Mary Wollstonecraft: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sadads (diskuto | kontribuoj)
better quality
Linio 16:
Inter la ĝenerala publiko aŭ la feministoj, la malkvieta vivo kaj la kompleksaj, relative tumultemaj amrilatoj de Wollstonecraft ofte vekis pli da intereso ol ŝiaj verkoj. Post du malsukcesaj interrilatoj kun [[Henry Fuseli]] kaj [[Gilbert Imlay]], la verkistino edziniĝis kun la filozofo [[William Godwin]], eminenta [[Ateismo|ateisto]] kaj unu el la fondintoj de la [[Anarkiismo|anarkiista movado]]. La geedzoj havis unu filinon, [[Mary Shelley]], kiu poste fariĝis la aŭtorino de la famega ''[[Frankenŝtejno]]''. Mary Wollstonecraft mortis je la frua aĝo de tridek ok jaroj, pro [[sepso]] post la akuŝo. Ŝi postlasis plurajn nefinitajn manuskriptojn.
 
Hodiaŭ, Wollstonecraft estas konsiderata kiel fondinta teoristino de [[Feminista filozofio|feminista filozofio]]. Ŝia frua aserto pri la egaleco de virinoj, ŝia atako kontraŭ tradicia virineco kaj ŝia luktado kontraŭ la degrado de virinoj antaŭvenis la aperon de feminismo je la [[19-a jarcento]]. Feministaj gravuloj aŭ aktivistoj ofte elvokas la filozofajn ideojn aŭ la personajn batalojn de Wollstonecraft kiel gravegajn influojn sur siaj vivoj.
 
== Junaĝo ==
Mary Wollstonecraft naskiĝis la [[27-a de aprilo|27-an de aprilo]] [[1759]] en [[Spitalfields]], kvartalo de [[Londono]] en [[Anglio]]. Kvankam ŝia familio havis relative bonan vivnivelon kiam ŝi estis infano, ŝia patro iom post iom malŝparis la hejman monon por spekulacii pri malsaĝaj financaj projektoj. Konsekvence, la familio fariĝis finance nestabila kaj devis ofte transloĝiĝi dum la infaneco de Mary<small><ref>Tomalin, Claire. ''The Life and Death of Mary Wollstonecraft''. New York: Penguin Books (1992), 17, 24, 27.</ref></small>. La financa situacio de la familio Wollstonecraft finfine malboniĝis tiel, ke la patro de Mary trudis al ŝi rezigni la monon, kiun ŝi devis principe heredi je sia plenaĝo. Cetere, la patro estis ŝajne kolerema viro, kiu kutimis frapi sian edzinon dum atakoj de ebrieco. Kiel adoleskulino, Mary ofte kuŝis ĉe la pordo de la dormĉambro de sia patrino, por protekti ŝin<small><ref>Todd, Janet. ''Mary Wollstonecraft: A Revolutionary Life''. London: Weidenfeld & Nicolson (2000), 11.</ref></small>. Mary Wollstonecraft krome ludis gravan, kvazaŭ patrinan rolon por siaj fratinoj, Everina kaj Eliza, tra sia tuta vivo. Ekzemple en [[1784]], ŝi sukcese konvinkis sian fratinon Eliza, kiu verŝajne suferis pro postakuŝa deprimo, forlasi siajn edzon kaj infaneton. Mary aranĝis ĉiujn formalaĵojn por ebligi la fuĝon de Eliza, kaj tiel pruvis ke ŝi ne hezitis defii tradiciajn sociajn regulojn. La rezulta puno estis tamen severa : ŝia fratino spertis senindulgan socian kondamnon kaj, ĉar ŝi ne povis reedziniĝi, estis destinita por malriĉa vivo kaj penada laboro ĝis sia morto<small><ref>Todd, 45-57.</ref></small>.
 
Du amikinoj profunde stampis la junaĝon de Wollstonecraft. La unua estis Jane Arden, kiun ŝi renkontis en [[Beverley]]. Ŝi kaj Mary ofte legis librojn kune, aŭ spektis la prelegojn de la patro de Jane, memlerninta filozofo kaj sciencisto. Mary tute feliĉis ene de la mensa, sciencoplena etoso de la Arden-hejmo, kaj valorigis sian amikecon kun Jane tiel grande, ke ŝi kelkfoje ŝajnis ĵaluza aŭ emociema. Al Jane skribis Mary : « ''Mi formis romantikan nocion de amikeco (…) Mi estas iomete bizara koncerne miajn pensojn pri amo kaj amikeco; aŭ la unuan rangon aŭ neniun mi devas havi'' »<small><ref>Citita de Todd, 16.</ref></small>. En kelkaj el la leteroj de Wollstonecraft al Jane Arden, la verkistino malkaŝas la ŝanĝiĝemajn, precipe deprimemajn emociojn, kiuj obsedadis ŝin tra ŝia tuta vivo<small><ref>Vidu ekzemple Todd, 72-5.</ref></small>.
Linio 26:
 
== « La unua el nova genro » ==
[[FileDosiero:Mary Wollstonecraft Original Stories from Real Life copy 1 object 1 - Look what a fine morning it is.jpg|thumbeta|210px|Kovro de la [[1791]]-eldono de la ''[[Originalaj Rakontoj el la Reala Vivo]]'' (desegnita fare de [[William Blake]])]]
 
Post la morto de Fanny Blood, Wollstonecraft revenis al [[Britio]], kie ŝi trovis postenon kiel guvernistino de la respektinda familio Kingsborough en [[Irlando]]. Kvankam ŝi ne vere plaĉis al Sinjorino Kingsborough<small><ref>Vidu ekzemple Todd, 106-7.</ref></small>, la geinfanoj ŝatis ŝin kaj opiniis, ke ŝi estas bona instruistino. Unu el la infanoj, Margaret King, pliposte diris ke Wollstonecraft « ''liberigis ŝian menson el ĉiuj superstiĉoj'' »<small><ref>Todd, 116.</ref></small>. La sperton akiritan de Wollstonecraft dum tiu jaro oni povas sensi en ŝia sola porinfana libro, ''[[Originalaj Rakontoj el la Reala Vivo]]'' ([[1788]]).
Linio 35:
 
== Francio kaj Gilbert Imlay ==
Mary Wollstonecraft eliris el Anglio je decembro [[1792]], kaj alvenis al [[Parizo]] ĉirkaŭ unu monaton antaŭ la [[Gilotino|gilotinigo]] de [[Ludoviko la 16-a (Francio)|Ludoviko la 16-a]]. La tuta lando estis tiam tumulta : ŝi tuj serĉadis aliajn britajn vizitantojn, kiel [[Helen Maria Williams]], kaj ĉeestis la klubon da elpatriiguloj en la [[Francio|franca]] [[ĉefurbo]]<small><ref>Todd, 214-5.</ref></small>. Ĉar sia ''[[Pravigo de la Rajtoj de Virino]]'' estis ĵus finita, Mary intencis testi siajn ideojn praktike : en la stimula, intelekta etoso de la [[Franca Revolucio de 1789|Franca Revolucio]], ŝi spertis sian plej romantikan amrilaton ĝis tiam, kiam ŝi renkontis kaj enamiĝis por [[Gilbert Imlay]], [[Usono|usona]] aventuristo<small><ref>Todd, 232-235.</ref></small>. Nek Wollstonecraft nek Imlay antaŭvidis edziĝon, kaj la verkistino ŝajne enamiĝis en iom idealigitan portreton de tiu viro<small><ref>Tomalin, 185-6.</ref></small>. Kvankam Mary plifrue reĵetis la [[Sekso|seksan]] elementon de amrilatoj en ''Pravigo de la Rajtoj de Virino'', Imlay ja ŝajne vekis ŝian intereson pri seksa plezuro<small><ref>Todd, 235-6.</ref></small>. Wollstonecraft rapide fariĝis [[Gravedeco|graveda]], kaj je la [[14-a de majo]] [[1794]], ŝi naskis sian unuan infanon, Fanny, kiun ŝi verŝajne nomigis laŭ sia forpasinta amikino<small><ref>Tomalin, 218.</ref></small>. Malgraŭ la senĉesa malordo, kiun Francio tiam spertis, Mary neniam ĉesigis verki. Ŝi profitis el sia restado en Francio por kolekti informojn, cele al la kreado de sia propra versio de la historio de la Franca Revolucio. Pri tio ŝi senlace laboris en la ĉemara urbo [[Le Havre]]. Ŝia ''Historia kaj Morala Vidpunkto de la Franca Revolucio'' eldoniĝis en [[Londono]] je decembro [[1794]].
 
Kiam la politika situacio plidifektis, Britio deklaris militon al Francio, tiel kreinte grandegan danĝeron por la britaj civitanoj en Francio. Por protekti Wollstonecraft, Imlay registris ŝin kiel sia edzino en [[1793]], kvankam ili ne estis edziĝitaj<small><ref>St Clair, William. ''The Godwins and the Shelleys: The biography of a family''. New York: W. W. Norton and Co. (1989), 160.</ref></small>. Pluraj amikoj de Mary ne estis tiel bonŝancaj : multaj Britoj, ekzemple [[Thomas Paine]], estis arestitaj, kaj kelkaj estis eĉ gilotinigitaj. Kiam Mary pliposte revenis al Anglio, ŝi daŭre prezentis sin kiel S-ino Imlay, eĉ al siaj fratinoj, ĉefe por doni legitimecon al sia infano<small><ref>Tomalin, 225.</ref></small>.
Linio 42:
 
== Anglio kaj William Godwin ==
[[Dosiero:WilliamGodwin.jpg|thumbeta|200px|leftmaldekstra|Portreto de [[William Godwin]]]]
Serĉante [[Gilbert Imlay|Imlay]], Mary Wollstonecraft finfine revenis al [[Londono]] en [[aprilo]] [[1795]], sed Gilbert reĵetis ŝin. En [[majo]] ŝi tial provis mortigi sin, verŝajne per [[laŭdano]], kaj Imlay sukcese savis ŝin, kvankam kiel ni ne certe scias<small><ref>Todd, 286-7.</ref></small>. Kvazaŭ ŝi volus provi lastafoje rekonkeri Imlay, Mary enŝipigis por [[Skandinavio]], kie ŝi devis traktadi kelkajn aferojn de Gilbert kaj kompensi liajn malprofitojn. La verkistino entreprenis tiun hazardan vojaĝon nur kun sia filino kaj unu servistino. Ŝi tiam raportis siajn aventurojn kaj pensojn al Imlay per multaj leteroj, kaj pluraj el ili estis finfine eldonigitaj en [[1796]] kiel la ''Leteroj Verkitaj Dum Mallonga Restado en Svedio, Norvegio kaj Danio'' ([[Angla lingvo|anglalingve]] ''Letters Written During a Short Residence in Sweden, Norway, and Denmark'')<small><ref>Tomalin, 225-231.</ref></small>. Kiam Mary revenis al [[Anglio]] kaj plene komprenis, ke ŝia amrilato kun Imlay ne plu estis, ŝi denove provis mortigi sin : ŝi eliris ekstere je pluva nokto kaj, « ''por plipezigi sian vestaron kun la pluvakvo, ŝi paŝadis kaj vagis dum proksimume unu duonhoro'' » antaŭ salti en la [[Tamizo]]n. Sed pasanto vidis ŝian salton kaj sukcesis savi ŝin<small><ref>Todd, 355-6.</ref></small>. Wollstonecraft rigardis sian sinmortigon kiel profunde racieman. Post sia mirakla savo, ŝi skribis : « ''Mi povas nur lamenti ke, kiam la amareco de morto jam estis pasinta, mi estis malhumane revenigita al vivo kaj mizero.'' »<small><ref>Quoted in Todd, 357.</ref></small>.
 
Linio 48:
 
== Morto kaj ''Memuaroj'' de Godwin ==
Je la [[30-a de aŭgusto]] [[1797]], Mary Wollstonecraft naskis sian duan filinon, [[Mary Shelley|Mary]]. Kvankam la akuŝo ŝajne komencis sen grava problemo, la [[placento]] rompiĝis dum la nasko kaj rapide infektiĝis : tio estis ankoraŭ sufiĉe kutima incidento je la [[18-a jarcento]]. Post agonio de pluraj tagoj, Wollstonecraft finfine mortis pro [[sepso]] la [[10-a de septembro|10-an de septembro]]<small><ref>Todd, 450-456.</ref></small>. Tio tute ruinigis Godwin. Li skribis jenon al sia amiko [[Thomas Holcroft]] : « ''Mi firme kredas, ke ne ekzistas ŝia egalulo tra la mondo. Mi scias, pro sperto, ke ni estis formitaj por feliĉigi unu la alian. Nun mi ne havas eĉ la plej etan esperon, ke mi povos denove sperti feliĉon'' »<small><ref>Citita en C. Paul Kegan, ''[http://dwardmac.pitzer.edu/anarchist_Archives/godwin/friends/toc.html William Godwin: His Friends and Contemporaries]'', Londono: Henry S. King and Co. ([[1876]]).</ref></small>. Ŝi estis entombigita en la tombejo de la [[malnova preĝejo Sankta-Pancras]], kaj tie oni cetere starigis por ŝi monumenton (kvankam ŝiaj postrestaĵoj kaj tiuj de Godwin estis pliposte movitaj al [[Bournemouth]]).
 
{| class="toccolours" style="float: right; margin-left: 1em; margin-right: 2em; font-size: 100%; background:#c6dbf7; color:black; width:30em; max-width: 40%;" cellspacing="5"
Linio 74:
 
=== ''Pravigo de la Rajtoj de Homoj'' (1790) ===
En [[1790]], [[Edmund Burke]] publikigis siajn ''Pensojn pri la Revolucio en Francio''. Burke, kiu antaŭe apogis la [[Usona Revolucio|Usonan Revolucion]], ŝokis siajn samtempulojn pro sia senindulga kritiko de la [[Franca revolucio de 1789|Franca Revolucio]]. Lia libro iniciatis tion, kio hodiaŭ nomiĝas la « Revolucian Debaton » (''Revolution Controversy'') : la teksto de Burke kaŭzis la redaktadon de multnombraj, kontraŭstaraj pamfletoj<small><ref>Vidu ekzemple Marilyn Butler, ed., ''Burke, Paine, Godwin, and the Revolution Controversy'', (Cambridge: Cambridge University Press, 2002).</ref></small>. La ''[[Pravigo de la Rajtoj de Homoj]]'' (''Vindication of the Rights of Men''), fare de Mary Wollstonecraft, estis la unua el pluraj verkoj kontraŭ Burke (alia ekzemplo estas la fundamenta ''Rajtoj de Homo'' fare de [[Thomas Paine]]). Sed per sia verko, Wollstonecraft deziris ne nur repliki al la ''Pensoj'' de Burke : ŝi ankaŭ kaj samtempe respondis al alia verko de Burke, tio estas lia ''Filozofa Enketo pri la Origino de Niaj Ideoj de la Sublimo kaj de la Belo'' ([[1756]]), en kiu li opinias ke la belon oni asocias kun febleco kaj virineco, dum la sublimon oni asocias kun forto kaj vireco. La verkistino ruze uzas la retorikon de Burke kontraŭ li mem : ŝi argumentas ke la tre patosa stilo de Burke — ekzemple la ekstrakto kiu priskribas per bombasta prozo la multajn elprovojn imponitajn al la [[Listo de francaj reĝoj|reĝino]] [[Marie-Antoinette]] — aliformigas lian leganton en feblan virinon, kortuŝitan de malgaja spektaklo<small><ref>Wollstonecraft, Mary. ''The Vindications: The Rights of Men and The Rights of Woman,'' Eds. D.L. Macdonald and Kathleen Scherf. Toronto: Broadview Literary Texts (1997), 45.</ref></small>.
 
{| class="toccolours" style="float: left; margin-left: 1em; margin-right: 2em; font-size: 100%; background:#c6dbf7; color:black; width:30em; max-width: 40%;" cellspacing="5"
Linio 86:
''Vidu ankaŭ : '''[[Pravigo de la Rajtoj de Virino]]'''''
 
''[[Pravigo de la Rajtoj de Virino]]'' ([[Angla lingvo|anglalingve]] ''A Vindication of the Rights of Woman'') estas tre hibrida teksto, samtempe politika traktato, libro pri ĝentilaj manieroj aŭ eseo pri edukado. Por pridiskuti la situacion de virinoj ene de la tiama socio, Wollstonecraft emfazas la konektojn inter kvar konceptoj: rajtoj, racio, virto kaj devo. Rajtoj kaj devoj estas laŭ la verkistino tute kunligitaj — se oni havas civitanajn rajtojn, tiam oni ankaŭ havas civitanajn devojn. Pri tio ŝi konkludas, ke « ''sen rajtoj ne povas ekzisti devoj'' »<small><ref>Wollstonecraft, ''Vindications'', 282.</ref></small>.
 
[[Dosiero:Wollstonecraft-right-of-woman.jpg|thumbeta|rightdekstra|300px|Unua eldono de ''Pravigo de la Rajtoj de Virino : kun Emfazoj pri Politikaj kaj Moralaj Temoj'']]
En la libro, unu el la ĉefaj argumentoj de Wollstonecraft estas la apogo de raciema edukado por virinoj, por ke ili kapablu plene kontribui al socio. La verkistino respondas acerbe al moralaj aŭtoroj kiel [[James Fordyce]] kaj [[John Gregory]], aŭ al edukadfilozofoj kiel [[Jean-Jacques Rousseau]], kiuj kutime asertas ke virino ne bezonas racieman edukadon: en fama ekstrakto de ''Émile'', Rousseau eĉ sugestas ke oni eduku edzinojn por la plezuro de viroj. Tute kontraŭe, Wollstonecraft persiste asertas, ke edzinoj fariĝu la raciemaj « ''kunulinoj'' » de la edzoj. Ŝi rimarkas ke, se iu socio decidas konfidi la edukadon de siaj infanoj al la virinoj, tiam la virinoj devas esti sufiĉe kleraj por transdoni la sciadojn al la venonta generacio<small><ref>Wollstonecraft, ''Vindications'', 192.</ref></small>. Wollstonecraft opinias ke virinoj estas stultaj kaj malprofundaj: ŝi eĉ priskribas ilin kiel « ''spanielojn'' » kaj « ''ludilojn'' »<small><ref>Wollstonecraft, ''Vindications'', 144.</ref></small>. Ŝi tamen asertas, ke tio ne rezultas el natura manko de komprenpovo, sed devenas de la viroj, kiuj malpermesis la altkvalitan edukadon de virinoj. Wollstonecraft volonte plu priskribas la konsekvencojn de tia malpermeso por virinoj. Ŝi poete skribas jenon : « ''Instruita depost infaneco, ke beleco estas la sceptro de virino, la menso modlas sin laŭ la korpo, kaj turniĝante en sia ora kaĝo, nur strebas al la plibeligo de sia karcero'' »<small><ref>Wollstonecraft, ''Vindications'', 157.</ref></small>. Tiu citaĵo implicas, ke sen la domaĝa ideologio kuraĝigante junajn virinojn fokusi pri beleco depost junaĝo, virinoj kapablus ekflori multe pli.
 
Linio 189:
 
{{vivtempo|1759|1797|Wollstonecraft, Mary}}
 
{{LigoLeginda|no}}
 
{{LigoLeginda|da}}
 
[[Kategorio:Anglalingvaj verkistoj]]
[[Kategorio:Britaj verkistoj]]
Linio 197 ⟶ 202:
{{LigoElstara|es}}
{{LigoElstara|sl}}
 
{{LigoElstara|sv}}
 
{{LigoLeginda|no}}
 
{{LigoLeginda|da}}
{{LigoElstara|zh}}
 
{{LigoElstara|da}}
{{LigoElstara|ru}}