San-Bernarda hundo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 41 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q38090) |
Iketsi (diskuto | kontribuoj) e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (4), |right → |dekstra (4) per AWB |
||
Linio 1:
[[Dosiero:
La '''San-Bernarda hundo''' estas [[Listo de hundrasoj|raso]] de masivaj [[hundo]]j unue breditaj en [[Svislando]] por savo kaj pena laboro. La pezo de plenkreska adolto povas atingi inter 68 kaj 100
La San-Bernarda hundo estas fama pro sia lojaleco kaj pro sia vigleco. Ĝi facile toleras infanojn aŭ aliajn hundojn. Pro tio, li freŝdate fariĝis populara familia hundo. Tiuj hundoj ankaŭ konsistigas bonajn gardistojn, ĉefe pro sia impona mezuro, kvankam ili fakte estas sufiĉe trankvilanimaj.
== Historio ==
[[Dosiero:St Bernhard dog (bw).jpg|
La prapatroj de la San-Bernarda hundo estis la [[Listo de ŝafhundoj|ŝafhundoj]] de la svisaj farmuloj, sed ankaŭ lokaj ĉashundoj aŭ gardhundoj. La historion de la San-Bernardaj hundoj oni kutime asocias kun la hospico de la [[montpasejo Granda Sankta Bernardo]], en la [[Alpoj]]. La unua dokumento atestinta la ĉeeston de la raso tie ĉi datiĝas de la [[17-a jarcento]]. La hundoj sekve restis lojalaj kunuloj de la [[monaĥo]]j ĝis hodiaŭ, kvankam la monaĥoj nun emas iom malpli prizorgi ilin por dediĉi pli da tempon al religio propre.
La plej fama San-Bernarda hundo de la montpasejo estis [[Barry (hundo)|Barry]] (aŭ Berry), kiu laŭdire savis inter 40 kaj 100 personojn. Stariĝas monumento por Barry en loka hundtombejo, kaj ĝian postrestaĵon oni konservas en la Muzeo pri Natura Historio de [[Berno]]<ref>[http://www.nmbe.ch/deutsch/531_5_1_9.html Vidu la TTT-ejon de la muzeo]</ref>.
La originala San-Bernarda hundo aspektis tre malsame kompare kun la hodiaŭa raso, ĉar [[lavango]] iam mortigis plejmulton el la hundoj uzitaj por bredado. Por pluigi la rason, la lastaj hundoj estis do kuplitaj kun aliaj hundoj, sed tiel perdis la plej grandan parton de sia talento kiel savhundoj. La plej peza kaj plej ampleksa – kvankam ne la plej granda – hundo de registrita historio estis San-Bernarda hundo nomita Benedictine, kiu pezis 152,5
== Varioj ==
Linio 16:
== Temperamento ==
[[Dosiero:Kaya2004.jpg|
[[Dosiero:St.
San-Bernardaj hundoj estas gigantaj sed tre kvietaj hundoj. Ili plejofte amas infanojn kaj restas lojalaj al siaj familioj : kiel iu ajn hundo, oni tamen ne devas lasi ilin ne atenditan proksime al junaj infanoj. Estas cetere necesega, ke tia masiva hundo ne restu sola en hejmo dum tro longa periodo en la tago : en mala okazo, ili kapablas fariĝi tre malserenaj kaj emas detrui la posedaĵojn de siaj majstroj. Prefereble, la majstro de San-Bernarda hundo disponu sufiĉe vastan terenon, aŭ almenaŭ eksteran korton.
|