Kurona duoninsulo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 41 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q5595)
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (5), |right → |dekstra (3) per AWB
Linio 20:
 
== Etimologio de la nomo ==
La unua vorto de la nomo aludas al la historia balta regiono [[Kuronio]] (germane "Kurland"). La dua vorto de la litova nomo, "nerija", estas litovigo de la germana vorto "Nehrung" (aparte mallarĝa kaj longa duoninsulo). Tamen neoficiale la tuta duoninsulo - kaj oficiale la urba komunumo, kiu unuigas preskaŭ ĉiujn urbetojn de la litova parto - en la litova ofte nomiĝas "Neringa" laŭ bela knabino el la litova mitologio, kiu laŭ la mitoj estis nekredeble forta kaj dum ludado ĉe la maro formis la duoninsulon. La mitologia vorto "Neringa" probable pli aĝas ol la germana geografia esprimo "Nehrung", kvankam la du vortoj eventuale nur hazarde similas.
 
== Aspekto ==
[[Dosiero:Pinarbaro_en_NidaPinarbaro en Nida.jpg|thumbeta|rightdekstra|<center>Pinarbaro apud Nida]]
La duoninsulo ekzkluzive konsistas el sablo kun gigantaj migrantaj [[duno]]j, kiuj dum la pasintaj jarcentoj dum sia migrado kovris plurajn urbetojn. Nur fine de la 19-a jarcento la germana "duna inĝeniero" ''Wilhelm Franz Epha'' sukcesis aranĝi sukcesan plantadon de la dunoj kaj stabiligi ilin. La "Granda Duno" ĉe la urbeto Nida 4 kilometrojn norde de la duoninsula rusa-litova limo, germanlingve ankaŭ nomiĝas la "Saharo de Orienta Prusio", kaj la dunoj tie tiom grandas (averaĝe 35 metrojn, sed pluraj pli ol 60 metrojn), ke - vidante nur sablon kaj ĉielon - oni facile vere sentas sin en dezerto. Tamen sufiĉas grimpi unu aŭ du dunegojn, kaj videblas aŭ la maro, la laguno, peco de la tipe nordeŭropa pinarbaro, kiu intertempe kovras grandan parton de la duoninsulo, aŭ herbaron plantitan je la dunorandoj, eble la okuloj ankaŭ kaptas lignan padon inter la dunoj... kaj denove klaras, ke temas pri nordorienta Eŭropo, tute ne dezerta.
 
== Trafiko sur la duoninsulo ==
[[Dosiero:La laguno en Nida.jpg|thumbeta|rightdekstra|<center>La [[Kurona Laguno]] en Nida]]
[[Dosiero:Juodkrantė ŝtona parko 3.jpg|thumbeta|rightdekstra|<center>Memorejo pri la aligo de la duoninsulo al la [[UNESKO]]-listo pri [[Monda Kulturheredaĵo de Unesko|mondaj heredaĵoj]]]]
Ekzistas asfaltita strato (R 515), kiu de nordo al sudo preskaŭ komplete pasas la tutan duoninsulon. En multaj lokoj ĝi pasas rekte ĉe la bordo de la laguno, en aliaj partoj trapasas la pinarbaron en la mezo inter la du mara kaj la laguna bordoj. Stratoj al la urbetoj deflankiĝas de tiu "spina" strato. La kilometroŝtonoj de la strato helpas orientiĝi, kie ekzakte sur la longa terpeco oni troviĝas. En la rusia parto la numerigo komenciĝas ĉe la ŝildo "Kurona Duoninsulo" ĉe la vilaĝo ''Zelenogradsk'' (germane ''Cranz'') kaj finiĝas (kilometro 46) ĉe la rusia-litovia limo. En la litova parto maldekstraflanke skribiĝas la distanco al la rusia-litova limo, dekstre la distanco ĝis la kajo de la pramo al Klaipėda.
 
Krom la piediranta kaj la aŭta pramo inter Smiltynė kaj Klaipėda ekzistas eta ŝipo, pendolanta inter Nida kaj [[Šilutė]] (germane: ''Heydekrug''). Krome ekzistas rusa busa linio, kiu ligas la rusan parton de la duoninsulo kun la litova, kun Klaipėda kaj [[Liepaja]] en [[Latvio]], kaj litova busa linio, kiu ligas Nida kun Klaipėda, [[Kaŭnaso]] kaj [[Vilno]].
 
En Palanga ekzistas eta internacia flughaveno kun konektoj inter alie al [[Frankfurto ĉe Majno]], [[Berlino]], [[Kopenhago]], [[Stokholmo]], [[Oslo]] kaj [[Malmö]]. De la flughavenoj Kaŭnaso kaj Vilnius eblas per buso same atingi la regionon. Al [[Flughaveno Kaŭnaso|Kaŭnaso]] el diversaj eŭropaj urboj ankaŭ flugas la kompanio [[Ryanair]], kiu foje ofertas aparte malmultekostajn flugojn. Ekzistas internaciaj pramkonektoj de Klaipėda trans la Balta Maro al pluraj havenoj de Germanio kaj Skandinavio.
 
Kaj la litova kaj la rusa parto de la duoninsulo estas Naciaj Parkoj. Envojaĝante la urban komunumon ''Neringa'' per aŭto, necesas pagi ekologian enirpagon (dum [[2008]] ĉirkaŭ 20 [[Litova lido|Lidoj]], pli-malpli 6 [[Eŭro]]j), kiu por peraŭtaj vojaĝantoj el "kontinenta Litovio" aldoniĝas al la kostoj de la pramŝipo (po aŭto ĉirkaŭ 30 Lidoj, pli-malpli 9 Eŭroj). Ekde [[2000]] la Kurona Duoninsulo estas [[Monda Kulturheredaĵo de Unesko|monda heredaĵo]] de [[UNESKO]] laŭ la listo pri elstaraj kulturaj pejzaĝoj.
Linio 40:
 
== Urbetoj kaj vilaĝoj ==
[[Dosiero:Kurona Duoninsulo.png|thumbeta|<center>mapo de la Kurona Duoninsulo]]
 
=== en la litova parto ===
Linio 58:
 
== Turismo ==
[[Dosiero:Curonian spit.jpg|thumbeta|200px|<center>dunoj alproskimiĝas al Pervalka]]
La litova parto de la duoninsulo estas ŝatata vojaĝocelo ne nur por litovoj, sed ankaŭ por germanoj kaj pli kaj pli ankaŭ por prosperaj poloj, rusoj kaj [[belarusoj]]. La plej multaj hoteloj, ferioloĝejoj, kampadejoj kaj restoracioj troviĝas en Nida, dua plej grava turisma centro estas Juodkrantė, sed ankaŭ en la pli etaj vilaĝoj eblas ferii. Kompare al la tre viva kaj relative brua feriocentro [[Palanga]] 25 kilometrojn norde de Klaipėda, kie familioj ankoraŭ noktomeze promenas tra la stratoj plenaj ke subĉielaj restoracioj kaj ĉiuvespere okazas plurloke koncertoj de iuj konataj litvoaj popmuzikaj grupoj, feriado sur la Kurona Duoninsulo estas multe pli trankvila - taŭga por feriemaj urbanoj, kiuj volas malbruon kaj dum la ferio ne nepre bezonas diskotekojn.