Toro (mitologio): Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rotlink (diskuto | kontribuoj) e fixing dead links |
Iketsi (diskuto | kontribuoj) e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (9), |right → |dekstra (2) per AWB |
||
Linio 2:
'''Toro''' estas la tondrodio de la [[nordĝermana mitologio]]. Lia rolo estas kompleksa ĉar laŭ la regiono lia influo estis tre diversa, tiaj kiaj la klimato, la rikoltoj, la protektado, la konsekrado, la justeco, la vojaĝoj kaj la bataloj.<ref>http://www.thorshof.org/thorthen.htm|título = The cult of Thor, then and now|</ref>
Li estis la plej kultata dio en la [[ĝermanoj|ĝermanaj triboj]] almenaŭ ekde la unuaj registroj skribitaj ĝis la lastaj ekzistoj de la ĝermana paganismo en la malfrua vikinga epoko. La plejmulto el la ĝermanaj mitoj mencias lin aŭ baziĝas sur liaj heroaĵoj kaj en la rakontoj de la [[Edda]] li plenumas la rolon de protektanto de [[Midgard]], la mondo de la homoj.<ref>
Lia armilo estas la forĵetebla [[militmartelo]], nomata [[Mjolnir]], el kiuj la nordianoj faris replikaĵojn en miniaturo kiel amuleto kiuj poste iĝis defiaj simboloj de la paganaj nordianoj dum la [[ĝermana kristanismo|kristanigo de Skandinavio]].<ref name=Turville>''Myth and Religion of the North: The Religion of Ancient Scandinavia'', Gabriel Turville-Petre, Greenwood Press, 1975, 340 p, ISBN 978-0-8371-7420-4</ref>
Linio 11:
[[Dosiero:Ring16.jpg|eta|230px|[[Toro]] en bildo de la 19-a jarcento]]
=== Etimologio ===
La nomo de la dio estas ''Þórr'' en [[norena lingvo]], ''Þunor'' en la [[anglosaksa lingvo|anglosaksa]], ''Thunaer'' en [[malnovsaksa lingvo]], ''Donar'' en [[malnovnederlanda lingvo]] kaj [[malnovaltgermana lingvo]] kaj ''þunraR'' en [[praskandinava lingvo]].<ref>
Ĉiuj ĉi formoj venas de la [[praĝermana]] ''*Þunraz''.<ref>Handbook of Germanic mythology</ref>. Ĝi havas la saman originon kiel la vorto "tondro" en la angla ''thunder'', same kiel la germana ''Donner'', la nederlanda ''donder'', la sveda ''tordön'', dana kaj norvega ''torden'' (kun la sufikso ''-dön/-den'' kiu origine signifis "bruego" aŭ "frakaso").
=== Originoj kaj hindeŭropaj paraleloj ===
La prahindeŭropaj popoloj kaj la postaj, havis unu dion de la ĉielo, la tondroj kaj la fulmoj. Toro probable estiĝis heredante la precipajn trajtojn de la hindeŭropaj religioj kaj disvolviĝis sub la idiosinkrazio kultura kaj religia de la [[ĝermanoj]]. Laŭ la teorio de [[Georges Dumézil]] inter la hindeŭropanoj estis tri ĉefaj dioj, ĉiu kun specifa funkcio, kaj inter ili la dio de la ĉielo kaj la tondro estis tiu kiu okupis la ĉefan pozicion.<ref>
[[Tacito]], en sia verkaĵo ''[[Germania (libro)|Germania]]'' realigas ''interpretatio romana'' al la kulturo de la ĝermanoj kaj identigas Donar kun [[Heraklo]],<ref>http://www.imperivm.org/cont/textos/txt/tacito_de-las-costumbres-sitios-y-pueblos-de-la-germania.html</ref> de kio eblas dedukti ke iliaj karaktertizaĵoj estis tre similaj. Kiel personigo de la potenco kaj rilate al liaj atributoj ili kundividis multajn similaĵojn, Toro kun martelo kaj Heraklo kun bastono kaj ambaŭ tre manĝemaj. Krome, Tacito mencias ke la [[teŭtonoj]] adoras Heraklon per kantoj nomataj ''barditus'', speciale antaŭ la bataloj.<ref>
Donar estis la ĉefa dio de la [[batavoj]] kun la centro de lia kultado en la nuna [[Nijmegen]], [[Nederlando]] kie troviĝis du subĉielaj temploj kaj alia en la proksima urbo Elst.<ref>http://www.romanarmy.net/relbatavian.htm |Batavian Gods | obra = The Roman Military Research Society
En [[Germania Inferior]], kun dato de la unuaj jarcentoj, estis trovitaj brakĉenoj, moneroj kaj ŝtonoj gravuritaj kun latinaĵoj indikante ke ili estis ofertitaj al Donar. La gravuraĵoj plejparte havis la nomon ''Hercules Magusanus'' tiel estis kiel la [[Romio|romianoj]] nomis la ĉefan dion de la batavoj.<ref name="Altgermanische Religionsgeschichte">Altgermanische Religionsgeschichte</ref> Gravuraĵoj kun tiu nomo troviĝis en diversaj lokoj kiel Houten, Tielland, Ubbergen, Westkappelle kaj Vetera en [[Nederlando]], [[Bonn]] en [[Germanio]] kaj [[Romo]] en [[Italio]]. La kialo de la tioma disvastiĝo de lia nomo estis ĉar la batavoj ekservis la romianojn kaj tiel ili disvastigis la dion tra la tuta imperio, kaj estinte bataldio Donar estis specife populara inter la batavaj militistoj.
La ideo pri dio de la ĉielo kaj la ŝtormo kun forĵetebla armilo tia kia militmartelo de Toro kaj kun ĉaro estas antikva bildo de dio. La [[hititoj|hitita]] dio [[Teŝubo]] estas tre simile reprezentita, sed kun hakilo kaj la hindua dio [[Indro]] ankaŭ posedas ĉaron kaj lia ĉefa armilo estas la fulmoj. Eĉ nuntempe en [[Asturio]], la mitologia rolulo [[Nuberu]] estas priskribita kiel unuokula longbarba maljunulo, kiu kreas la ŝtormojn sur ĉaro stirita de lupoj.
En multaj skandinavaj pentraĵoj sur rokoj kaj morttabuloj troviĝas malinaj figuroj levante martelojn aŭ hakilojn kaj en kelkaj kazoj ankaŭ [[labriso]], kelkfoje en [[falismo|falismaj]] reprezentaĵoj (''e.g.'' la [[tumbo de Kiviko]]), kio povas esti interpretita kiel potencsimbolo. La martelo de Toro en la norda areo de [[Germanio]] kaj la bastono de Donar en la sudo aldoniĝis dum la malfrua paganismo, posta al la [[petroglifo]]j, amuleto de [[fekundeco]], specife ina.<ref>Götter und Mythen der Germanen</ref>
Linio 32:
==== Malfrua paganismo ====
La ideo pri Toro inter la ĝermanaj popoloj estis samforma, sed kun la paso de la tempo ekzistis multaj evoluoj kaj ŝanĝiĝoj, ''e.g'' en sia pozicio kaj rango, ĉefe inter la [[romio|romia periodo]], la [[elorienteŭropaj popolmigradoj|periodo de la grandaj migradoj]] kaj la [[vikinga erao]].<ref
Odino okupas la plejan pozicion ene de la nordĝermana diaro, anstataŭante la antikvan dio de la ĉielo [[Tyr]], pro kio Toro troviĝas en malsupra nivelo en la hierarkio, lamenaŭ la tio kion rakontas en la skaldaj poemoj. Tamen, Toro estis la ĉefa dio kultata de la kamparanoj. Li havis templojn, sanktajn arbarojn kaj multaj toponimioj ankoraŭ ekzistantaj plejparte en Norvegio, Svedio, Islando kaj Anglio temas iasence pri li. La bildigo de Onido kiel pleja dio estis ofta precipe inter la nobeluloj kaj konsekvence tio estis reliefigita en la poemoj de la [[skaldo]]j, kio havis grandan eĥon en la ''Eddoj'', skribitaj en la [[13-a jarcento]]. Ĉar la kristanigo de la ĝermanaj popoloj kaj triboj okazis samtempe kun detruado de ĉia paganaĵo, estis konservita malmulte da informo pri la dio. La plej granda informfonto pri Toro troviĝas en la islandaj sagaoj kaj la ''Eddoj'', tamen multaj el ili havas kristanajn influojn.<ref>
== Karakterizaĵoj ==
[[Dosiero:Processed SAM thorr.jpg|
Toro havis grandan influon en vasta areo kiu estis i.a. kontroli la klimaton kaj la rikoltojn ĝis la konsekrado, justeco, protektado kaj bataloj. Tial, en multaj okazoj li estis konsiderita kiel unu supera dio. La plej evidenta atributo de la dio estas lia militema aspekto, granda nombro de mitoj priskribas lin enirante en militon kun sia militmartelo inter hordeoj de gigantoj. Tamen, Toro en la militema rolo plenumas la protektadon, male al Odino kiu vokis siajn sekvantojn al la batalo por la morto kaj la gloro, tial Toro ricevis pli vastan kultadon inter la plej pacaj komunumoj de kamparanoj kaj manfarantoj.
Por la islandanoj Toro estis la patrono de la leĝo, kaj la [[þing]] malfermiĝis ĉiujaŭde en lia honoro kaj la dio estis alvokata en la plimulto de la ĵuraĵoj.
En ''[[Haustlöng]]'' unu el la [[keningo]]j por la ĉefa dio estas "profunda pensinto",<ref>
Cetere, Toro estas rilatigita kun la [[runo]]j kaj la konsekrado, ankaŭ li estas posedanto de magia lerteco, la revivigado de siaj kaproj, kaj lia pli aŭ malgrandiĝo kaj aliformiĝo.
Linio 46:
== Genealogio ==
Toro estas la pliaĝa filo de [[Odino]] kaj la diino [[Jörð]], personigado de la Tero.<ref>http://www.cybersamurai.net/Mythology/nordic_gods/LegendsSagas/Edda/ProseEdda/GylfaginningI-X.htm#gylf9|Gylfaginning, ĉapitro 9|</ref> Lia edzino estas [[Sif (mitologio)|Sif]], kun kiu li havis filinon nomata [[Þrúðr]], kiu estas [[valkirio]] kies nomo signifas "forto" aŭ "potenco". Kun la [[giganto|gigantino]] [[Járnsaxa]] li havis alian filon nomata [[Móði kaj Magni|Magni]],<ref>
Krome, la dio ankaŭ havas duonfilon nomata [[Ullr]] kiu estas filo de Sif kaj pri kies patro ne aperas mencio.<ref>
En la enkonduko de la [[evemerismo|evemerisma]] ''[[proza Edda|Proza Eddo]]'' ankaŭ estas indikata ke li havas filon kun Sif, nomata Lóriði, kaj estas menciataj dek-sep generacioj kaj posteuloj; sed ĉi tiu enkonduko estas apokrifa kaj ĝi celis doni eblan eksplikon pri la adorado de la [[Azoj]] , ekde kristana vidpunkto.<ref>http://www.sacred-texts.com/neu/pre/pre02.htm| Introducción de Arthur Gilchrist Brodeur
== Posedaĵoj ==
=== Mjolnir ===
[[Dosiero:Mjollnir.png|
La plej reprezentiga objekto de Toro estas la mallongtenila [[militmartelo]], nomata [[Mjolnir]], kreata de la nanoj [[Sindri]] kaj [[Brokk]]. Ĝi neniam maltrafas la celon kaj post la forĵetado ĉiam revenas al la menoj de sia posedanto, krome ĝi povas malgrandiĝi kaj diskrete esti portita en la vestaĵo kaj ankaŭ povas esti uzata por ĵeti fulmojn. Por levi la martelon, Toro uzas zonon kiu plifortigas lian forton, nomata [[Megingjörð]], kaj specialaj gantoj el fero.<ref>
=== Ĉaro ===
Toro vojaĝas per ĉaro stirata de la magiaj [[Capra aegagrus hircus|kaproj]] nomataj [[Tanngrisnir kaj Tanngnjóstr]]. Kurioze ili povis esti kuiritaj de Toro kaj poste se li bezonis daŭrigi la vojaĝon, li kovris la ostojn per la haŭto kaj uzis la revivigan potencon de sia martelo por doni la vivon al ili. Iam, kiam li petis gastigadon en la kabano de kamparanoj por tranokti, li kuiris la kaprojn kaj unu el la filoj de la familio, nomata [[Þjálfi]], rompis unu el la ostoj, kaj kiam Toro redonis la vivon al ili sekvamatene, li rimarkis ke unu el ili lamis. La kolero de Toro estis grandega kaj por solvi la problemon [[Þjálfi]] kaj sia fratino [[Röskva]] iĝis liaj servantoj kaj akompanis lin en multaj liaj vojaĝoj.<ref>
=== Bilskirnir ===
Toro loĝas en [[Asgard]], en la regno [[Þrúðheimr]] aŭ Þrúðvangr (t.e. "Hejmo de la forto") . Tie li loĝas kun sia edzino Sif kaj siaj filoj en la palaco nomata [[Bilskirnir]], kiu estas priskribita en ''[[Grímnismál]]'', kiel la plej granda el ĉiuj konstruaĵoj kaj havas 540 ĉambrojn.<ref>http://www.sacred-texts.com/neu/poe/poe06.htm| Grímnismál, strofo 24
== Nomoj ==
Linio 88:
|-
|
:''Nafnaþulur'', estrofa 17.<ref>
|}
El ĉi tiuj nomoj ''Atli'' signifas "La terura", ''Ásabragr'' "Princo de la dioj", ''Ennilangr'' "La fruntampleksa", ''Björn'' "Urso", ''Harðvéorr'' "La forta arkpafisto", ''Sönnungr'' "La vera", ''Véoðr'' "La protektino de la sanktaĵoj" kaj ''Rymr'' "La bruiga".<ref>
Kelk el ĉi tiuj nomoj aperas en la edda kaj skalda poezio. Ekzemple, la nomoj ''Vingþórr'' "Toro de la batalo" kaj ''Hlórriði'' "La bruiga rajdanto" ankaŭ aperas en ''[[Þrymskviða]]''.<ref>
Aliaj ne estas menciataj en aliaj fontoj krom ''Nafnaþulur''. En ''Gylfaginning'' oni prezentas lin kiel ''Öku-Toro'', "Toro la koĉero".<ref>
== Simbologio ==
=== Kverko de Toro ===
[[Dosiero:Donareiche2.jpg|
La kverko de Toro estis antikva sankta arbo por la ĝermana tribo [[ĥatoj]], prauloj de la loĝantoj de Hesio, kaj unu el la plej gravaj sanktaj lokoj de la ĝermanaj paganoj. Ĝia dehakado en [[723]] markis la komencon de la kristanigo de [[frankoj|nefrankaj]] triboj de la nordo de [[Germanio]].
La arbo troviĝis en la loĝloko Geismar, hodiaŭ parto de [[Fritzlar]] en la nordo de [[Hesio]], kaj estis la precipa adorloko de Toro, konata kiel Donar inter la okcidentĝermanaj triboj.
[[Sankta Bonifaco|Bonifaco]] venis al la regiono kun la celo kristanigi la nordĝermanajn tribojn, uzante kiel bazon la fortikigitan kampadejon de la [[frankoj]] de Büraburg en la kontraŭa flanko de la rivero Eder. Li dehakis la kverkon kultita de la lokanoj por konvinki ilin pri la supereco de la kristana dio super Toro kaj tiel konvinki ilin por la baptado kaj kristaniĝo. Bonifaco uzis la lignon de la kverko por konstrui kapelon en Fritzlar, fondante monaĥejon de [[benediktanoj]] kaj tiel establante la unuan diocezon ekster la limoj de la antikva [[Romia Imperio]].<ref>
=== Templo de Upsalo===
Inter 1072 kaj 1076, [[Adamo de Bremeno]] registris en sia ''[[Gesta Hammaburgensis ecclesiae pontificum]]'' ke ekzistis statuo de Toro en la [[Templo de Upsalo]] rakontate ke :
:''Toro havas centran pozicion, kun [[Odino]] kaj [[Freja]] ambaŭflanke. Toro, laŭ iliaj kredoj, regas la aeron per liaj fulmoj, tondroj, vento, pluvo kaj bona vetero. Li estas reprezentita portante cetron, samkiel multaj el niaj homoj priskribas [[Jupitero (dio)|Jupiteron]].''<ref>
[[Dosiero:Offering by Lund.jpg|
=== Saksa baptodokumento ===
Linio 116:
La traduko estus:
:''Mi rezignas pri ĉiuj vortoj kaj laboraĵoj de la diablo, Toro, Odino kaj Saksnoto, kaj al ĉiuj tiuj demonoj kiuj estas asociitaj al ili.''<ref>Northern mythology : comprising the principal popular traditions and superstitions of Scandinavia, North Germany, and The Netherlands
=== Tago de Toro ===
Linio 123:
La "tago de Toro" en norena lingvo estas ''Þórsdagr'', en feroa ''Hósdagur'', la angla ''Thursday'', en la germana ''Donnerstag'' ("tondrotago"), en nederlanda ''Donderdag'', en la finna ''Torstai'' kaj en la sveda, dana kaj norvega ''Torsdag''.
La tago estis tre grava dum la semajno, tiom ke en malfruaj datoj kiel la 7-a jarcento, [[Eliĝio]] riproĉis al sia komunumo en [[Flandrujo]] pro daŭrigado de la indiĝenaj praktikoj agnoskinte la ĵaŭdon kiel la sankta tago eĉ post la kristanigo.<ref>http://www.northvegr.org/lore/grimmst/index.php | Teutonic Mythology |
== Arkeologia registrado ==
[[Dosiero:Thor statue reproduction.jpg|
Toro estis dio tre populara por la ĝermanaj popoloj kaj multnombraj reprezentaĵoj de la dio kaj ties heroaĵoj postvivis multajn jaroj ekde la natura kaj intenca detruado de la kredado je li.
=== Islanda statuo ===
En [[Islando]], en bieno proksime al [[Akureyri]] troviĝis statuo el bronzo pri Toro, sidanta (6,4
=== Peroneo de Nordendorf ===
Linio 136:
=== Simbolaj replikaĵoj de Mjolnir ===
La replikaĵoj de la Mjolnir estis vaste popularaj en Skandinavio kaj estis uzitaj en [[bloto]]j kaj aliaj sanktaj ceremonioj kiel la geedziĝoj. Multaj el tiuj replikoj ankaŭ troviĝas en la tomboj kaj ili havis ŝnuron por povi uzi ilin kiel pendaĵon ĉe la kolo. Ili estis malkovritaj precipe en la areoj kun forta kristana tradicio inkluzive de la sudo de Norvegio, la sudoriento de Svedio, kaj en Danio.<ref name=Turville/> Fine de la 10-a jarcento, ĉi tiuj replikoj aperas kun pli sama formo en la dizajno de la Mjolnir kompare kun la antaŭaj jarcentoj, kio sugestas ke ĝi estis uzata kiel akcesoraĵo defie al la kristana [[kruco]].
=== Runoj kaj bildoj ===
[[Dosiero:Altuna U1161 20050205.jpg|
La plej multaj runŝtonoj estis levitaj dum la 11-a jarcento kaj tiel ili koincidis kun la kristanigo de Skandinavio. Ekzistas ĉirkaŭ ses runskriboj kiuj ŝajnas mencii lin kaj kvin el ili faras tion en alvokadoj por konsekri la ŝtonojn. Tri el la surskriboj estas trovitaj en Svedio (la runŝtono Rök, Sö 140 kaj la Velanda Runŝtono) kaj tri en Danio (Dr 110, Dr 220 kaj la Glavendrup-ŝtono). Ekzistas ankaŭ runŝtono pri kiu estis interpretita kiel marteloj de Toro estas ĉizitaj.
Linio 146:
En la angla vilaĝo Gosforth, Kumbrio, la restaĵoj de runŝtono el la 10-a jarcento reprezentas Toron kaj la Hymir fiŝkaptante kune kun multaj nordiaj reprezentaĵoj.
En Danio, preĝejo en la malgranda norda jutlanda urbo Hørdum enhavas la restaĵojn de ŝtono kiu priskribas la Toron kaj Hymir-on dum vojaĝo por la kaptado de la serpento de Midgard. Toro uzas la klaran pintan kaskon kiun li portas en aliaj trovitaj bildoj kaj en tiu bildo li kaptas la serpenton de Midgard dum Hymir sidas antaŭ li.
Svedio havas du ŝtonojn prezentantajn tiun legendon. Kreita iam inter la 8-a kaj 11-a jarcentoj, la maldekstraflanka angulo de la ŝtono Ardre en Gotlando ofte estis interpretita kiel reprezentaĵo ne nur de la fiŝkapta ekskurseto sed ankaŭ kiel referencoj al la mortigado de la virbovo uzata kiel loĝaĵo, probable kiel parto de pli frua versio de la rakonto. La Altuna Runŝtono en Uplando priskribas Toron kaptante la serpenton de Midgard. Kvankam mankas Hymir, ĝi precipe elmontras la piedon de Toro rompanta la plankon de la boato dum la intensa lukto.
[[Dosiero:Three kings or three gods.jpg|160px|
=== Tapiŝo de la preĝejo de Skog ===
Parto de la sveda tapiŝo de la 12-a jarcento, de la preĝejo de Skog reprezentas tri figurojn kelkfoje interpretitaj kiel aludaĵoj al Odino, Toro kaj Freja.<ref>
=== Amuleto de Kvinneby ===
La [[amuleto]] de Kvinneby inkluzivas runajn surskribojn. Ekzistas malsamaj teorioj pri la ekzaktaj vortoj de la surskribo sed ĉiuj koincidas je tio ke Toro estas alvokata por ke li protektu per sia martelo. Laŭ la [[Rundata]], la surskribo diras:
{{citaĵo|''Ĉi tie mi gravuris protekton por vi, Bófi, kun/... ... ... al vi estas sekura. Kaj ke la fulmo restigu la tutan malbonon for de Bófi. Ke Toro protektu lin per sia martelo kiu venis el la maro. Iĝu for de la malbono! Vi havos nenion de Bófi. La dioj estas sub li kaj sur li.''}}
La amuleto estis trovita meze de la 1950-aj jaroj, enterigita en la loĝloko Södra Kvinneby en [[Öland]], Svedio. La amuleto estas kupra kvadrato kiu havas pli malpli 5
==Literaturaj fontoj==
===Eddaj bildigoj===
[[Dosiero:Ed0012.jpg|
La du plej grandaj fontoj de informoj koncerne Toron estas la [[Poezia Edda]], kompilita en la [[13-a jarcento]] de pli frua buŝa tradicio, kaj la [[Proza Edda]], verkita en la 13-a jarcento de [[Snorri Sturluson]]. Ambaŭ estas de Islando, kvankam kelkaj el la poemoj estis verkitaj en Norvegio.
Linio 200:
== Eponimoj ==
=== Toponimio ===
[[Dosiero:Torsfiske 002.jpg|
Ĉar Toro estis tre populara dio inter la ĝermanaj triboj, multaj loĝlokoj estis nomumitaj honore al li:
* [[Plataĵo de Thorsberg]], [[Germanio]] (''Monteto de Toro'') estas antikva loko kun granda nombro de ritaj objektoj tie metitaj inter la 1-a kaj 4-a jc., fare de la [[angloj]].
Linio 219:
== Referencoj ==
{{Reflist|2}}
{{projektoj|commonscat=Thor}}
{{elstara}}
{{ADLS|2011|21}} <!-- kaj ankaŭ de semajnoj 22 kaj 23 -->
{{LigoLeginda|de}}▼
{{LigoLeginda|en}}▼
{{LigoLeginda|es}}▼
[[Kategorio:Ĝermana mitologio]]
Linio 229 ⟶ 233:
{{LigoElstara|eu}}
{{LigoElstara|nds-nl}}
▲{{LigoLeginda|de}}
▲{{LigoLeginda|en}}
▲{{LigoLeginda|es}}
|