RMS Titanic: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Eksteraj ligiloj: DEFAŬLTORDIGO
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (14), |left → |maldekstra, |right → |dekstra (12) per AWB
Linio 16:
| unua navigacio = 10-a de aprilo 1912
| sorto = subakviĝinta la 15-an de aprilo 1912 post kunpuŝiĝo kun glacimonto
| situo de ŝipruino = 41°43' Norda latitudo</br />49°56' Okcidenta longitudo
| prezo =
| fratinaj ŝipoj = [[Olympic (ŝipo)|RMS ''Olympic'']], [[Britannic (1914)|HMHS ''Britannic'']]
Linio 34:
| elektroniko =
}}
[[Dosiero:RMS Titanic sea trials April 2, 1912.jpg|300px|rightdekstra|thumbeta|''Titanic'' estas navigacianta maldekstre]]
'''RMS ''Titanic''''' estis [[lukso|luksa]] [[vaporŝipo]] de la kompanio [[White Star Line]], kiu frakasiĝis dum sia unua navigacio dum nokto el la [[14-a de aprilo|14-a]] al la [[15-a de aprilo]] [[1912]]. Kun la [[ŝipo]] pereis proksimume 1 500 vojaĝantoj kaj ŝipanoj. La pereo de ''Titanic'' restas unu el la plej konataj surmaraj [[katastrofo]]j.
 
Linio 52:
Tio do estis minaciga konkurenco, kun kiu White Star Line devis egaliĝi. La kompanio praktikis regulajn ekspresajn liniojn el [[Southampton]] ĝis [[Novjorko]] per siaj vaporŝipoj ''Teutonic'', ''Oceanic'' kaj ''Atlantic'', sed tiuj ĉi ŝipoj ne povis egaliĝi al la flotilo de Cunard. Kiel White Star povis alfronti la konkurencon ? La klopodo antaŭkuri Cunard per la rapideco de transporto estis sendube malavantaĝa. Pli granda rapideco signifus malpli multe da vojaĝantoj kaj malpli grandan spacon por la ŝarĝo. La salton antaŭen tial devis certigi la eksterordinara grandeco de ŝipoj. Nekutime luksa ekipaĵaro por riĉuloj kaj pli spaca loĝigo por pli modestaj pasaĝeroj cetere plu devis plialtigi la atraktivecon de la novaj vaporŝipoj de White Star Line.
 
La decido de la kompanio White Star Line konstrui tri gigantajn ŝipojn okazis en tempo, kiam la vaporŝipoj ''Mauretania'' kaj ''Lusitania'' jam navigaciis sur siaj linioj. Oni tradicias, ke Pirrie kaj [[Bruce Ismay]] foje vespere kunveniĝis ĉe "[[kafo]] kaj [[cigaro]]". ''Olympic'' kaj ''Titanic'' devis esti je 33 metroj pli longaj ol la vaporŝipoj de Cunard, sed ili devis esti nur je kvar ĝis kvin [[knoto]]j malpli rapidaj, kaj per [[tonelo]] da 46 000 tunoj, ili devis antaŭkuri la konkurencon. Konstruante, oni bezonis atenti nek la elspezojn nek la protestojn de administrantoj de albordiĝejoj, laŭ kiuj ne estos en albordiĝejoj sufiĉe da loko por ''Olympic'' kaj ''Titanic''. Precipe en [[Novjorko]] ili tre koleriĝis. Por ke li montru al havenadministrejoj, ke ili preterdormis la tempon, Pirrie respondis, ke li intencis konstrui personŝipon longa 330 metrojn, kaj li ne eliminis tonelon 100.000 tunojn.
 
Pirrie sendube pripensis grandioze. En la tempo, kiam li [[desegnaĵo|desegnis]] siajn planojn, la fantaziitan ŝipon ne nur kapablus halti nenia [[ankro (ŝipo)|ankrejo]] sur nenia flanko de Atlantiko, en kiun la novaj ŝipoj eniĝus, sed ankaŭ starus eĉ ne unu sufiĉe granda ŝipfarejo, kie eblus konstrui ĝin. La firmao Harland & Wolff devis ekkonstrui eksterordinare braceletigitajn glitilojn, kiuj alportus la mason de projektitaj ŝipoj. Sub la plej granda portalo tiutempe estis en ŝipfarejo Harland & Wolff konstruataj flank' al flanko ''Olympic'' kaj ''Titanic''.
 
== La konstruado de ''Titanic'' ==
[[Dosiero:Titanic-konstruado.jpg|thumbeta|250px|rightdekstra|Titanic, mallongtempe antaŭ sia surakviĝo]]
[[Dosiero:Titanic-surigo.jpg|thumbeta|250px|rightdekstra|Surakviĝo de ''Titanic'', la [[31-an de majo]] [[1911]].]]
 
La [[Kilo (ŝipo)|kilo]] de ''Titanic'' pretiĝis en ŝipfarejo de la [[firmao]] [[Harland & Wolff]] en [[Queen´s Island]], apud [[Belfast]], la [[31-an de marto]] [[1909]]. ''Titanic'' estis konstruata sub la plej granda portala [[argano]] de la tuta mondo, flankalflanke de la fratina ''Olympic''. Tri mil viroj fervore laboris dum du jaroj, kaj la [[31-an de majo]] [[1911]], kiam ''Olympic'' jam estis fornavigacianta al sia unua transoceana navigado, ''Titanic'' estis surakvigita. Je dek tri minutoj posttagemeze, la giganta ŝelo ekmoviĝis sur la glitilo kaj post sesdek du sekundoj ĝi jam balanciĝis sur surfaco de la [[Irlanda Maro]]. La solenan agadon rigardis el kajo granda homamaso kaj invititaj gastoj. Estis inter ili ankaŭ [[J. P. Morgan|J. Pierpont Morgan]], kiu pro tio alvojaĝis el [[Londono]], kie li tiam restadis. La kompanio White Star Line eĉ luis marbordan vaporŝipon por la transveturigo de centoj da gastoj ĝis [[Belfast]], por ke ili povu ĉeesti la grandan spektaklon.
Linio 64:
Post dek monatoj, la [[2-an de aprilo]] [[1912]], ''Titanic'' sukcese trapasis ekzamenojn faritajn sub kontrolo de oficistoj de la komercministerio, kiu laŭ la brita leĝo pri la komerca ŝiparo prezentis ĉefan inspektan instituton. Helpe de [[remorko]]j, ''Titanic'' eknavigaciis el Belfast tra [[Viktorina kanalo]] ĝis la Irlanda Maro, kie ĝi faris kelkhoran navigacion, dum kiu estis kontrolitaj ĉiuj ĝiaj ekipaĵoj, inkluzive de la [[radiotelegrafo|radiotelegrafa]] aparataro.
 
[[Dosiero:Thomas Andrews ül.jpg|200px|thumbeta|leftmaldekstra|Konstruisto [[Thomas Andrews]]]]
 
Dum la tuta tempo, unu el la plej gravaj personoj surferdeke estis [[Thomas Andrews]], la plenumdirektoro de la ŝipfarejo Harland & Wolff. Laŭ la opinio de plejmultaj iniciitaj nuntempuloj, Andrews estis konsiderata kiel la verŝajne plej bona tiutempa ŝipkonstruisto. Andrews donis al ''Titanic'' la sigelilon de siaj kapabloj kaj kreemajn inventojn, kiel eble neniu alia ŝipkonstruisto. Mallongtempe post noktomezo, merkrede la [[3-an de aprilo]], ''Titanic'' navigaciis ĝis [[Southampton]], de kie ĝi devis post unu semajno eki sian unuan vojaĝon transoceanan. La ŝipo estis lokigita en ankrejo specife destinita por ĝi, kaj la grandeco de la nova ŝipo impresis ĉiujn rigardantojn. ''Titanic'' elstaris super la kajo kvazaŭ rok[[klifo]]. La ceteraj navigaciiloj en la haveno, inter ili eĉ vico da grandaj vaporŝipoj, subite kvazaŭ malpligrandiĝis.
Linio 92:
 
Suprenirintajn vojaĝantojn de la tria klaso atendis rapida esploro fare de ŝipa kuracisto. Tiujn, kiuj sukcese trapasis la ekzamenon, dekoj da steverdoj kondukis al la destinitaj loĝejoj. La ŝipbiletoj surhavis numerojn korespondaj al la numeroj de kajutoj kaj [[lito]]j kaj la tuta procedo okazis glate. La loĝigo en la tria klaso en ''Titanic'' entute ne estis komparebla al tio, en kiaj kondiĉoj vojaĝantoj de la 3-a klaso transnavigaciis oceanon ankoraŭ iam antaŭe. Ĉiuj loĝejoj estis bone [[aero|aerumitaj]], [[hejtado|hejtigitaj]] kaj [[lumo|lumigitaj]] per elektraj lumigiloj. La tria klaso havis eĉ sian [[fumado|fumejon]], socian ĉambron, ampleksan manĝejon kaj promenejon kun [[tablo|tabletoj]] kaj [[seĝo]]j, kie eblis pasigi tempon dum ĉiu vetero. La [[manĝo]] estis simpla, sed kvalita, multe da bedaŭrinduloj, kiuj forvojaĝis en tiu ĉi granda ŝipo serĉi trans la maro novan hejmon, jam post la unua tago konfesis, ke tian abundecon da manĝo ili havis sur [[telero]]j ĝis nun neniam en la vivo, kvankam la prezo de triaklasa bileto estis akceptebla, ĝi kostis nur kelkaj [[pundo]]j.
[[Dosiero:Edward J. Smith.jpg|thumbeta|[[Edward J. Smith]], kapitano de la ''Titanic'']]
Dume altefektivaj elektraj [[argano]]j estis transportantaj el la kajo sur la ŝipon ŝarĝojn de valizoj kaj lastajn amasojn de ĉiuspecaj provizoj, sur la ferdekoj, la koridoroj kaj la ŝtuparejoj regis vigla aktiveco. La vojaĝantoj kaj la vizitantoj trairis sur [[boato|boata]] ferdeko preter [[blanka|blanke]] kolorigitaj savboatoj, pendigitaj sur malsuprenigaj arganoj; multaj el ili, ekvidinte la boatojn, ridetis, ili konsideris ilin kiel tute senbezona parto de la ekipaĵaro. La ideo pri katastrofo kaj la ebleco de droniĝo de tiu ĉi ŝipo ŝajnis absurda. Proksimiĝis la dekdua horo. En kajuto de kapitano en la malantaŭa parto de navigacia ponteto kapitano [[Edward J. Smith]] adiaŭis kun siaj gastoj. Poste li subskribis proklamon de la kompanio, en kiu li anoncis, ke la ŝipo estas ŝarĝita kaj preparita al la navigacio, ke la [[maŝino]]j kaj [[kaldrono]]j estas en perfekta stato.
 
Linio 100:
 
=== Merkredo la 10-a de aprilo - ''Titanic'' estas fornavigacianta ===
Mallongtempe antaŭ [[tagmezo]] eksonis sur [[ferdeko]]j de ''Titanic'' signalaj [[sonorilo]]j kaj je kilometroj malproksime super la [[Southampton|southamptonasouthampton]]a [[golfo]] portis sin reeĥo de ŝipa [[Sireno (avertilo)|sireno]] anoncanta, ke la plej granda ŝipo en la mondo estas fornavigacianta. La amikoj kaj la parencoj de la vojaĝantoj, ĵurnalistoj, fotografiistoj kaj la ceteraj vizitantoj rapide adiaŭis unu la alian, ili interŝanĝis lastajn salutojn kaj ĉiuj estis revenantaj al la bordo. Senpere antaŭ al suprentiro de lasta ŝipa ponteto alkuris kelke da spirigitaj hejtistoj postulantaj eniron sur la ŝipon. Suboficiro gardanta ĉebordan finaĵon de la ponteto jam rifuzis enlasi ilin sur la ferdekon.
 
Jam antaŭ ia tempo venis sur la ŝipon [[stiristo]] [[George Bowyer]]. Tuj kiam li estis enirinta la ferdekon, sur [[masto]] estis hisita [[flago]] anoncanta lian ĉeeston kaj poste li anoncis sin sur ponteto al [[kapitano de Titanic|kapitano Smith]]. Post mallongtempa interparolo kun la kapitano la stiristo iris konvinkiĝi, ĉu ĉio estas preparita kaj ĉu la oficistoj estas sur siaj lokoj.
Linio 168:
 
=== Dimanĉo la 14-a de aprilo ===
Dimanĉa mateno la [[14-an de aprilo]] promesis pluan el vico da agrablaj tagoj akompanantaj virgulinan navigacion de la giganta vaporŝipo. Mallongtempe post matenmanĝo la kapitano akompata de la ĉefoficiro, ekonomiisto, ĉefmaŝinisto, ĉefstevardo kaj pli aĝa kuracisto ekiris por inspekti. Tiu ĉi signifa evento, kiam la kapitano kaj la ĉefoj de unuopaj sekcioj trairadis vestitaj en solenaj uniformoj tra la tuta ŝipo ekde la pruo ĝis la pobo kaj ekde la plej supra ferdeko ĝis la plej malsupra, okazis sur la transatlantikaj vaporŝipoj ĉiudimanĉe. Poste, je la 11-a horo, tiuj el la vojaĝantoj, kiuj havis intereson, amasiĝis en la manĝejo de la unua klaso al [[diservo]]. Gvidi la diservon estis privilegio de kapitano. Per sia trankvila, diskreta voĉo [[kapitano de Titanic|E. J. Smith]] legis preĝojn kaj akompanata de ŝipa orkestro eksonis kantado de religiaj kantoj.
 
Kiam la diservo esti finiĝinta, la stevardoj tuj komencis prepari la manĝejon por kredencado de tagmanĝo. Meze de la grandspaca kaj lumigita ĉambrego staris tablo de la kapitano. E. J. Smith ĝoje tagmanĝis kaj vespermanĝis inter la vojaĝantoj. Invito al lia tablo estis honoro, kiun estimis kaj viroj kaj virinoj de tiuj plej sonaj nomoj. Multaj alternis ĉe la tablo de Smith sur ĉiuj vaporŝipoj de [[White Star Line]], al kiuj li komandis, kaj same tio estis sur ''Titanic''. Lia populareco estis grandega.
Linio 174:
Ankaŭ dimanĉe la [[14-an de aprilo]] tenis jam kelke da tagoj daŭranta bela vetero. La maro estis senĉese trankvila, blovetis milda [[vento]] kaj la videbleco estis brila. Post la tagmanĝo aperis sur granda tabulo ĉe la kancelario de ekonomiisto freŝa informo anoncanta, kian distancon ''Titanic'' pasis dum lastaj dudek kvar horoj. Ĝi senĉese plialtiĝis: ekde la tagmezo de la [[11-a de aprilo]] ĝis la tagmezo de la [[12-a de aprilo]] tio estis 386 mejloj, ĝis la tagmezo de la [[13-a de aprilo]] 519 mejloj kaj ĝis la tagmezo de la [[14-a de aprilo]] 546 mejloj. Eĉ kiam 519 mejloj atingitaj dum la dua tago post tio, kiam la ŝipo ennavigaciis en la akvojn de la oceano, estis por la ĉefdirektoro [[J. Bruce Ismay]] kaj kapitano certa ĉagreniĝo, plene ili estis kontentaj kaj la kapitano esprimis sin, ke se daŭrigos la favora vetero, ''Titanic'' atingos rilate al la virgulina navigacio [[rekordo|rekordan]] tempon. Jam haltinte en Queenstown Ismay vokis ĉefmaŝiniston [[Joseph Bell]]-on, li lasis sin informi pri provizoj de karbo kaj rekomendis, por ke la [[15-a de aprilo|dekvinan]] aŭ la [[16-a de aprilo|deksesan]], se la vetero estos elteninta, la ŝipo jam navigaciu per la plena rapideco. La maŝinoj ekfunkciis senkomplike kaj Ismay kun Smith povis esti konvinkitaj, ke ''Titanic'' atingos pli bonajn rezultojn ol antaŭ unu jaro dum sia unua navigacio ĝia fratina ŝipo ''Olympic''. Dum la tago ĝi jam navigaciis per rapideco ĉirkaŭ dudek unu knotoj kaj al multaj spertaj vojaĝantoj ne eskapis, ke la rapideco senĉese plialtiĝas.
 
[[Dosiero:Titanic-manĝokarto.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|Manĝokarto de la 1-a klaso el ''Titanic'' el la 14-a de aprilo 1912]]
La dimanĉa posttagmezo pasis en la sama bonhumoro, per kiu markis sin ankaŭ ĉiuj antaŭaj tagoj de la navigacio. Sed unu ŝanĝo ja okazis. Senteble malvarmiĝis, kaj kiam proksimiĝis vespero, [[hidrargo]] en [[termometro]] plu sinkis. Ja estis senĉese plene klara vetero kaj preskaŭ senventejo, sed la rapida movo de la ŝipo kreis artefaritan, malagrable malvarmigan venton, antaŭ kiu kelke da vojaĝantoj, kiuj ankoraŭ eblis ekvidi sur la malfermitaj ferdekoj, ŝirmis sin per varmaj manteloj. La ceteraj preferis al pli agrabla medio en la fermitaj spacoj, inkluzive de kovritaj promenejoj. Sur unu el la fermitaj promenejoj ludis infanoj, plenigita estis ankaŭ la pariza kafejo kaj salonoj.
 
Linio 187:
 
Je unu horo kaj kvardek du minutoj la [[radiostacio]] de ''Titanic'' akceptis pluan depeŝon, ĉifoje de vaporŝipo ''Baltic'', antaŭ pozicio de ''Olympic'' kaj ''Titanic'', unu el kvaropo de la plej grandaj personaj ŝipoj de ŝipposedejo [[White Star Line]]. ''"Al kapitano Smith, ''Titanic''. Ekde la navigacio ni havas mildan, ŝanĝiĝeman venton kaj klaran, bonan veteron. Greka vaporŝipo Athenai anoncas, ke ĝi preterpasis glacimontojn kaj ampleksajn glaciajn kampojn en pozicio 41° 51' de la norda [[latitudo]] kaj 49° de la okcidenta [[longitudo]]."''
[[Dosiero:Conny's Poppenhuizen Titanic.jpg|rightdekstra|thumbeta|250px]]
Kapitano Smith konfirmis la akcepton de radiotelegramo, lasis ĝin ĉe si, kaj kiam li tagmanĝinte ekvidis sur la promeneja ferdeko de la 1-a klaso J. Bruce Ismay, ĉefdirektoron, senvorte li transdonis ĝin al li. Tio ne surprizis Ismay-on, la kapitano ofte sciigis lin pri diversaj informoj kaj mesaĝoj. Li pase rigardis la radiotelegramon, enpoŝigis ĝin kaj denove elpoŝigis ĝin nur pli poste posttagmeze; li montris ĝin al edzino de [[Arthur Ryerson]], posedanto de ŝtalfabriko, kaj al edzino de J. B. Thayer. Poste li denove enpoŝigis la paperon kaj forgesis pri ĝi.
 
Linio 268:
 
En la gvatnesto nun de la movo nekapabla Frederick Fleet fascinite gapis al la malhela pligrandiĝanta silueto. Pro la [[inertio]] peligata ''Titanic'' direktis per alta rapideco senĉese antaŭen kaj daŭris tutan eternecon antaŭ ol ties pruo komencis malrapide turniĝi maldekstren. La maso da glacio nehaltigeble proksimiĝis el tribordo kaj elstaris super la ferdeko de la prua surkonstruaĵo. En lasta sekundo ĝi preterpasis la pruon kaj deglitis laŭlonge laŭ la ŝipa flanko, al ambaŭ viroj en la gvatnesto preskaŭ ŝajnis, ke ''Titanic'' sukcesos eviti je milimetroj al la glacimonto. La pruo jam estis turniĝinta je dudek du gradoj maldekstren, kiam la ŝipo leĝere ektremis kaj de sube, el la dekstra flanko de la grandega ŝelo, aŭdiĝis krakiga sono. Fleet pli poste eldiris, ke en la gvatnesto ili entute ne eksentis la ektremon, sole ili ekaŭdis malfortan knaradon. Tial li kaj Lee konjektis, ke ''Titanic'' nur frotiĝis kun la glacio.
[[Dosiero:Titanic iceberg.jpg|rightdekstra|250px|thumbeta|<small>Oni supozas, ke ĝuste tiu ĉi glacimonto kaŭzis tragedion de ''Titanic''. Ĉe piedo de la glacimonto estis granda makulo de [[ruĝa]] koloro. La foto estis farita la [[15-an de aprilo]] [[1912]] proksime de la loko de la drono de ''Titanic''.</small>]]
 
Sed la vero estis alia kaj tragika. En la praktiko ne eblis la kunpuŝiĝon repuŝi. Pli postaj provoj faritaj per ''Olympic'' montris, ke estas bezonataj proksimume 37 sekundoj, antaŭ ol okazos tia ŝanĝo de la kurso, kian atingis ''Titanic'' en la momento de la kunpuŝiĝo, tio estas je du gradoj de kompaso aŭ 22 gradoj. Dum tiu tempo la ŝipo navigacianta per rapideco ĉirkaŭ 21 knotoj pasos proksimume 430 metroj, kaj se ni konsideros kelke da sekundoj necesaj por eldono de la ordono al la ŝanĝo de kurso, la fina distanco povas esti 460 metroj. Kaj tio estis kun plena verŝajneco la distanco de la glacimonto de ''Titanic'' en la momento, kiam Frederick Fleet ekrimarkis ĝin kaj atentigis la ponteton. Dum londona esplorado de la katastrofo estis konstatite, ke la glacimonto disŝiris la fundon de ŝipo sur la tribordo proksimume tri metroj super la kilo kaj kaŭzis cent metrojn longa breĉon tiriĝanta ekde la prua kolizia spaco trans la unua, la dua kaj la tria ŝarĝspaco kaj trans la kaldronejoj n-ro 6 kaj 5. Rilate al la rapideco de ŝipo superi cent metrojn postulis tempon de netutaj sekundoj kaj tio sufiĉis por tio, por ke estu eldirita la nerevokebla mortverdikto super la plej granda kaj la plej bela vaporŝipo en la mondo.
Linio 343:
:'''1:50''' ''Caronia'' aŭdas, kiel ''Frankfurt'' vokas al ''Titanic''. Laŭ la indikita pozicio ĝi estas en la tempo de la unua elsendado de SOS malproksima de ''Titanic'' 172 mejloj.
:'''1:55''' Kabo Race sciigas al ''Virginian'': ''"Ni ne aŭdis ''Titanic''-on jam eble duonhoron. Eble ĝi jam ne plu havas elektron."''
:'''2:00''' ''Virginian'' aŭdas ''Titanic''-on tre malforte, la forto de ĝia signalo tre malaltiĝis.
 
Sole sur la ŝipo, kiu staris proksime de ''Titanic'', dum la tuta tempo ili aŭdis nenion. Ĝia radiotelegrafisto dormis, ĉar neniu vekigis lin.
Linio 391:
 
Ni scias, ke [[Kapitano de Titanic|kapitano Smith]] ripete per laŭtparolilo elvokis la komandantojn de malsuprenigitaj savboatoj, por ke ili restu proksime de la ŝipo: li volis, por ke ili, se estos en la savboatoj ankoraŭ loko, enboatigu pluajn frakasiĝintojn. Tiu ĉi ordono ne estis respektita. La boatoj estis malproksimiĝantaj de ''Titanic'' tamen pro timo, ke la grandega akvokirlo, estiĝonta post la mergiĝinta de ŝipo, povas subakvigi ilin, tamen pro timo, ke dum eksplodo de la kaldronoj povas trafi ilin flugantaj ruinoj. Tiel okazis, ke kiam jam la unuaj homoj komencis salti el la ferdekoj en la akvon - dekomence tio estis unuopuloj - sole kelkaj sukcesis alnaĝi al la plej proksimaj boatoj, la ceteraj estis tro malproksimaj. Kiam poste dum lastaj kritikaj minutoj forlasis la ŝipon la centoj de homoj en unu fojo kaj la surfacon kovris malfeliĉuloj terurigitaj pro morta timo, la homekipoj de la boatoj pro timoj je la propraj vivoj timis alproksimiĝi al tiu ĉi baraktiĝanta homamaso.
[[Dosiero:Titanic-lifeboat.gif|rightdekstra|250px|thumbeta|Savitoj en boato]]
 
Tiu ĉi decido estis kaj estas ĝis la hodiaŭaj tagoj en plimulto da laboroj, traktantaj pri la tragedio de ''Titanic'', detale analizata kaj taksata. La finoj diferenciĝas. Kelkaj aŭtoroj konsideras ilin kiel ununure ebla, eĉ kiam drasta, aliaj riproĉas al la komandantoj de savboatoj mankon de decidemo kaj sencon por devo. Konsiderinte ĉiujn cirkonstancojn eblas eble respondece proklami, ke almenaŭ en kazoj, kiam la boatoj estis duonmalplenaj - ekz. en [[boato]] n-ro 7 estis 27 homoj, en boato n-ro 6 28 homoj, en boato n-ro 8 39 homoj (laŭ usonaj fontoj sole 28), en [[kutro]] n-ro 1 12 homoj kaj en kutro n-ro 2 26 homoj (samtempe temis pri lignaj boatoj kun kapacito 65 personoj kaj kutroj kun kapacito 40 personoj) - ili devis provi savi la dronantajn malfeliĉulojn. Unusolan organizitan provon en tiu ĉi direkto faris la kvina oficiro [[Harold Godfrey Lowe|Lowe]], kaj eĉ se li decidiĝis tre malfrue, malgraŭ tio li savis kelke da frakasiĝintoj.
Linio 416:
Merkrede la [[17-an de aprilo]] ''Carpathia'' aperis en densa [[nebulo]], tra kiu ĝi trabaris sin fakte dum la tuta resto de la navigacio. Kapitano Rostron devis malaltigi rapidecon kaj ĉiun duonminuton eksonis ŝipa [[hupo]] avertanta ĉiujn ĉirkaŭajn navigaciilojn. Li bone konsciis, kiel la averta hupado devas efiki je la nervoj de frakasiĝintoj. Sed tio estis neevitenda, la nebulo prezentis la saman danĝeron kiel la glacimontoj. Ĵaŭde posttagmeze el la griza kurteno fine aŭdiĝis hupo de lumtura ŝipo apud insulo Fire kaj poste je la sesa vespere ''Carpathia'' alproksimiĝis al alia lumtura ŝipo, kie ĝi devis enŝipigi stiriston, kiu kondukos ĝin tra novjorka golfo en havenon. Nur nun la laca kapitano Rostron el la profundaĵo de la animo elspiris. La plej drama navigacio de lia vivo post nelonge estis finiĝonta.
 
[[Dosiero:Titanic-kolportisto.jpg|rightdekstra|thumbeta|250px|Kolportisto en strato kun unuaj informoj pri la katastrofo de ''Titanic''.]]
Kun la alveturo de ''Carpathia'' havis plenajn zorgojn ankaŭ novjorka urbestro kaj policestro. Jam posttagmeze policaj kordonoj fermis stratojn kondukantaj al albordiĝejo de ŝipoj de Cunard kaj la regiono de kajo, kie el ''Carpathia'' la frakasiĝintoj devis elŝipiĝi, estis barita per barieroj. En tiun ĉi spacon estis koncentrigitaj grandaj policaj fortoj inkluzive de rajdpolicanoj kaj detektivoj en civilo. La tuta urbo [[Novjorko]] vivis en tiuj ĉi tagoj pro la atendado de baldaŭa alveturo de ŝipo kun kelke de centoj da frakasiĝintoj. Institutoj kaj privataj personoj proponis helpon. Irlandaj, italaj, judaj, germanaj kaj svedaj almigrintaj kompanioj proponis loĝig-spacojn, urbo Novjorko donis 700 litojn, YMCA kaj [[Armeo de savo]] pluajn. Magazeno Gimbel donis por dumtempa loĝigo de la frakasiĝintoj je dispozicio 200 lokojn. Sume estis antaŭ la alveturo de ''Carpathia'' certigita loĝigo por pli ol 5000 homoj, kio tre superis la verajn bezonojn. Ĉiu malsanulejo en la urbo preparis sin por akcepti tiujn, kiuj bezonos kuracistan helpon, medikamentojn kaj nutraĵojn proponis ankaŭ [[Ruĝa Kruco]]. Samtempe alvenis mon-kontribuoj por la vojaĝantoj de la 3-a klaso, kiujn la katastrofo senigis de ĉiu havaĵo. Organizadon de kolekto ekprenis edzino de multimilionulo Vanderbildt kaj grandan sumon ŝi amasigis de membroj de novjorka [[borso]]. [[Vincent Astor]] kontribuis 10000 [[dolaro]]jn, [[Andrew Carnegie]] 5000, [[John Rockefeller]] 2500 dolarojn. [[George M. Cohan]], la konata figuro de novjorka teatra mondo, kolektis inter siaj kolegoj preskaŭ 9000 dolarojn kaj al la frakasiĝintoj el ''Titanic'' devis esti transdonita ankaŭ profito de aparta sabata prezento de unu el teatroj en [[Broadway]]. Aliĝis ankaŭ sportistoj, prezidanto de fotbala klubo [[New York Giants]] anoncis, ke profito el dimanĉa matĉo iros al la sama konto. La gvidantaro de [[Pensilvanio|pensilvanaj]] fervojoj proponis, ke ĉiujn vojaĝontojn ĝis [[Philadelphia]] kaj plu okcidenten transportos je siaj kostoj.
 
La amasiĝintaj homamasoj atendis, ke ''Carpathia'' ekcelos al la kajo de Cunard, sed por surprizigi ĉiujn ĝi daŭrigis tra la golfo supren al albordiĝejo de ŝipposedejo [[White Star Line]] kaj tie ĝi haltis. Ĉimomente ekpluvis, tondro ŝtormis kaj fulmoj krucigis la firmamenton. En ties lumo homoj en akompanig-ŝipoj kaj sur kajoj vidis, ke ''Carpathia'' malsuprenigas savboatojn. Tio estis la savboatoj de ''Titanic'', kiujn ĝi kolektis sur la loko de katastrofo kaj antaŭ ankrigo estis necese forgi ilin el la ferdeko, por ke ili ne malebligu manipuladon kun allig-ŝnuregoj. Ĉiun el ili nun priservis du el la savitaj maristoj de ''Titanic''. Tiujn ĉi dek tri boatoj prezentis ĉion, kio restis el la plej granda kaj la plej perfekta ŝipo de sia tempo.
 
[[Dosiero:Titanic-Bride.jpg|rightdekstra|thumbeta|250px|Pli juna radisto de ''Titanic'' [[Harold Bride|H. Bride]] estas kun la frostvunditaj piedoj malsuprenportata en Novjorko el la ferdeko de ''Carpathia'']]
Kiam la lasta boato estis alligita al la kaja digo, ''Carpathia'' malrapide turniĝis kaj revenis tien, kie atendis la dekmilaj homamasoj. Je la 9-a horo kaj 35 minutoj fortaj ŝtalŝnuregoj katenigis ĝin al la [[moleo]]. Kiam pontetoj estis malsuprenigitaj, la unuaj homoj komencis veni al la kajo. Plua ĉagreno: tio ne estis tiom atendataj frakasiĝintoj, sed la vojaĝantoj de ''Carpathia''. Nur kiam ĉiuj vojaĝantoj foriris el la ŝipo, aperis sur ŝtupetoj virino, kiu je la unua ekvido diferenciĝis de la bone vestitaj kaj ordigitaj vojaĝantoj de ''Carpathia''. Ŝi estis blondhara, ŝi faris kelke da paŝoj kaj konfuzite ŝi haltis ekvidinte milojn da vizaĝoj, kiuj turnis sin al ŝi. Ĉi tie jam ne povis okazi eraro - la ferdekon de ''Carpathia'' forlasis la unua el 706 frakasiĝintoj, kiuj supervivis la plej grandan surmaran katastrofon de ĉiuj tempoj. Post ŝi sekvis en rapida sekvo pluaj, laŭ tio, en kiu klaso ili vojaĝis; la vojaĝantoj de la 1-a klaso estis forirantaj plej baldaŭ. Plimulte atendis ilin aŭtomobiloj, kiuj rapide forveturigis ilin el mandistanco de atakantaj raportistoj kaj el ĉirkaŭigo de la scivolema homamaso.
 
Linio 432:
 
== La ŝipruino de ''Titanic'' ==
[[Dosiero:Titanic-pruo.jpg|rightdekstra|thumbeta|250px|La pruo de ''Titanic'']]
 
La unuan vere gravan provon trovi ''Titanic''-on faris [[Jack Grimm]], [[Teksaso|teksasa]] naftisto kaj plurmilionulo. Tiu ĉi riĉulo, kiu jam antaŭe financis kelkajn ekstravagancajn ekspediciojn - kiel serĉadojn de onidira "truo" en la norda poluso, [[arkeo de Noa|arkeon de Noa]] en Turkio, monstron en skota lago [[Monstro de Loch Ness|Loch Ness]] aŭ [[Jetio|neĝviron]] en Tibeto - evidente intencis ĉiupreze enpaŝi en la historion. Li luis specialan ŝipon ''H. J. W. Fay'', du antaŭajn mondajn oceanografiistojn kaj la [[14-an de julio]] [[1980]] li eknavigaciis el [[Florida]] al [[Novlando]]. La intenco de la ekspedicio estis traesplori la regionon proksime de pozicio indikata fare de ''Titanic'' dum vokado je helpo kaj okaze de nesukceso transŝovi la esploradon pli malproksimen orienten, ĉar konsilantoj de Grimm havis suspekton, ke la ĝenerale agnoskata pozicio de la drono de ''Titanic'' ne estas ĝusta. Grimm kunveturigis son-aparataron (hidroakustikan) nomita SEA MARC, kiu estis en la difinita spaco malsuprenigita super la maran fundon kaj haŭlita fare de ŝipo ''H. J. W. Fay'' sur kablo. SEA MARC elsendis en flankojn son-ondojn, kiuj kunpuŝiĝinte kun la obstaklo revenis kaj kiuj estis kaptataj montrante bildon de la tereno kaj objektoj en rondo larĝa unu kaj duono ĝis tri [[mejlo]]j.
Linio 458:
 
=== La trovo de ''Titanic'' ===
[[Dosiero:Titanic-kapo.jpg|thumbeta|250px|rightdekstra|Kapo de disrompita porcelana pupo]]
La [[5-an de julio]] [[1985]] alnavigaciis la esplorŝipo ''Le Suroit'' al la zono de supozita loko de la ŝippereo kaj komencis esplori la maran fundon. D-ro Ballard aliĝis al la franca skipo la [[22-an de julio]]. Horon post horo ''Le Suroit'' tranavigaciis la regionon per maniero simila al [[falĉilo|falĉado]] de [[herbejo]] - ĝi navigaciis unudirekten ĝis la limo de zono, turniĝis je 180°, navigaciis reen, denove returniĝis, ktp. Aparataro de [[SAR]] simila al granda [[torpedo]], alligita per kablo al ''Le Suroit'' kaj tirita en profundaĵo de preskaŭ 4.000 metroj nur eble 200 metroj super la fundo de la oceano, kaptis dum ĉiu navigacio zonon larĝa ĉirkaŭ duonan mejlon. Tuj kiam la son-aparato anoncis objekton, ties [[magneta kampo]] estis verkontrolita per magnetometro kunigita kun SAR - la esploristoj kredis, ke miloj da tunoj de metalo de la ŝipruino de ''Titanic'' devas reagi per neŝanĝebla maniero.
 
Linio 472:
 
=== La levigo de ''Titanic'' ===
[[Dosiero:Titanic-lustro.jpg|rightdekstra|thumbeta|250px|Kristala lustro sur ferdeko B]]
La ruino de la malfeliĉa ''Titanic'', droninta en la profundaĵojn de la oceano kvar cent mejlojn sude de [[Novlando]], estis neniam forgesita kaj de tempo al tempo en la monda presaro aperis informoj pri planoj al ties trovo kaj levigo. Senpere post la katastrofo la milionulaj familioj de Astor-idoj, Guggenheim-idoj kaj Widener-idoj komune konsultis demandon pri la levigo de ''Titanic'' per usona firmao [[Merritt and Chapman]], specialigita al submaraj savlaboroj. Ili volis trovi la korpojn de siaj mortintoj kaj ceremonie sepulti ilin. Malgraŭ tio ke estis je disponoj sufiĉaj financaj rimedoj, specialistoj sciis, ke tia operacio ne estas per tiama tekniko farebla. Ili konsideris almenaŭ eblecon ĵeti al la mara fundo [[dinamito|dinamitajn]] eksplodaĵojn, kies eksplodoj povus kelkajn korpojn suprenporti al la surfaco. Sed ankaŭ estis forlasita tiu ĉi ebeleco.
 
Linio 536:
{{leginda}}
{{ADLS|2007|48}}
 
{{LigoLeginda|as}}
{{LigoLeginda|fi}}
{{LigoLeginda|lv}}
{{LigoLeginda|ru}}
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Titanic, RMS}}
Linio 548 ⟶ 553:
{{LigoElstara|nl}}
{{LigoElstara|uk}}
{{LigoLeginda|as}}
{{LigoLeginda|fi}}
{{LigoLeginda|lv}}
{{LigoLeginda|ru}}