Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

17 bitokojn forigis ,  antaŭ 5 jaroj
e
polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (2), <references /> → {{Referencoj}} per AWB
En [[lingvistiko]] ([[fonologio]], [[fonetiko]]) '''tonlingvo''' aŭ '''tona lingvo''' estas [[lingvo]], en kiu la tono havas [[leksiko|leksike]] distingivan funkcion. En tiaj lingvoj ekzistas malsamsignifaj [[vorto]]j (aŭ [[morfemo]]j), kiuj distingiĝas unu de la alia nur per sia tono. En tonlingvoj la tono nedisigeble apartenas al la vorto aŭ morfemo. Ekzistas ''tonemoj'', kiuj funkcias kiel ''[[fonemo]]j''. Tipe, la signifodistingo estas ligita al ŝanĝo de la [[tonalto]] aŭ de la konturo de la tono, sed ankaŭ aliaj tonrilataj ecoj povas esti distingivaj. La plej multaj el la nuntempe tutmonde parolataj lingvoj estas tonlingvoj, sed ilia parolantaro (malgraŭ la multaj parolantoj de la [[ĉina lingvaro|ĉinaj lingvoj]]) ne ampleksas la plimulton de ĉiuj homoj.
 
Lingvoj kiuj uzas tonon nur por distingoj sur la nivelo de [[frazo]]j kaj konversaciaj parolturnoj, ofte por indiki finon aŭ nefinon de parolturno kaj por distingi demandon disde konstato, estas nomataj ne '''''tonaj lingvoj''''' sed '''''[[intonacio|intonaciaj lingvoj]]'''''. Multaj tonlingvoj tamen ankaŭ utiligas tonon por distingoj je fraza kaj parolturna niveloj. Oni do povas diri, ke tiuj estas kaj tonaj kaj intonaciaj lingvoj. Tio validas ekzemple por la [[ĉina lingvaro|ĉinaj lingvoj]].
* ekzemple la [[vedoj|veda]] [[sanskrito]], la [[panĝaba]], la [[antikva greka]] en sia origina prononco, la [[litova]], [[norvega]], [[sveda]] (escepte de la vario parolata en [[Finnlando]]) kaj la [[dana]] dialekto parolata sur la insulo [[Bornholm]]<ref>[http://dialekt.dk/dialekter/eksempler/ paĝo pri ekzemploj pri danaj dialektoj en la retejo dialekt.dk de la kopenhaga universitato (dane)]</ref>, la sudslavaj lingvoj [[kroata]], [[serba]] kaj [[slovena]], la [[limburga lingvo|limburga]] kaj la [[ripuara dialektaro]] de la [[germana]].
 
[[Dosiero:Tonal languages.png|thumbeta|400px|Geografia distribuo de la tonlingvoj]]
Rimarkindas almenaŭ du vastaj koheraj geografiaj regionoj en kiuj distingiva uzo de tono estas komuna al multaj lingvoj kiuj apartenas al pluraj malsamaj [[lingvofamilio]]j. La unua estas kontinenta Azio sude de la [[Granda Muro]], kie la menciitaj lingvogrupoj kaj unuopaj lingvoj formas lingvoligon (germane ''Sprachbund''). La dua estas [[Afriko sude de Saharo]]. Ankaŭ tie temas pri "area" (lingvoliga) fenomeno.
 
== Tipologio laŭ distingivaj trajtoj ==
En tonlingvoj povas uziĝi pluraj malsamaj distingivaj tonaj trajtoj. Tiuj povas esti la nivelo, konturo, komenco, finigo kaj sinkronigo de la tono, kaj ties ebla kombino kun malsamaj voĉregistroj.
 
=== Tonnivelo, tonkonturo, tonkomenco ===
 
En la plej simplaj tonsistemoj, la distingiva tono de silabo estas aŭ malalta aŭ alta kaj preskaŭ nivela en ĉiu silabo. Tiaj sistemoj estas oftaj en [[Subsahara Afriko]]. En kelkaj lingvoj de tiu areo ekzistas kroma, meznivela tono, kaj troviĝas ankaŭ pli komplikaj sistemoj.
 
En Orienta Azio, plej multaj tonsistemoj estas pli komplikaj. Tie ekzistas krom nivelaj tonoj ankaŭ distingivaj tonoj kiuj karakteriziĝas per sia konturo. Tiu povas esti leviĝanta, falanta aŭ pli komplika.
 
En kelkaj tonlingvoj ekziztas nivelaj, leviĝantaj kaj falantaj tonoj en la parolo, sed distingiva estas nur la tonalto komence de la [[fonotakso|silaba kerno]], plej ofte reprezentata de vokalo.
 
[[Dosiero:Pinyin Tone Chart.png|thumbeta|180px|Konturoj de la tonoj en la norma ĉina lingvo]] En praktika sistemo por indiki konturajn tonojn en lingvistikaj studoj oni distingas kvin nivelojn inter 1 kaj 5, kaj la konturoj povas esti priskribataj per sinsekvo da ciferoj. Tio ilustriĝas ĉi-apude per la ekzemplo de la [[Norma ĉina lingvo]]. En ĝi, oni povas distingi inter kvin tonoj, el kiuj tamen nur kvar estas distingivaj tonemoj. La kvina estiĝas nur kiam iu el la distingivaj tonoj neŭtraliĝas en la parolo.
 
* unua tono, [[pinjino|pinjine]] ''ā'', /55/ alta tono
* neŭtrala tono, [[pinjino|pinjine]] ''a'', /11/ malalta tono
 
La ciferoj en tiu sistemo ne indikas iajn [[intervalo (muziko)|muzikajn intervalojn]]. La diferenco en la tonalto inter la niveloj 5 kaj 1 ne estas konstanta, sed povas varii en alta grado kun la vigleco de la parolo. En vigla parolo de gaja knabino, tiu diferenco estas multe pli granda ol en parolo de malgajulo.
 
Notindas, ke neŭtrala tono estas malalta kaj ne mezalta. Tio havas fiziologian kaŭzon kaj pro tio verŝajne validas ĝenerale por ĉiuj tonaj kaj intonaciaj lingvoj.
 
Kvankam la tonalto ĉefrolas en la distingo inter tiuj tonoj, oni povas percepti la ”tonojn” ankaŭ en senvoĉa, flustra parolo. Tio eblas (tamen malpli fidinde) ĉar ekzistas pozitiva [[korelacio]] inter tonalto kaj [[laŭteco]] de la voĉo. Je nivelo 5, tonoj estas kutime ne nur plej altaj, sed ankaŭ plej laŭtaj. Ankaŭ helpas la malsama daŭro de malsamaj tonoj. (Pro la komplika tonmovado, la tria tono estas la plej longa.)
 
La cifera sistemo de tonindiko estis proponita de [[Zhao Yuanren]], kiu ankaŭ ”komponis” plurajn rakontetojn el cetere identaj silaboj, kiujn distingas nur la tono. Tio bone ilustras la altan funkcian ŝarĝon de la tonoj en la ĉina. Jen ekzemplo:
 
[http://www2.ling.su.se/staff/hartmut/ljud/qi_qi.wav Aŭskulti] <ref>Hartmut Traunmüller (1997). [http://www2.ling.su.se/staff/hartmut/tur.htm ''En tur i fonetikens marker''] (Ekskurso en la terenon de fonetiko), Lingvistika instituto, Stokholma universitato.</ref> ''Qí Qí qī qī. Qí qī qì qī qì. Qí Qí qì. Qì qí qī qī. Qí qí qǐ. Qī qī qì. Qǐ qí qī Qí. Qí Qí qī qī. Qì qì qī Qí.''
 
Traduko: Sesdekjarulo el Ĉi havis sep edzinojn. La edzinoj de la sesdekjarulo forĵetis la [[lakaĵo]]jn (漆器). La sesdekjarulo el Ĉi koleriĝis, forlasis la sep edzinojn kaj forrajdis sur [[ĉilino]] (麒麟). La sep edzinoj bedaŭris kaj petis lin resti en Ĉi. La sesdekjarulo el Ĉi lasis sian koleron kaj restis en Ĉi.
=== Tonfiniĝo abrupta/malabrupta ===
 
En kelkaj tonlingvoj funkcias kiel [[distinga trajto]] abrupta fino de la tono. Estas tiel en aro da sudĉinaj dialektoj, en la [[birma]] kaj la [[vjetnama lingvo]]j. La abrupta fino estiĝas pro fermo de la [[gloto]]. Pro tio oni ankaŭ nomas tiujn tonojn [[glotalo|glotalaj]] aŭ glotaligitaj. Ilia daŭro estas kutime malpli longa. Tipe estas nur unu aŭ du el la tonaj konturoj, kiuj kombiniĝas kun tiu trajto.
 
=== Tonsinkronigo, tonakcento ===
 
En kelkaj tonlingvoj oni ne povas konsideri la tonalton en si mem distingiva. Anstataŭe estas malsama sinkronigo de la tonaj movoj kun la segmentoj, kiu estas distingiva. Tio estas la kazo en la skandinaviaj tonlingvoj <ref>Gösta Bruce & Eva Gårding (1978). ”A prosodic typology for Swedish dialects”. In Gårding, Bruce, Bannert (eds) ''Nordic Prosody: Papers from a Symposium'', p. 219-229. Dept. of Linguistics and Phonetics, Lund University.</ref>. En tiuj ekzistas distingo inter du ''tonakcentoj'', nomataj "akcento 1", aŭ "akuta akcento" kaj "akcento 2" aŭ "grava akcento". Tiu lasta tamen nur ekzistas en plursilabaj vortoj. La vario de la sveda parolata en [[Finnlando]] ne estas tona. La [[dana]] ne plu estas tona lingvo, sed restas fenomeno, nomata ''stød'' 'puŝo', kiu montriĝas en momenta forfalo de regula tono en vokalo de vortoj, kiuj en la [[sveda lingvo]] havas akcenton 1. La dana dialekto parolata en [[Bornholm]] similas al la sudsvedaj dialektoj kaj retenas la tonakcentan distingon.
 
=== Ton-voĉregistro ===
 
=== Muzikaj lingvoj ===
En la [[konstruita lingvo]] [[solresolo]], kiu kutimas esti nomata ”muzika lingvo”, muzika tonskalo estas uzata kiel distigiva dimensio de la [[fonemo]]j, sed tio konfliktas kun la uzado de tono en [[natura lingvo|naturaj lingvoj]]. En tiuj per tonalto komunikiĝas paralingvistika informo pri la parolanto kaj ties emocio kaj sinteno kaj pragmatika informo pri tio, kio estas komunikata. Tio apenaŭ eblas se fonema informo postulas fiksitajn muzikajn intervalojn.
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
<references />
 
{{Leginda|2012|03|12}}
 
{{Link GA|ru}}
 
[[Kategorio:Tonlingvoj| ]]
[[Kategorio:Lingvotipoj]]
[[Kategorio:Fonetiko]]
 
{{Link GA|ru}}
13 029

redaktoj