Sud-Afriko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
- blazono
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (2), |left → |maldekstra per AWB
Linio 59:
| parto_tipo = Regionoj
| parto =
| ĉefurbo = [[Pretorio]],</br />[[Bloemfontein]], kaj</br />[[Kaburbo]]
| urbo =
| urbo1 =
Linio 205:
La unuaj nederlandanoj estre de Van Riebeeck setliĝis en Suda Afriko en 1652 kiel proviza stacio de la [[Nederlanda Orienthinda Kompanio]], kie nune estas [[Kaburbo]]. En 1680 ili estis 800. El 1688 aldoniĝis 300 francaj hugenotoj kiuj same fuĝis el religia maltoleremo. En 1756 jam estis 5,000 eŭropanoj kaj fine de la 18a jarcento ĉirkaŭ 15,000, kiu etendiĝis norden kaj orienten malprofite por la indiĝenaj populacioj ([[kosoj]], [[bantuoj]], [[hotentotoj]], [[boŝmanoj]]). Kiel defenda resurso kontraŭ indiĝenoj kaj kontraŭ kreska alveno de britoj, naskiĝis kaj poste plifortiĝis nacia sento de buroj kiel nova nacio. La britoj jam tute hegemoniis en Kaburbo kiam okazis en 1834 milito de kosoj kontruax buroj: tiuj akuzis la britojn ke tiuj ne protektis ilin; rezulte okazis unua granda elmigrado de buroj internen (''trek''). Kiam tiuj buroj klopodis fondi ŝtaton en [[Natalo]], la britoj malhelpis ĝin kaj la buroj devis denove elmigri pli norden (dua ''trek'') kien ili kreis en 1852 la [[Respubliko Transvalo|Respublikon Transvalon]] plej norde okcidente de [[Mozambiko]] kaj en 1854 la [[Libera Ŝtato Orange|Oranĵan Liberŝtaton]] iom pli sude. Britio agnoskis tiujn ŝtatojn, sed sudoriente la sothoj tute ne. El la [[1860-aj jaroj]] tiuj ŝtatoj ege disvolviĝis kaj prosperis ĉefe danke al malkovro de diamantoj en Orange (1867, 1871) kaj de oro en Transvalo (1886). Ĉefa bura urbo Johanesburgo, fondita en 1866, havos 100,000 loĝantojn en 1895.<ref>Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, ''La aventura de la historia'', Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 31.</ref>
 
[[Dosiero:TrekBoers crossing the Karoo.jpg|thumbeta|maldekstre|350px|Migrantaj buroj tra [[Karuo]].]]
Tamen Britio ne intencis abandoni la minejajn riĉojn de Sudafriko en manoj de la buroj kaj klopodis helpi la grandan britan populacion setliĝintan en Transvalo (ĉirkaŭ 35,000 ĉirkaŭ la 1880-aj jaroj); tiuj estis nomitaj en [[afrikansa]] ''uitlanders'' aŭ ''uitlanderoj'' (fremduloj), kaj kvankam kontrolis grandan parton de la ekonomio ne havis voĉrajton. La brita ĉefministro de Kaburbo nome [[Cecil Rhodes]] tiuintence klopodis plialtigi la britan populacion en la minejaj areoj kaj en 1871 la britoj okupis Kinberley kaj Griqualand. Poste ili aneksadis Transvalon kiel brita kolonio, kio rompis la ĝistiaman ekvlibron inter britoj kaj buroj. La britoj reagis per la nomita unua Brita-bura milito, sed ili estis venkitaj en Majuba Hill (1881), per kio la buroj rekuperis iel la sendependon, kvankam ne totale.<ref>Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, ''La aventura de la historia'', Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 32.</ref>
 
Linio 212:
==== Unua milito ====
 
[[Dosiero:Boerfamily1886.jpg|thumbeta|dekstre|350px|Bura familio, 1886]]
La konflikto enkadriĝis en la brita klopodo certigi la nord-sudan akson el Egipto al plej suda [[Suda Afriko]], sed krome la du buraj ŝtatoj nome [[Respubliko Transvalo|Transvalo]] kaj [[Libera Ŝtato Orange|Orange]] estis tro grandaj (416,600 &nbsp;km²), tro riĉaj (oro, diamantoj, [[karbo]], [[kupro]], [[stano]]) kaj ne estis tro loĝataj de buroj (nur ĉirkaŭ 300,000 ĉe ĉirkaŭ miliono da indeĝenoj kaj plej malbone por tiuj, ĉirkaŭ 75,000 ''uitlanderoj'', teorie malamikoj de buroj kaj aliancanoj de Granda Britio). Krome buroj loĝis tradicie ĉefe nur en kamparaj areoj, dum britoj akaparis pli riĉajn urbajn areojn. Granda Britio ne multe parolis pri la teritoriaj kaj ekonomiaj tialoj kaj montregis la postulojn de la viktimaj britoj de la buraj ŝtatoj por ekmiliti. Tamen la buroj atingis apogojn de multaj eŭropanoj kiuj komprenis la malbonan intencon de Granda Britio. La britoj fidis je tuja venko, sed ili estis nur 13,000 homoj dekomence kaj tiele la buroj eniris en la britaj kolonioj de [[Natalo]] kaj [[Kaburbo]], konkeris grandajn teritoriojn kaj sieĝis en kelkaj urboj (Mafeking, Kimberley, Ladysmith) britajn soldatarojn.<ref>Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, ''La aventura de la historia'', Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 34.</ref>
 
Spita la britan reagon (alvenis eĉ pli da volontuloj el kolonioj -Aŭstralio, Novzelando ktp- ol dekomencaj britaj soldatoj), la buroj ĝuis avantaĝon sur la tereno, kiun ili konis kaj kie ili estis alkutimiĝantaj rapide moviĝi. La buroj uzis plie ĉevalerion dum la britoj dependis el trajnoj kiuj ne ĉiam estis efikaj. Krome nek la stabanaro nek la soldataro britaj estis efikaj. Tiele la buroj superregis ĝis fino de oktobro 1899 kiam alvenis la Unua Brita Armeo kaj la trupa ekvilibro rompiĝis favore al britoj. Sed la malefika estrado de la generalo Buller malhelpis kaj la britoj ankoraŭ estis venkitaj ĉe Stormberg, Magersfontein, Colenso ktp., la duan semajnojn de decembro, nome la "Nigra Semajno". Tiam Buller estis anstataŭata de Lord Roberts, kies ĉefa stabanaro estis Kitchener, venkinto en Sudano. La situacio ŝanĝiĝis.
Linio 283:
 
== [[Administra divido]] ==
[[Dosiero:South_Africa_Provinces_numberedSouth Africa Provinces numbered.png|eta|300px|Administra divido de Sud-Afriko]]
:''Ĉefa artikolo: [[Provincoj de Sud-Afriko]]''
La lando dividiĝas en 9 provincojn (numero respondas al numero sur la mapo, ĉefurbo estas enkrampe). En decembro 2005 la 12a [[amendo]] de la [[Konstitucio de Sud-Afriko|konstitucio]] ŝanĝis la landlimojn de sep de la provincoj.
 
# [[Okcidenta Kablando]] ([[Kaburbo]])
Linio 301:
 
== Geografio ==
Sud-Afriko havas 2500 &nbsp;km da [[maro|marbordo]] kaj altan variecon de [[klimato|klimataj]] kondiĉoj. [[Okcidento|Okcidente]] de la lando etendiĝas la [[dezerto]] [[Kalaharo]], dum la [[oriento]] de la lando havas pli [[subtropiko|subtropikan]] klimaton. En la meza parto de la lando etendiĝas la [[montaro|montara]] areo [[Highveld]].
 
=== Urboj ===
Linio 321:
 
== Loĝantaro ==
[[Dosiero:Zulu shepherd.JPG|leftmaldekstra|eta|200px|Junulo el tribo de [[zuluoj]]]]
[[Nigrulo]]j konsistigas pli ol tri kvaronoj de la loĝantoj de Sud-Afriko, pli precize 79,6 %. Pro tio Sud-Afriko estas la lando de Afriko kie estas pli da [[Sudafrikaj blankuloj|blankuloj]], kiuj eĉ post la fino de la [[apartismo]], ankoraŭ retenas grandan parton de ekonomia kaj socia povoj. Tamen pro malfacilaĵoj kaj pliigo de perforto, multaj elmigris al Eŭropo aŭ Usono (ĉirkaŭ 800 000 en la lastaj jaroj). Ekzistas diversaj popoloj de nigruloj, interalie la [[cvanoj]], [[zuluoj]], [[kosoj]], [[matabeloj]], [[sutoj]], [[svazioj]] kaj [[vendoj]]. [[Blankulo]]j konsistigas 9,2% de la loĝantaro, [[mestizo]]j 8,8 % kaj [[Hindo-Aria Grupo|hindoj]] 2,4 %. Krom tio vivas ankaŭ en la lando [[boŝmanoj]].
 
Linio 355:
 
== Faŭno kaj flaŭro ==
[[Dosiero:Giant_ProteaGiant Protea.jpg|eta|200px|Protea reĝa]]
Sud-Afriko donas ankaŭ buntan skalon de [[faŭno]] kaj [[flaŭro]]. En dekoj da [[nacia parko|naciaj parkoj]] kaj rezervejoj vivas kvanto de afrika sovaĝa [[bestoj|bestaro]], al sudafrikaj bordoj alnaĝas [[baleno]]j, [[delfeno]]j, [[ŝarko]]j. Reĝino de sudafrikaj floroj, ''protea reĝa'', kies specioj kalkuliĝas en dekmilojn, estas [[juvelo]] en la mondo de kreskaĵoj kaj samtempe la nacia simbolo de Sud-Afriko. Sud-Afriko havas tre riĉan flaŭron kaj ĝi fieras pri unu el ses agnoskataj kreskaĵaraj regnoj en la mondo, nomata ''[[finboso]]'', en kiu superas eterne verdaj arbustaĵaj surkreskaĵoj sen arboj. Danke al tio, ke la naturriĉeco estas en Sud-Afriko zorgeme kulturata kaj ŝirmata, hodiaŭ apartenas ties naciaj parkoj kaj rezervejoj al lastaj [[edeno]]j de sovaĝa afrika bestaro. La plej granda kaj la plej konata estas el ili [[Nacia Parko de Kruger]], hodiaŭ parto de translima [[Granda Limpopo]].