo. Pro sia familia kaj amika rilato kun Dacko, sed ankaŭ pro sia sperto en la franca armeo, Bokassa kapablis rapide supreniri la militistajn rangojn, fariĝante la unua [[kolonelo]] de la centrafrika armeo la [[1-an de decembro]] [[1964]]<small><ref>Bokassa 1985, p. 21</ref></small>.
 
Bokassa deziris pli videblan agnoskon de sia statuso kiel la estro de armeo : li emis aperi publike kun ĉiuj siaj militistaj medaloj, kaj dum ceremonioj li ofte provis sidiĝi tuj apud la prezidanto Dacko, por pruvi sian gravecon en la registaro<small><ref name="Titleyp24">Titley 1997, p. 24</ref></small>. Bokassa senĉese argumentis kaj kverelis kun Jean-Paul Douate, la registara responsulo pri [[etiketo]], kiu riproĉis al li lian malrespekton de la korekta hierarkio ĉe la tablo de la prezidanto. Dacko unue opiniis, ke la aspiro de lia kuzo al potenco kaj oficiala agnosko estis amuza<small><ref name="Titleyp24"/></small>. Malgraŭ freŝdata vico da afrikaj puĉoj, Dacko publike reĵetis la hipotezon, ke Bokassa iam provos proprigi al si la landon. Dum ŝtata vespermanĝo, li diris : "''Kolonelo Bokassa nur volas kolekti medalojn, kaj li estas tro stulta por organizi puĉon''"<small><ref name="Peanp15">Péan 1977, p. 15</ref></small>. Aliaj membroj de la kabineto de Dacko tute kontraŭe rigardis Bokassa kiel gravan danĝeron por la reĝimo. La ministro pri internaj aferoj Jean-Arthur Bandio rekomendis, ke oni inkludu Bokassa en la kabineton : li tiel esperis kontentigi la ambicion de la kolonelo kaj samtempe rompi liajn rilatojn kun armeo<small><ref name="Titleyp24"/></small>. Por eviti militistan puĉon, Dacko tamen fondis [[Ĝendarmo|ĝendarmaron]], novan militpolicon kun 500 agentoj estritaj de Jean Izamo. Oni cetere kreis prezidantan gardistaron kun 120 membroj, estritaj de Prosper Mounoumbaye<small><ref name="Titleyp24"/></small>.
 
== Kaŭzoj ==
La registaro de [[David Dacko|Dacko]] spertis certajn problemojn en [[1964]] kaj [[1965]] : ekonomio suferis pro stagnado, ŝtata burokratismo ekis disfali, kaj la landlimoj de Centrafriko estis senĉese malrespektitaj, aŭ de la anoj de [[Patrice Lumumba]] sude, aŭ de la ribeluloj de la [[Liberiga Armeo de la Sudana Popolo]] oriente<small><ref name="Titleyp25">Titley 1997, p. 25</ref></small>. Pro premo de la plej radikalaj membroj de MESAN, sed ankaŭ por trovi novajn subtenantojn kaj aserti la sendependecon de la centrafrika eksterlanda politiko, Dacko iniciatis diplomatajn rilatojn kun la [[Ĉinio|Popola Respubliko de Ĉinio]] en [[septembro]] [[1964]]<small><ref name="Titleyp25"/></small>. Ĉina delegitaro, estrita de Meng Yieng kaj de aliaj agentoj de la ĉina reĝimo, tiam rondvojaĝis tra la lando, montrante [[Propagando|propagandajn]] komunistajn filmojn al lokuloj. Iom poste, Ĉinio konsentis al la Centr-Afrika Respubliko senrentan prunton da unu miliardo da [[afrika franko|afrikaj frankoj]] (t.e. 20 milionoj da [[Franca franko|francaj frankoj]])<small><ref>Van de Walle, Nicholas (July 1991), “[http://www.jstor.org/pss/722938 The Decline of the Franc Zone: Monetary Politics in Francophone Africa]”, African Affairs (Oxford University Press) 90 (360): 383–405</ref></small>. Tiu helpmono tamen ne sufiĉis, kaj ne preventis la riskon de baldaŭa financa krizo por la lando<small><ref name="Titleyp25"/></small>. Alia problemo de la centrafrika registaro estis ege dissemita [[korupto]]<small><ref>Lee 1969, p. 100</ref></small>. Bokassa opiniis, ke li devis faligi la Dacko-reĝimon por forigi la influon de komunismo kaj solvi ĉiujn problemojn de la lando. Laŭ Samuel Decalo, eksperto pri afrika politiko, la persona ambicio de Bokassa tamen estis la plej grava elemento, kiu decidigis lin organizi [[puĉo]]n kontraŭ David Dacko<small><ref>Decalo 1973</ref></small>.
 
En [[julio]] [[1965]], Dacko sendis Bokassa al [[Parizo]] kiel parton de la centrafrika delegitaro por la [[Nacia tago de Francio|nacia ceremonio de la 14-a de julio]]. La [[23-an de julio]] ĉeestis Bokassa alian ceremonion pri la malfondo de la militoficira lernejo, en kiu li trejnis antaŭ kelkaj jardekoj. Li sekve intencis reveni al la Centr-Afrika Respubliko, sed Dacko malpermesis lian returnvojaĝon<small><ref name="Titleyp25"/></small>. Bokassa dum la sekvaj monatoj provis akiri la subtenon de variaj amikoj en la franca kaj centrafrika armeoj. Dacko finfine cedis pro kreskanta premo kaj permesis en [[oktobro]] la revenon de sia kuzo. Bokassa poste asertis, ke Dacko cedis pro persona interveno de la [[Prezidento de la Respubliko (Francio)|franca prezidanto]] [[Charles de Gaulle]], kiu liadire diris al Dacko la jenon : "''Bokassa tuj revenu al sia posteno. Mi ne povas toleri la mistraktadon de mia militkompano''"<small><ref>Bokassa 1985, p. 24</ref></small>.
 
Rilatoj inter Dacko kaj Bokassa senĉese pliakriĝis. En [[decembro]], Dacko aprobis buĝetan pliigon de la ĝendarmaro de Izamo, kaj samtempe reĵetis la proponitan buĝeton por la armeo de Bokassa<small><ref name="Titleyp26">Titley 1997, p. 26</ref></small>. Bokassa tiam malkaŝis al amikoj, ke ĝenis lin la konduto de Dacko, tiel ke li "''planis puĉon''"<small><ref name="Peanp15"/></small>. Dacko dume volis anstataŭigi Bokassa per Izamo kiel sia persona militista konsilanto, kaj intencis faciligi la rangaltiĝon de la oficiroj plej lojalaj al la reĝimo, je la malprofito de Bokassa kaj ties kunuloj<small><ref name="Titleyp26"/></small>. Dacko tute ne kaŝis sian planon por formovi Bokassa : li ekzemple parolis pri tio al maljunuloj de la vilaĝo [[Bobangui]], kiuj sekve informis Bokassa pri la danĝero. La kolonelo do konsciis, ke necesis agi kontraŭ Dacko kiel eble plej rapide : li tamen timis, ke lia 500-homa armeo ne sufiĉus kontraŭ la ĝendarmaro kaj la prezidanta gardistaro<small><ref name="Titleyp26"/></small>. Li cetere projektis, ke Francio eble intervenus por helpi Dacko, kiel okazis post la puĉo de la [[23-a de februaro]] [[1964]] en [[Gabono]] kontraŭ la prezidanto [[Léon M'ba]] : post kiam ili sciiĝis pri la puĉo el la gabona vicprezidanto, la franca registaro bezonis nur kelkajn horojn por sendi paraŝutistojn kaj restarigi la reĝimon de M'ba<small><ref name="Titleyp26"/></small>.
 
Bokassa ricevis gravan helpon el sia komplico kaj kunkonspiranto, la kapitano [[Alexandre Banza]], kiu estris la militistan bazon Camp Kassaï nordoriente de [[Banguo]] kaj, samkiel Bokassa, antaŭe oficiis en la franca armeo tra la tuta mondo. Banza estis inteligenta, ambicia kaj lerta homo, kiu ludis gravan rolon por prepari la puĉon<small><ref name="Titleyp26"/></small>. Jam en decembro, multaj observantoj antaŭflaris la baldaŭan tumulton : la personaj konsilantoj de Dacko avertis lin, ke Bokassa "''montris signojn de mensa nestabileco''", kaj estis arestinda antaŭ la realigo de sia puĉo<small><ref name="Titleyp26"/></small>. Dacko tamen ne serioze atentis pri tiuj avertoj.
 
== Puĉo ==
[[Dosiero:Central african republic sm04ESP.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|250px|Mapo de la Centr-Afrika Respubliko.]]
Komence de la vespero de la [[31-a de decembro]] [[1965]], Dacko foriris el la Palaco de la Renesanco por viziti la terenon de unu el siaj ministroj, sudokcidente de la ĉefurbo<small><ref name="Titleyp26"/></small>. Je 22:30 laŭ loka horo (21:30 [[UTC]]), la kapitano Banza ordonis al siaj oficiroj komenci la puĉon : unu el liaj du kapitanoj devis submeti la gardistaron de la prezidanta palaco, dum la alia devis ekkontroli Radio-Bangui, por malebligi komunikadon inter Dacko kaj ties subtenantoj<small><ref name="Titleyp27">Titley 1997, p. 27</ref></small>. Bokassa telefonis el sia estrarejo al Izamo, petante ke li venu al Camp de Roux por subskribi kelkajn paperojn, kiuj bezonis urĝan atenton. Izamo, kiu celebris [[Silvestro]]n kune kun amikoj, nur malvolonte akceptis, kaj li veturis al la estrarejo en la aŭtomobilo de sia edzino. Kiam li alvenis tien, li estis ĉirkaŭita de Banza kaj Bokassa, kiuj informis lin pri la disvolviĝanta puĉo kaj demandis, ĉu li akceptis subteni ĝin. Izamo rifuzis, tiel ke Bokassa kaj Banza arestis lin kaj kondukis lin al karcero<small><ref name="Titleyp27"/></small>.
 
Je noktomezo, dum la unuaj minutoj de la [[1-a de januaro]] [[1966]], Bokassa kaj Banza preparis siajn soldatojn kaj malkaŝis al ili, ke ili planis eksigi la registaron. Bokassa asertis, ke Dacko fakte jam demisiis kiel prezidanto kaj transdonis la postenon al sia konsilanto Izamo. Ili tiam diris al la soldatoj, ke la ĝendarmaro baldaŭ atakus la centrafrikan armeon, kiu do devis rapide agi por defendi sin. Bokassa sekve demandis al la soldatoj, ĉu ili subtenis lian planon aŭ ne. Tiuj, kiuj rifuzis, estis enkarcerigitaj. Je 00:30, Bokassa kaj siaj anoj eliris el Camp de Roux por okupi la ĉefurbon<small><ref name="Titleyp27"/></small>. Trafis ilin nur malforta rezisto, kaj [[Banguo]] estis do rapide okupita. Bokassa kaj Banza tiam hastis al la palaco de la Renesanco, kie ili provis aresti Dacko sed ne trovis lin. Bokassa komencis timiĝi, ĉar li kredis, ke la prezidanto estis eble antaŭavertita pri la puĉo. Li tuj ordonis al siaj soldatoj serĉadi Dacko tra la centrafrika kamparo, ĝis ili trovus lin<small><ref name="Titleyp27"/></small>.
 
Dacko fakte ne konsciis pri la okazaĵoj disvolviĝantaj en la ĉefurbo. Post kiam li foriris el la tereno de sia ministro ĉirkaŭ noktomezo, li iris al la domo de Simon Samba, estro de la [[Akoj|aka pigmea tribo]], por ĉeesti finjaran ritualon. Li pasis unu horon en la domo de Samba, antaŭ ol oni informis lin pri la puĉo. Laŭ Titley, Dacko tiam ekiris al la ĉefurbo, esperante haltigi la puĉon per la helpo de la lojalaj ĝendarmoj kaj de francaj paraŝutistoj<small><ref name="Titleyp28">Titley 1997, p. 28</ref></small>. Aliaj aŭtoroj kiel Thomas E. O'Toole, profesoro pri [[sociologio]] kaj [[antropologio]] en la [[ŝtatuniversitato St. Cloud]], opinias ke Dacko ne provis organizi reziston : laŭ O'Toole, li tute kontraŭe intencis demisii kaj cedi la centrafrikan prezidantecon al Izamo<small><ref>O'Toole 1998</ref></small>. Ĉiukaze, Dacko estis arestita de soldata patrolo proksime al Pétévo, ĉe la okcidenta limo de la ĉefurbo. Li estis kondukita al la prezidanta palaco, kie Bokassa ĉirkaŭbrakis lin kaj diris : "''Mi provis averti vin - sed nun estas tro malfrua''". La prezidanto Dacko estis sendita al la prizono Ngaragba, oriente de Banguo, je proksimume la dua nokte. Bokassa cetere ordonis al la prizondirektoro Otto Sacher, ke li liberigu ĉiujn aliajn kaptitojn el la malliberejo, ĉar li tiel esperis populariĝi tra la tuta lando. Bokassa tiam kondukis Dacko al Camp Kassaï je 03:20, kie li eltrudis lian demision. Poste, la oficiroj de Bokassa anoncis per Radio-Bangui, ke la registaro de Dacko ne plu ekzistis, kaj ke Bokassa nun kontrolis la landon<small><ref name="Titleyp28"/></small>. Matene, Bokassa mem paroladis al la publiko pere de Radio-Bangui :
 
<br clear="all">
Linio 35:
{| class="toccolours" style="float: center; margin-left: 1em; margin-right: 2em; font-size: 100%; background:#FFFFCC; color:black; width:55em; max-width: 100%;" cellspacing="5"
| style="text-align: left;" |
{{cquote|''Centrafrikanoj ! Centrafrikanoj ! Jen kolonelo Bokassa parolanta al vi. Ekde la tria matene, via armeo kontrolas la registaron. La Dacko-registaro rezignis. Nun tuŝeblas la horo de justeco. Burĝeco estas aboliciita. Nova erao de egaleco inter ĉiuj komencis. Centrafrikanoj, ĉie kie vi estas, estu certaj, ke la armeo defendos vin kaj viajn havaĵojn ''(...)'' Longe vivu la Centr-Afrika Respubliko !<small><ref name="Titleyp28"/></small>}}
|}</center>
<br />
 
== Sekvaĵoj ==
=== Nova reĝimo kaj internacia agnosko ===
Laŭ oficialaj fontoj mortis nur ok homoj pro rezisto kontraŭ la puĉo<small><ref name="Titleyp29">Titley 1997, p. 29</ref></small>. La oficiroj de Bokassa poste vojaĝis tra la lando, arestante la proksimajn amikojn kaj politikajn alianculojn de Dacko, inkluzive de Simon Samba, Jean-Paul Douate kaj pli ol sesdek prezidantaj gardistoj, kiuj ĉiuj estis senditaj al la prizono Ngaragba. Prosper Mounoumbaye, la direktoro de la prezidanta gardistaro, fuĝis el la lando. Plurajn semajnojn poste, li estis kaptita de [[Kongoj]] kaj enmanigita al Bokassa la [[23-an de januaro]] [[1966]]. En Camp Kassaï, li estis mistraktita kaj frapita ĝis morto, antaŭ la okuloj de Bokassa, Banza kaj Dacko. Jean Izamo spertis similan destinon : li estis sendita al la prizono Ngaragba la [[10-an de januaro]], kaj estis torturita ĝis morto jam antaŭ la fino de la monato<small><ref name="Titleyp29"/></small>. La vivo de la eksprezidanto Dacko estis ŝparita, ĉar Bokassa deziris internacian agnoskon de sia registaro kaj volis kontentigi [[Francio]]n, kiu minacis ne plu sendi monhelpon al Centr-Afrika Respubliko se Dacko mortus. Bokassa enŝlosigis Dacko en malgrandan ĉambron en Camp Kassaï, kie oni malpermesis al li komuniki kun la ekstera mondo kaj cetere trudis al li precipe severan [[dieto]]n. La [[3-an de februaro]] estis Dacko sendita al Camp de Roux, kie li restis izolita<small><ref name="Titleyp29"/></small>.
 
Dume, Bokassa entreprenis promocii sin pere de la amaskomunikiloj, montrante al siaj samlandanoj siajn francajn armeajn medalojn, sed ankaŭ siajn forton, maltimemon kaj virecon<small><ref name="Titleyp33"/></small>. Li kreis novan registaron, kiun li nomis la "Revolucia Konsilio". Li sekve malvalidigis la centrafrikan konstitucion kaj malfondis la Nacian Asembleon pro tio, ke ĝi liadire estis "''senviva organo, kiu ne plu reprezentis la popolon''"<small><ref name="Titleyp33">Titley 1997, p. 33</ref></small>. En sia parolado al la nacio, Bokassa asertis, ke la registaro organizus baloton estontece, ke nova asembleo formiĝus, kaj ke novan konstitucion oni baldaŭ verkus. Li cetere diris al siaj samlandanoj, ke li rezignus sian novan potencon tiam, kiam la komunista minaco malaperos, la ekonomio stabiliĝos kaj korupto ne plu ekzistos<small><ref>Titley 1997, p. 34</ref></small>. La prezidanto Bokassa permesis al [[MESAN]] plufunkciadi, sed forbaris ĉiujn aliajn politikajn organizaĵojn el la lando. En la sekvaj monatoj, Bokassa altrudis certajn novajn regulojn kaj leĝojn : viroj kaj virinoj inter la aĝoj 18 kaj 55 devis pruvi, ke ili havis metion, aŭ alikaze estis monpunitaj aŭ enkarcerigitaj<small><ref name="Titleyp35">Titley 1997, p. 35</ref></small>. Almozpeto estis malpermesita, kaj la ludo de tamtamo estis permesita dum noktoj kaj semajnfinoj. "Moralbrigado" estis kreita en la ĉefurbo, por kontroli trinkejojn kaj dancejojn. [[Poligamio]], [[doto]]j kaj virina [[cirkumcido]] ĉiuj estis aboliciitaj. Bokassa cetere inaŭguris sistemon de publikaj transportiloj en [[Banguo]], kaj subvenciis la kreadon de du naciaj [[orkestro]]j<small><ref name="Titleyp35"/></small>.
 
Malgraŭ sufiĉe bonaj ŝanĝoj en la lando, Bokassa malfacile klopodis por ekhavi internacian agnoskon de sia nova registaro. Li unue provis pravigi la puĉon, klarigante ke Izamo kaj komunistaj ĉinaj agentoj volis kontroli la registaron, tiel ke li devis interveni por savi la Centr-Afrikan Respublikon el la influo de komunismo<small><ref name="Titleyp29"/></small>. Li asertis, ke ĉinaj agentoj estis trejnintaj kaj armintaj lokulojn en la kamparo por komenci revolucion. La [[6-an de januaro]] [[1966]], li elpelis komunistajn agentojn el la lando kaj ĉesis diplomatajn rilatojn kun Ĉinio. Bokassa ankaŭ kredis, ke necesis fari puĉon por malebligi plian korupton de la registaro<small><ref name="Titleyp29"/></small>.
 
Bokassa unue akiris diplomatan agnoskon el la prezidanto [[François Tombalbaye]] de najbara [[Ĉado]], kiun li renkontis en [[Bouca]], eta urbo en la [[Ouham|prefektujo Ouham]]. Post kiam Bokassa reciproke renkontis Tombalbaye la [[2-an de aprilo]] [[1966]] apud la suda landlimo de Ĉado, en [[Sarh|Fort Archambault]], ambaŭ decidis helpi unu la alian se unu el ili spertis gravan krizon<small><ref name="Titleyp30">Titley 1997, p. 30</ref></small>. Iom poste, aliaj afrikaj landoj komencis agnoski diplomate la novan registaron. La franca registaro unue malvolontis subteni la reĝimon de Bokassa, kaj la [[Alexandre Banza|kapitano Banza]] do iris al [[Parizo]] por renkonti francajn oficialulojn kaj konvinki ilin, ke la puĉo necesis por savi la landon el ĥaoso. Bokassa renkontis la [[Ĉefministro (Francio)|francan ĉefministron]] [[Georges Pompidou]] la [[7-an de julio]] [[1966]], sed Francio nur tre deteniĝeme proponis sian subtenon<small><ref name="Titleyp30"/></small>. Kiam Bokassa minacis eliri el la franka monzono, la [[Prezidento de la Respubliko (Francio)|prezidanto]] [[Charles De Gaulle]] dedicis fari oficialan viziton al la Centr-Afrika Respubliko la [[17-an de novembro]] [[1966]]. Tiu vizito signifis por la Bokassa-reĝimo, ke Francio finfine akceptis la novajn ŝanĝojn en la lando<small><ref name="Titleyp30"/></small>.
 
=== Banza kaj Dacko ===
[[Alexandre Banza]], kiu plene helpis Bokassa por la organizo kaj plenumo de la puĉo, fariĝis ministro pri financoj kaj ŝtatministro en la nova registaro. Li sukcese klopodis por plibonigi la reputacion de la registaro eksterlande. Multaj observantoj opiniis, ke tiu inteligenta politikisto ne longe akceptus resti la asistanto de Bokassa<small><ref name="Titleyp41">Titley 1997, p. 41</ref></small>. En [[1967]], Banza kaj Bokassa spertis gravan kverelon pri la ŝtata buĝeto, ĉar Banza sencede kontraŭis la ekstravagancon de Bokassa rilate al oficialaj ceremonioj. Bokassa transloĝiĝis al Camp de Roux, kie li opiniis, ke li povus senriske regi la landon sen zorgi pri la persona ambicio de Banza<small><ref name="Titleyp41"/></small>. La [[13-an de aprilo]] [[1968]], Bokassa delokis Banza el la ministrejo pri financoj al la ministrejo pri sano, sed akceptis, ke li restu ŝtatministro. La sekvan jaron, Banza faris plurajn, tre kritikajn rimarkojn koncerne Bokassa kaj lian administradon de ekonomio. Bokassa tiam komprenis, ke lia ministro baldaŭ provus eksigi lin per puĉo, kaj li do reprenis el Banza lian statuton de ĉefministro<small><ref name="Titleyp42">Titley 1997, p. 42</ref></small>.
 
Banza malkaŝis al la leŭtenanto Jean-Claude Mandaba, ĉefoficiro de Camp Kassaï, ke li intencis organizi puĉon. Mandaba tuj informis Bokassa pri tio. Kiam li eniris en Camp Kassaï la [[9-an de aprilo]] [[1969]] (li planis la puĉon ĉivespere), Banza estis embuskita, ĵetita en la kofron de aŭtomobilo kaj veturigita de Mandaba kaj ties soldatoj rekte al Bokassa<small><ref name="Titleyp42"/></small>. En sia domo en Berengo, Bokassa frapis Banza preskaŭ ĝis morto, antaŭ ol Mandaba sugestis, ke oni juĝu Banza antaŭ tribunalo pro demokrata ŝajno. La [[12-an de aprilo]], Banza prezentis sin antaŭ milittribunalo en Camp de Roux, kie li malkaŝis sian planon sed aldonis, ke li ne intencis mortigi Bokassa. Li tamen estis kondamnita je mortpuno per [[pafekzekutado]], kondukita al dezerta kampo malantaŭ Camp Kassaï, ekzekutita kaj enterigita en sennoman tombon<small><ref>Titley 1997, p. 43</ref></small>.
 
La eksprezidanto Dacko dume restis izoligita en Camp de Roux : la franca registaro, kiu maltranviliĝis pri lia bonsano, sendis militistan delegiton por viziti lin<small><ref name="Titleyp40">Titley 1997, p. 40 </ref></small>. Dacko diris al la delegito, ke li ne rajtis legi ion ajn ekde du jaroj. La delegito do traktis kun la prizonestro, por ke oni donu kelkajn librojn al Dacko. La vivkondiĉoj de la eksprezidanto tamen ne pliboniĝis post la vizito, kaj en [[junio]] [[1969]], Dacko sendis leteron al la ĉina ambasadoro en [[Brazavilo]], petante financan subtenon por sia familio. La mesaĝo estis interkaptita kaj enmanigita al Bokassa<small><ref name="Titleyp40"/></small>, kiu opiniis ke tiu letero estis sufiĉe bona kialo por elimini Dacko. Oni akuzis la kaptiton pri endanĝerigo de la ŝtato, kaj translokis lin al la prizono Ngaragba. Bokassa tamen rezignis la akuzaĵon je la [[14-a de julio]], kiam li lernis el la juĝo Albert Kouda, ke ne ekzistis sufiĉaj pruvoj por peti kondamnon. Dacko restis en la palaco de la Renesanco, ĝis li iom resaniĝis. Oni poste kondukis lin al Mokinda, en la [[Lobaye|prefektujo Lobaye]], kie li rajtis vivi en izoligita kaj kontrolita domo<small><ref name="Titleyp41">Titley 1997, p. 41</ref></small>. Ne antaŭ [[oktobro]] [[1969]] (t.e. preskaŭ kvar jaroj post la puĉo) Bokassa komencis liberigi aliajn kaptitojn el Ngaragba.
 
Dacko restis izoligita en domo, ĝis li estis nomumita kiel privata konsilanto de la prezidanto Bokassa la [[17-an de septembro]] [[1976]]. Bokassa malfondis la registaron kaj kreis la [[Centr-Afrika Imperio|Centr-Afrikan Imperion]], kio kaŭzis kreskantajn internaciajn kritikojn fine de la [[1970-aj jaroj]]. Dacko sukcese rifuĝis al [[Parizo]], kie la francoj konvinkis lin partopreni al puĉo por eksigi Bokassa kaj restarigi lin kiel prezidanton<small><ref>Titley 1997, p. 127</ref></small>. Dacko reiĝis [[Listo de prezidantoj de Centr-Afrika Respubliko|prezidanto de Centr-Afrika Respubliko]] la [[21-an de septembro]] [[1979]], sed estis denove eksigita de sia armeestro, [[André Kolingba]], post la senperforta puĉo de la [[1-a de septembro]] [[1981]]<small><ref>Titley 1997, p. 160</ref></small>. Bokassa vivis ekzilite en Parizo, kaj estis kondamnita ''in absentia'' je mortpuno en [[decembro]] [[1980]]. Kiam li revenis al Centr-Afrika Respubliko en [[oktobro]] [[1986]], li estis arestita kaj akuzita pri perfido, murdo, [[kanibalismo]] kaj monfraŭdo. Li estis senkulpigita koncerne la akuzaĵon pri kanibalismo, sed estis kondamnita pro la ceteraj la [[12-an de junio]] [[1987]]. Kolingba ŝanĝis lian punon al tutviva enkarcerigo en [[februaro]] [[1988]], kaj sekve ŝanĝis ĝin denove al 20-jara enkarcerigo. Kolingba poste deklaris amnestion por ĉiuj kaptitoj, tiel ke Bokassa eliris el prizono la [[1-an de aŭgusto]] [[1993]]. La eksa imperiestro mortis en [[1996]].
 
== Notoj ==
Linio 73 ⟶ 72:
{{elstara}}
{{ADLS|2008|32}}
 
{{LigoLeginda|es}}
 
[[Kategorio:Historio de Centr-Afrika Respubliko]]
Linio 80 ⟶ 81:
 
{{LigoElstara|en}}
{{LigoLeginda|es}}