Rinocero de Dürer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
{{ADLS|2007|41}}
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (9), |left → |maldekstra (4), |right → |dekstra (3) per AWB
Linio 13:
Tian beston oni ne vidis en [[Eŭropo]] dum dekdu jarcentoj : oni ja neprecize sciis pri ĝia ekzisto danke al antikvaj verkistoj, sed la rinocero en okcidenta kulturo estis kvazaŭe fariĝinta mitologia kreitulo, kiun oni kelkfoje konfuzis en best-inventaroj kun la legenda ''monoceros'', tio estas la [[unukorno]]. Kvankam la hindoj nomis ĝin ''ganda'' (la nomo de tiu specio en la [[guĝarata lingvo]]), la eŭropaj humanistoj tuj komprenis, ke ĝia aspekto kongruis kun la "rinocero" priskribita de [[Plinio la pli maljuna|Plinio la maljuna]], [[Strabono]], [[Isidoro de Sevilo]] (kiu nomas ĝin ''rhinoceron'') kaj aliaj antikvaj verkistoj. En la historia kaj kultura kunteksto de la [[Renesanco]], tiu reaperinta simbolo de la antikva periodo estis tiel grava kiel la malkovro de [[statuo]] aŭ enskribaĵo.
 
[[Dosiero:Nashorn.2.jpg|thumbeta|250px|leftmaldekstra|Unua bildo de la rinocero en [[Lisbono]], farita por la poemo de Penni. [[Romo]], [[13-a de julio]] [[1515]] (Biblioteca Colombina, [[Sevilo]]).]]
Kleruloj kaj scivolemuloj venis ekzameni la beston. El ĝi oni faris unu aŭ plurajn desegnaĵojn, inkluzive de tiu, kiun [[Hans Burgkmair]] kaj [[Albrecht Dürer]] poste uzis kiel modelon por siaj propraj verkoj. La bildoj estis kompletigitaj de priskriboj aŭ komentoj (inspiritaj de la antikvaj tekstoj), kiujn la kleruloj de Lisbono tuj sendis al siaj korespondantoj en [[Germanio]] kaj en [[Italio]]. Ekde la [[13-a de julio]] [[1515]] aperis en [[Romo]] poemeto fare de iu Giovanni Giacomo Penni, priskribante la spektindan alvenon de la besto en Eŭropon<small><ref>Giovanni Giacomo Penni, ''Forma e natura e costumi de lo rinocerote'', Etiopicas 2 (2006), ISSN 1698-689X [http://www.uhu.es/programa_calidad_literatura_amatoria/etiopicas/num_2/serani.pdf]</ref></small>.
 
Linio 21:
La [[Listo de reĝoj de Portugalio|reĝo]] [[Emanuelo la 1-a (Portugalio)|Emanuelo la 1-a]] sekve decidis donaci la [[rinocero]]n al la [[Mediĉoj|mediĉa]] [[papo]] [[Leono la 10-a]]: li ja bezonis la apogon de [[Vatikano]] por konservi la ekskluzivajn rajtojn de [[Portugalio]] en [[Brazilo]] kaj en [[Orienta Azio]]. La antaŭan jaron, jam donacis la portugala reĝo [[Blanko|blankan]] [[elefanto]]n el [[Hindio]] al Leono la 10-a (vidu ''[[Annone (elefanto)]]''), kion la papo tre aprezis. Kune kun aliaj altvaloraj donacoj kiel arĝentaj vazaroj aŭ [[spico]]j, la rinocero estis kovrita de verda veluro, dekoraciita de floroj kaj enŝipiĝis en [[decembro]] [[1515]], por vojaĝo el la [[Taĵo|rivero Taĵo]] ĝis [[Romo]]<small><ref>Bedini, p.127.</ref></small>. La portugaloj supozis, ke la papo organizus batalon inter la rinocero kaj elefanto, same kiel la malnovtempaj [[Romia imperio|romiaj imperiestroj]].
 
[[Dosiero:Raffael.rhino.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|''Kreado de la bestoj'', fare de [[Rafaelo]] ([[1518]]-[[1519]], Papa Palaco, [[Vatikano]]). Rinocero aperas dekstre de la arbo, kune kun elefanto (verŝajne [[Annone (elefanto)|Annone]]).]]
La ŝipo haltis proksime al [[Marsejlo]] okaze de vojaĝetapo, komence de la jaro [[1516]]. Tiel universala estis la bonfamo de la rinocero, ke la [[Listo de francaj reĝoj|franca reĝo]] [[Francisko la 1-a (Francio)|Francisko la 1-a]], kiu estis revenanta el [[Saint-Maximin-la-Sainte-Baume]] en [[Provenco]], volis vidi la beston. La antaŭan jaron akiris la reĝo grandan gloron dum la [[batalo de Marignano]], kaj estis konsekrita kiel kavaliro okaze de ĝi. Li do arde deziris renkonti la beston, kies natura kiraso kaj grandfaro kontraŭ la elefanto kvazaŭe similigis ĝin al simbolo de [[kavalireco]]. La renkonto okazis la [[24-an de januaro]] [[1516]] sur insuleto proksime al Marsejlo<small><ref>La arkipelago [[Frioul]] estas aro da kvar insuloj. (Bedini p.128) Temas pri Pomègues, [[Ratonneau]], Tiboulain aŭ [[If]] (hodiaŭ kovrita de la [[kastelo If]]).</ref></small>.
 
Linio 33:
==La gravuraĵo de Dürer==
===Kreado de la verko===
[[Dosiero:Durer drawing.png|thumbeta|350px|leftmaldekstra|''RHINOCERON 1515'' – Plumdesegnaĵo atribuita al [[Albrecht Dürer]] (eksa kolekto Hans Sloane, British Library, Londono).]]
 
Inter la [[20-a de majo]] kaj la [[3-a de junio]] [[1515]], la rinocero fariĝis la plej grava kuriozaĵo de [[Lisbono]] : artistoj kaj sciencistoj faris skizojn kaj priskribojn, kiujn ili sendis al siaj korespondantoj en [[Eŭropo]]. Surbaze de unu el tiuj dokumentoj verkis Giovanni Penni en [[Romo]] sian poemeton, kiu estis ilustrita de sufiĉe sendetala bildo de la besto. [[Moravio|Moravia]] [[Humanismo|humanisto]], nomita [[Valentim Fernandes]], skribis al amikoj leteron, kiu priskribis la beston. La origina, [[Germana lingvo|germanlingva]] teksto de la letero malaperis, sed restas hodiaŭ kopio en la [[itala lingvo]], kiu troviĝas en la [[Nacia Centra Biblioteko de Florenco|Nacia Centra Biblioteko]] de [[Florenco]]<small><ref>Bedini, p.120</ref></small>. Alia samaspekta dokumento, ilustrita de nekonata artisto, alvenis en [[Nurenbergo]]n, kaj inspiris du artistojn: [[Hans Burgkmair]] kaj [[Albrecht Dürer]]. La malaperinta desegnaĵo verŝajne bildigis la rinoceron ripozante, viditan profile kaj rigardante maldekstren, kun ĝiaj du antaŭaj piedoj ligitaj per ŝnuro.
Linio 41:
Alia plumdesegnaĵo estis verkita poste por ilustri libron dediĉitan al la [[Sankta Romia Imperio|imperiestro]] [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano la 1-a]] : ĝi estis videble inspirita de la versio de Dürer (karapaco, dento de narvalo…), sed cetere montras la piedligilojn de la besto. Oni do povas supozi, ke Dürer plenumis alian, malaperintan desegnaĵon, sur kiu videblis la piedligiloj.
 
[[Dosiero:Nashorn.1.jpg|thumbeta|400px|Miniaturo ene de kroniklibro pri [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano la 1-a]]. Ĝi estis eble inspirita de malaperinta desegnaĵo fare de Dürer. Municipa Biblioteko de [[Besançon]].]]
 
Nur sekve verkis Albrecht Dürer sian faman lignan gravuraĵon, laŭ la modelo de sia antaŭa plumdesegnaĵo. Ĉar la verko spertis [[Presarto|presadon]], la rinocero ŝajnas turnita al la alia direkto. La gravuraĵo titolas ''1515 RHINOCERVS'', kaj estis subskribita "''AD''", konforme al la kutima subskribmaniero de Albrecht Dürer. Kompare kun plumdesegnado, ligna gravurado ne eblas desegni tre maldikajn strekojn : la platoj de la karapaco de la rinocero do rememorigas ne plu krustacon, sed plivole la platojn de metala kiraso. Dürer transskribis la bildoklarigon super la besto, per mobilaj presliteroj. Ekzistas kelkaj diferencoj inter la bildoklarigo de la plumdesegnaĵo kaj tiu de la gravuraĵo : oni tiukaze mencias "'''''la''' granda kaj potenca reĝo de Portugalio''", kaj krome ne plu legeblas la [[Hinda lingvo|hindlingva]] nomo de la besto. La tuta verko havas mezuron je 248 foje 317 milimetroj.
Linio 59:
 
===Malpli granda sukceso por samaspekta verko===
[[Dosiero:Burgkmair.png|thumbeta|400px|''La Rinocero'', ligna gravuraĵo fare de [[Hans Burgkmair]], [[1515]].<br />[[Muzeo Albertina]], [[Vieno (Aŭstrio)|Vieno]].]]
 
Alia gravuraĵo surbaze de la sama originala modelo estis verkita de la artisto [[Hans Burgkmair]] en [[Augsburg]], samtempe kiel la verko de [[Albrecht Dürer|Dürer]] en [[Nurenbergo]]. Samkiel la rinocero de Dürer, oni ne certas pri la fonto de la rinocero de Burgkmair<small><ref name="Bedini, p.121">Bedini, p.121</ref></small>. Sed la plej gravaj elementoj de ambaŭ verkoj (interalie la silueto de la besto aŭ la faltoj de la haŭto) estas preskaŭ identaj. Plej verŝajne do laboris la du gravuristoj surbaze de la sama originala desegnaĵo. La gravuraĵo de Burgkmair, titolita ''RHINOCEROS MDXV'', ŝajnas pli realista ol tiu de Dürer, eble ĉar ĝi kopias pli fidele la originalan modelon : la artisto ne aldonis [[dento]]n de [[narvalo]] sur la dorso de la besto, kaj bildigis la ligilojn uzitajn por firme teni la rinoceron<small><ref name="Bedini, p.121"/></small>. Burgkmair tamen interpretis la haŭton kiel ian makuletitan [[pelto]]n : tio ja ne estas multe pli realista ol la karapaco aŭ la kiraso imagitaj de lia rivalo Dürer.
Linio 66:
 
===Influo de la rinocero de Dürer===
[[Dosiero:Kandel Rhinzeros.jpg|leftmaldekstra|thumbeta|250px|Kopio de la ''Rinocero'' fare de [[David Kandel]], por ilustri la ''Cosmographia'' de [[Sebastian Münster]] ([[1544]]).]]
Granda sukceso tuj trafis la gravuraĵon de [[Albrecht Dürer]] tra la tuta [[Eŭropo|eŭropa kontinento]]. Krom la reeldonoj, kiuj neniam sufiĉis por kontentigi ĉiujn aĉetantojn, ĝi estis tre akurate kopiita de pluraj artistoj, por ilustri librojn el la [[16-a jarcento|16-a]] ĝis la [[18-a jarcento]]j.
 
Unu kopio fare de [[David Kandel]] (subskribita kun la leteroj ''DK'') ekzemple ilustras la ''Cosmographia'' ([[1544]]) de [[Sebastian Münster]], dum alia ilustras la ''Historiae Animalium'' ([[1551]]) de [[Conrad Gesner]]. Alia kopio, tiufoje [[Kupro|kupra]], akompanas la ''Histoire of Foure-footed Beastes'' ([[1607]]) de [[Edward Topsell]], kaj ekzistas cetere multaj aliaj. Rinocero klare inspirita de la gravuraĵo de Dürer estis elektita de [[Paolo Giovio]] en [[1536]], por krei la emblemon de [[Aleksandro de Mediĉo]], duko de [[Florenco]], kune kun la [[Hispana lingvo|hispanlingva]] [[devizo]] "''Non buelvo sin vencer''" ("Mi ne revenas sen esti venkinto")<small><ref>Bedini, p.192</ref></small>. Ĉar la gravuraĵo de Dürer unue ekzistis nur [[Nigro|nigrakolore]], pluraj artistoj aldonis kolorojn. Pluraj el ili baziĝis sur la malnova priskribo de [[Plinio la pli maljuna|Plinio la maljuna]], kiu donis al la besto "''la koloron de bukso-ligno''", kaj do ili pentris la rinoceron [[Flavo|flavkolore]]. Aliaj artistoj kolorigis la bildojn de la libro de Conrad Gessner, kaj donis al la platoj de la besto la aspekton de [[Ŝtalo|ŝtala]] aŭ [[Oro|ora]] kiraso.
 
[[Dosiero:Nashorn.medici.jpg|rightdekstra|thumbeta|300px|Emblemo de la duko de [[Florenco]], [[Aleksandro de Mediĉo]], kreita de [[Paolo Giovio]]. (''Dialogo dell’impresse militari et amorosi'', [[Venecio]], [[1557]])]]
Okaze de vizito de la [[Listo de francaj reĝoj|franca reĝo]] [[Henriko la 2-a (Francio)|Henriko la 2-a]], la artisto [[Jean Goujon]] starigis en [[Parizo]] [[Skulptarto|skulptaĵon]], kiu kopiis la rinoceron de Dürer, kun cetere 21-metrojn alta [[obelisko]] sur ĝia dorso<small><ref>Bedini, p.193</ref></small>. La verko troviĝis antaŭ la preĝejo Saint-Sépulcre, en la [[Strato Saint-Denis (Parizo)|strato Saint-Denis]]. Samaspekta rinocero, tiukaze [[bareliefo]], dekoracias panelon de unu el la [[Bronzo|bronzaj]] pordoj de la [[katedralo]] de [[Pizo (Italio)|Pizo]], en [[Toskano]]. Eblas citi multajn aliajn ekzemplojn: krom tre maloftaj esceptoj, ĉiuj artaj bildigoj de rinoceroj dum [[Renesanco]] devenas de la gravuraĵo de Dürer.
 
Linio 79:
 
===El la 18-a jarcento ĝis hodiaŭ===
[[Dosiero:Meissen-Porcelain-Rhinoceros.JPG|leftmaldekstra|thumbeta|300px|Moderna porcelenaĵo de rinocero. Ĝi klare baziĝas sur la verko de Dürer, kun videbla korno sur la dorso.<br />Muzeo de porcelano, [[Meißen]].]]
 
La elstara graveco de la verko de [[Albrecht Dürer]] do nur malgrandiĝis ekde la [[18-a jarcento]]. [[Jean-Baptiste Oudry]] pentris realdimensian portreton de la [[Clara (rinocero)|rinocerino Clara]] en [[1749]], kaj [[George Stubbs]] pentris alian grandan portreton de [[rinocero]] en [[Londono]] ĉirkaŭ la jaro [[1790]]. Tiuj du pentraĵoj estis multe pli realistaj ol la verko de Dürer, kaj ili progrese anstataŭis la malnovan gravuraĵon en tiamaj konscioj. La pentraĵo fare de Oudry precipe influis la bildojn de la ''Histoire naturelle'' fare de [[Georges-Louis Leclerc de Buffon]], kiuj estis mem multfoje kopiitaj<small><ref>Clarke, p.64</ref></small>. En [[1790]], vojaĝrakonto de [[James Bruce]] titolita ''Vojaĝoj por malkovri la fonton de la Nilo'' kritikas la verkon de Dürer : la gravuraĵo, laŭ Bruce, estas "''mirinde malbone farita en ĉiuj partoj''", kaj estas "''la origino de ĉiuj monstraj formoj, laŭ kiuj tiu besto estis pentrita ekde tiam''". Tamen, la propra bildo fare de Bruce pri la [[Afriko|afrika]] [[Blanko|blanka]] [[rinocero]] (kiu estas sufiĉe malsama ol la hinda rinocero) ankoraŭ inkludas erarojn kompareblajn kun tiuj de Dürer<small><ref>Alperson, Philip A (1992). ''The Philosophy of the Visual Arts.'' Oxford University Press US, p. 80. ISBN 0-19-505975-1.</ref></small>. La semiotikisto [[Umberto Eco]] opinias, ke la "''skvamoj kaj platoj''" de Dürer fariĝis necesaj elementoj por bildigi la beston, eĉ por spertuloj, ĉar "''ili scias ke nur tiu konvencia, grafika signo signifas "rinocero" por la persono, kiu interpretas la piktograman signon''". Li cetere rimarkas, ke la haŭto de rinocero estas kontraŭ ĉia ŝajno tre malglata : platoj kaj skvamoj tradukas sufiĉe fidele tiun neokulan informon<small><ref>Eco, Umberto (1978). ''Theory of Semiotics.'' Indiana University Press, p. 205. ISBN 253202175. </ref></small>. Ĝis la fino de la [[1930-aj jaroj]], ankoraŭ videblis en [[Germanio|germanaj]] lernolibroj la verko de Dürer, kaj la gravuraĵo estis prezentita kiel la aŭtenta aspekto de rinocero<small><ref>Clarke, p.20</ref></small>. Fakte, en la [[germana lingvo]] ankoraŭ nomiĝas la hinda rinocero "''Panzernashorn''", tio estas "kirasita rinocero".
 
[[Dosiero:Dalí.Rinoceronte.JPG|250px|thumbeta|rightdekstra|Monumenta statuo de la ''Rinocero vestita de puntoj'' fare de [[Salvador Dalí]] en [[Marbella]], inspirita de la rinocero de Dürer.]]
Kvankam la sciencistoj jam depost la [[jarcento de la Lumoj]] reĵetis la fantazian verkon de Dürer, tio ja ne estas la kazo de la artistoj, ĉar ili daŭre restis fascinitaj de tiu gravuraĵo, kiu kvazaŭe fariĝis arta ikono. Multaj nuntempaj [[Skulptarto|skulptistoj]], [[pentristoj]] kaj grafikistoj kopias la gravuraĵon de [[1515]], kaj interpretas ĝin ĉiumaniere. Inter la plej famkonataj adaptoj estas tiuj de [[Salvador Dalí]], kiu pentris kaj skulptis la rinoceron de Dürer akompanate de [[eĥino]]j, titolitan "''Kosma Rinocero''" aŭ "''Rinocero vestita de puntoj''". Eblas ankaŭ citi [[Niki de Saint-Phalle]], kiu kopiis la silueton de la rinocero kaj plenigis ĝin je viglaj koloroj kaj bloveblaj buoj.
 
Linio 103:
{{elstara}}
{{ADLS|2007|41}}
 
{{LigoLeginda|ja}}
 
[[Kategorio:Gravurado]]
Linio 117 ⟶ 119:
{{LigoElstara|nl}}
{{LigoElstara|vi}}
{{LigoLeginda|ja}}