Roterdamo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (5) per AWB
Linio 48:
 
== Geografio ==
[[Dosiero:2005 Delfshaven Aelbrechtskade.JPG|thumbeta|[[Delfshaven]], malnova strato kun kanalo, konservita ene de la metropolo]]
[[Dosiero:2008-07 rdam sueden.JPG|thumbeta|Centro vidita de sude]]
Roterdamo situas en la okcidento de Nederlando en la provinco Suda Holando, je la elfluo de [[Rejno]] en la [[Norda Maro|Nordan Maron]], kaj apartenas al la grandkunurbaro ''"[[Randstad]]"'' la plej urbeciĝinta regiono de Nederlando kiu inkluzivas ankaŭ [[Hago]]n kaj [[Amsterdam]]on. Al la urba regiono de Roterdamo apartenas grandaj najbaraj urboj kiel [[Schiedam]], [[Vlaardingen]] kaj [[Dordrecht]].
 
Linio 56:
La rivero [[Nova Maso]] (Nieuwe Maas), ĉefa branĉo de la rejna delto, dividas la urbon en nordan kaj sudan parton. Malsame ol la nomo de la rivero supozigas, Nova Maso estas branĉo de Rejno. Ekde la lasta sudigo de Rejno kaj Maso apenaŭ masa akvo fluas en ĝi. La vera urbocentro situas ĉe la norda riverbordo, la suda parto estas konata pro haveno kaj eksaj loĝejoj de la havenaj laboristoj. Nur dum la pasintaj du jardekoj la centro komencis etendiĝi ankaŭ sur la parton sude de la rivero. Super la Novan Mason iras pluraj pontoj, kaj subiras pluraj tuneloj. La plej fama estas la [[Ponto de Erasmo]].
 
[[Dosiero:2005-02 Hoek van Holand strand.JPG|thumbeta|Hoek van Holland, marbordo kun promenantoj, ŝipego kiel kuliso]]
Inter la vera urbocentro kaj la Norda Maro oni trovas, laŭlonge de Nova Maso kaj ''Nieuwe Waterweg'' la grandan havenan areon de la urbo, kiu etendiĝas ĝis [[Hoek van Holland]]. La rivero [[Rotte]], kiu donis la nomon, ne plu fluas en la Novan Mason. Ekde la konstruo de la dua metroa linio en la 1980aj jaroj oni pumpas ĝin pere de tuboj en la riveron, ĉar alie oni estus havinta problemojn pri la aranĝo de la linioj.
 
Linio 69:
La haveno plukreskis, ĉefe post la konstruo de la ''Nieuwe Waterweg'' (nova akvovojo) en 1864. Tio estis senkluza malferma kanalo al Norda Maro. Roterdamo rapide evoluis al la plej grava haveno por importo kaj eksporto por la rapide kreskanta industrio en [[Ruhr-regiono]] en [[Germanio]], supre je la Rejno.
 
En la urba politiko tiam dominis preskaŭ ekskluzive komercistoj, en la urba konsilantaro ili konsistigis ĝis 1880 pli ol naŭdek procentojn de la membroj.<ref name="Marijke Spies p. 114">Willem Frijhoff / Marijke Spies: "Dutch Culture in a European Perspective", Gorcum 2004 ISBN 90-232-3965-2 p. 114.</ref>
 
Komence la urbo etendiĝis per la distrikto [[Feijenoord]] al la suda flanko de Nova Maso, sekvis [[Rijnhaven]] (rejna haveno), pro kiu estis detruitaj grandaj partoj de la malnova vilaĝo [[Katendrecht]] (1894), cetere [[Maashaven]] (1905), kiu ebligis tute novan dimension por grandaj havenaĵoj en Roterdamo,[[Waalhaven]] en 1919, por karbo, erco kaj greno..<ref>Willem Frijhoff / Marijke Spies: "Dutch Culture in a European Perspective", Gorcum 2004 ISBN 90-232-3965-2 p. 116</ref> En 1923 aldoniĝis Merwehaven, en 1929 la unua haveno pri nafto. Inter 1869 kaj 1913 la loĝantaro kvarobliĝis, de 116.000 al 462.000 homoj.<ref>Willem Frijhoff / name="Marijke Spies: "Dutch Culture in a European Perspective", Gorcum 2004 ISBN 90-232-3965-2 p. 114.<"/ref>
 
Per la pli bona alirebligo de Norda Maro, Roterdamo per la ekonomia kreskado de Germanio kaj precipe de Rura regiono fariĝis centra por la eŭropa industrio. Dum la industria revolucio la urbo situis je la rando de la areo de riĉiĝo, ekde la 1870aj jaroj ĝi eksituis en la centro de la komerca vojo inter Rura regiono kaj Britio, kaj ĉe la grava transiro de la mara trafiko al rivera kaj fervoja.<ref>Willem Frijhoff / Marijke Spies: "Dutch Culture in a European Perspective", Gorcum 2004 ISBN 90-232-3965-2 p. 116.</ref>
Linio 77:
Dum la [[Dua mondmilito]] la centro de Roterdamo detruiĝis je la 14-a de majo 1940 dum germana aera bombatako kaj la sekvaj fajroj. Proksimume okcent homoj mortis, 80.000 roterdamanoj fariĝis senhejmaj. Nur la pli masivaj konstruaĵoj de urbodomo, poŝto, borso kaj preĝejo Sankta Laŭrencio restis, forte damaĝitaj. Sekvis kelkaj malpli grandaj aer-atakoj, ĉi foje de la Aliancanoj, en oktobro 1942 kaj marto 1943, antaŭ ol la germanoj en 1944 detruis grandajn partojn de la haveno.<ref>Ingrid Ostermann: Wiederaufbau Rottedam. Metamorphosen einer Stadt, Darmstadt 2004, p. 10 kaj sekvaj.</ref>
 
[[Dosiero:Achtste Petroleumhaven.jpg|thumbeta|Oka nafto-haveno]]
La atako de la germana aerarmeo ankoraŭ nuntempe estas ankrita en la memoro de la roterdamanoj. La malnova Roterdamo pli malpli foriĝis, la rekonstruo okazis laŭ modernismaj planoj. La haveno post la rekonstruo fariĝis unu el la plej modernaj havenoj de Eŭropo. La grandega projekto [[Europoort]], 15 kilometrojn longa haveno, disponigis la deziratajn areojn por la kemia industrio, kiu eksetlis en Roterdamo. En 1962 Roterdamo forpuŝis Novjorkon kiel la plej grandan havenon de la mondo. En 1972 fondiĝis la universitato. Ĝis tiam Roterdamo estis unu el la plej grandaj okcidentaj urboj sen universitato.
 
Linio 92:
 
=== Arto kaj arkitekturo ===
[[Dosiero:2005 nai.JPG|thumbeta|Nederlanda Instituto pri Arkitekturo (NAI)]]
Grava kolekto de artaĵoj el ĉiuj epokoj videblas en la [[Muzeo Boijmans van Beuningen]]; pli modernema estas la ''Kunsthal''. Ekzistas interalie Nederlanda Muzeo pri Fotado kaj la Nederlanda Instituto pri Arkitekturo. La [[Blanka Domo (Roterdamo)|Blankan Domon]] el 1900 oni konsideras la unuan nubskrapulon en la urbo. En la urbocentro aldoniĝis ekde la 1980aj kelkaj grandegaj konstruaĵoj, donantaj al la urbo modernan ĉiel-linion.
 
Linio 128:
== Partneraj urboj ==
* {{Ĝemeleco|Lilo|Francio|jaro=}}
 
 
== Referencoj ==