Filologio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Kategorio per parametro en ŝablono
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (2), |left → |maldekstra, |right → |dekstra per AWB
Linio 18:
Post akiri tekston, filologo faras la [[recenzo]]n ([[latina lingvo|latinlingve]] ''recensio''), tio estas esplori ĉiujn konatajn informojn pri la teksto, ĉiujn eldonojn, versiojn kaj malrektajn citaĵojn. En tiu fazo oni konsideras tiel la manskribajn kaj presitajn kopiojn de la teksto (rekta tradicio) kiel tradukojn, citaĵojn, komentariojn, ktp. La '''kolacio''' (latinlingve ''collatio'') kaj forigo de senutilaj aŭ identaj ekzempleroj ankaŭ estas partoj de '''recenzo'''.
 
La '''Kolacio''' (''collatio''), estas la komparo de ĉiuj atestoj pri la teksto, uzante unu el ili kiel bazan tekston, nomatan '''ekzemplo al kolacio'''. Por elekti la tekston, kiu estu ekzemplo al kolacio, oni devas trovi tiun, kiu prave estus plej proksima al la originalo. Pro tio oni bezonas rigardi la ekeston de teksto kaj ĝian eksteran historion, t. e., kie kaj kiel ĝi estis trovita, de kiu, kie ĝi restis, dum kiom da tempo, ktp. En tiu fazo, ankaŭ estas detektiveca ago por trovi falsaĵojn, ŝanĝojn dum la tempo, ktp. Oni devas studi tipojn de [[kaligrafio|kaligrafiaĵoj]], de [[plumo]]j, de [[inko]], ktp.[[Dosiero:A Specimen, by William Caslon, Letter-Founder, Cyclopaedia, 1728, Vol 2.jpg|thumbeta|250px|rightdekstra|Specimenaro de skribfontoj kiuj uzeblas por komparado de tekstoj de la 18-a jarcento]]
 
Fine de kolacio, post komparo de ĉiuj atestaĵoj, la filologo forigas ĉiujn senutilajn ekzemplerojn, aŭ ĉar ili estas nur identaj kopioj, aŭ ĉar ili estas falsaj, aŭ pro iu alia kialo. Tiun forigon oni latine nomas ''eliminatio codicum descriptorum'' (forigo de identaj kopioj).
Linio 34:
En la fino de la antikva tempo, kiam jam estis granda kvanto da [[literaturaj verkoj]], oni bezonis studi ankaŭ literaturajn kaj historiajn tekstojn pro ilia propra valoro. Eble la unua poeto, kiu meritis tian studadon en Okcidento, estis [[Homero]], multajn jarcentojn antaŭ Kristo.
 
Je la fino de la [[Mezepoko]], la studado de tekstoj gajnis novan impulson pro juraj disputoj inter [[feŭdo|feŭdaj]] sinjoroj, kiuj volis pravigi siajn rajtojn ne plu nur perforte, sed ankaŭ jure; pro tio ili subtenis studantojn de malnovaj tekstoj. Tiu movado, kiu favoris la studon de la latina, inter aliaj aferoj, naskis la [[Renesanco|renesancan]] intereson pri mortintaj lingvoj kaj antikvaj tekstoj. Dum la Renesanco tiu studo multe pligrandiĝis kaj pligraviĝis.
 
En la [[18-a jarcento]] [[Friedrich August Wolf]] ([[1759]] – [[1824]]) kreis la modernan koncepton de filologio, t. e., studo kies kerno estas la teksto. Wolf kaj lia skolo postulis, ke tiuj aliaj konoj bezonataj por la interpretado de teksto (lingvistiko, historio, erudicio) ne estas necesaj, sed helpaj, ne kernaj en filologio.
 
Dum la [[19-a jarcento]] la filologio tre evoluis, tiel per la progresado de la prilingvaj scioj, kiel per la impulso de la [[pozitivismo]], kiu donis al la filologio novajn metodojn. Ankaŭ dum la 19-a jarcento oni malkovris centojn da novaj dokumentoj. [[Jean-François Champollion]], la egiptologoj kaj asiriologoj malfermis la pordojn de riĉegaj bibliotekoj, oni "malkovris" la literaturon de [[Hindio]] kaj [[Ĉinio]] ktp.[[Dosiero:Rosetta Stone.jpg|thumbeta|150px|leftmaldekstra|Roseta ŝtono]]
 
Tiu movado nur haltis dum la [[Dua mondmilito]], ĉar la tiama ĉefa skolo de filologio estis la germana. Multaj filologoj eliris [[Germanio]]n, aliaj fariĝis [[naziismo|nazioj]] kaj tiel perdis sian prestiĝon post la milito. La postmilitaj intelektuloj, forte influitaj de la [[marksismo]] aŭ [[kontraŭ-marksismo]], ĝenerale ne plu interesiĝis pri studado de filologio aŭ "[[erudicio]]", kiu estis rigardata kiel peza senutilaĵo.
 
De tiam ĝis la fino de la [[20-a jarcento]], la filologio malvigliĝis kaj la studado pri malnovaj tekstoj tre malpligraviĝis. La studado pri teksto gajnis politikan rigardon kaj oni celis trovi "kovritaĵojn" en religiaj, sciencaj kaj politikaj tekstoj. [[Michel Foucault]] eble estis la plej grava aŭtoro de tiu periodo. Li montris, kiel tekstoj pri frenezeco, malsano kaj krimoj kovras ideologiaĵojn kaj ekonomiajn aŭ politikajn intencojn. Dum preskaŭ la tuta dua duono de la 20-a jarcento, do, oni zorgis ĉefe pri aktualaj tekstoj kaj ilia analizo apartenis al kultura batalo de la [[Malvarma milito]].