Aleĉ-Glaĉero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 34 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q204658)
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (2), |left → |maldekstra (2) per AWB
Linio 15:
}}
{{Heredaĵo de UNESKO|Svislando}}
'''Aleĉ-Glaĉero''' (germane '''Aletschgletscher''', france '''Glacier d'Aletsch''') estas la plej granda [[glaĉero]] de la [[Alpoj]]. Ĝia centro troviĝas proksimume je la koordinatoj {{Koord|46|26|N|8|4|E|montru=entekste,titolo}}. La glaĉero havis longecon de 23,6  km (en la jaro 2002), kaj kovras areon de 117,6  km². Ĝi konsistas el proksimume 26,5 miliardoj tunoj da glacio.
 
== Priskribo ==
Aleĉ-Glaĉero naskiĝas je alteco de 3800 m super la marnivelo en la regiono de [[Jungfraŭ]]. Je la tiel nomita ''Konkordia-Placo'', glaciareo de 6  km² kun nur malkruta deklivo, kunfluas kun fluas tri gigantaj glaĉerriveroj:
 
=== Granda Aleĉ-Glaĉero ===
De okcidento alfluas laŭlonge de la norda piedo de [[Aletĉhorno]] kaj [[Dreieckhorn]]. Granda Aleĉ-Glaĉero norde estas nutrata de tri aliaj signifaj [[tributglaĉero]]j, nome per ''Ebnefluhfirn'', ''Gletscherhornfirn'' kaj ''Kranzbergfirn''. Ĉiuj tiuj glaĉeroj naskiĝas je alteco de proksimume 3800 m s. m. Kune kun la Ebnefluhfirn la Granda Aleĉ-Glaĉero ĝis Konkordiaplaco havas longecon de 9  km kaj mezan larĝecon de 1,5  km. Okcidente Granda Aleĉ-Glaĉero estas ligita tra la glaĉerpasejo ''Lötschenlücke'' je alteco de 3173 m kun Lang-Glaĉero, kiu malsuprenfluas al la Lötsch-Valo.
 
[[Dosiero:3619 - Aletschgletscher und Mönch viewed from Eggishorn.JPG|thumbeta|120px|leftmaldekstra|Jungfraŭfirn]]
 
=== Jungfraŭfirn ===
De nordokcidento alfluas la ''Jungfraŭfirn'', kiu kvankam ĝi estas la rekta daurigo de Aleĉglaĉero, tamen estas la plej mallonga de la tri tributglaĉeroj. Ĝi havas sian originon je la suda flanko de [[Mönch]], la ''Jungfraŭjoch'' kaj la orienta flanko de [[Jungfraŭ]]. La longeco de Jungfraŭfirn ĝis Konkordiaplaco estas proksimume 7  km. Je la okcidenta flanko situas ''Kranzberg'' kaj oriente ''Trugberg''. En sia supra parto Jungfraŭfirn havas larĝecon de 2  km pli malsupre de 1  km.
 
=== Ewigschneefeld ===
De norde alfluas '''Ewigschneefeld''', kiu havas sian originon ĉe la orienta flanko de [[Mönch]]. En granda akro inter ''Trugberg'' en ocidento kaj ''Gross Fiescherhorn'' kaj ''Grünhorn'' en oriento ĝi fluas al Konkordiaplaco. Ĝis Konkordiaplaco Ewigschneefeld havas longecon de proksimume 8  km kaj averaĝan larĝecon de 1,2  km. La alfluo al Konkordiaplaco okazas tra kruta deklivo kun falo de 25 ĝis 30 %. La glaĉero tie havas fortajn fandojn. Norden Ewigschneefeld tra la glaĉera pasejo de la Suba Jugo de [[Mönch]] estas je 3529 m s. m. ligita kun la kolekta regiono de la [[Suba Grindelwald-Glaĉero]].
Tra Supra Jugo de Mönch je 3627 m s. m. inter Mönch kaj Trugberg ekzistas ligo al Jungfraufirn. Ĉe Konkordiaplaco alfluas de oriento ankaŭ la esence malpli granda ''Grüneggfirn'', kiu havas longecon de 3  km kaj averaĝan larĝecon de 600 m. Ĝi oriente estas tra la glaĉerpasejo ''Grünhornlücke'' je 3280 m s m. ligita kun Fiescher-Glaĉero.
 
[[Dosiero:3620 - Aletschgletscher viewed from Eggishorn.JPG|thumbeta|120px|leftmaldekstra|Aleĉ-Glaĉero vidita de Eggishorn]]
=== Plua Vojo ===
De Konkordiaplaco la glaĉerrivero kun larĝeco de proksimume 1,5  km moviĝas kun rapideco de ĝis 180 m/jare sudorienten al la direkto de la [[Rodano|Rodanvalo]]. Okcidente ĝin flankigas ''Dreieckhorn'' kaj oriente ''Granda Wannenhorn''. La glaĉero tiam en granda kurbo turniĝas pli kaj pli sudokcidenten kaj estas nun disigita per la kresto de ''Eggishorn'' kaj ''Bettmerhorn'' de la Rodan-Valo. La plej malsupra parto de la glaĉero plej parte estas kovrita de morenmaterialo de la flankaj kaj mezaj [[moreno]]j. La frunto de la [[glaĉerlango]] nuntempe situas je alteco de 1560 m klare sub la loka arbarlimo. El la glaĉerlango fontas la rivero Massa, kiu post la Massa-Ravino kaj akvoenergicentralo iomete supre de [[Brig]] alfluas la riveron [[Rodano]].
 
Granda Aleĉ-Glaĉero posedas konsiderindan glacidikecon. Ĉe Konkordiaplaco ĝia dikeco estas de 900 m kaj malpliiĝas en la direkto suden iom post iom al ĉirkaŭ 150 m. Rekoniloj estas la du morenspuroj, kiuj troviĝas preskaŭ en la mezo de Aleĉ-Glaĉero kaj kiuj ek de Konkordiaplaco sur la tuta longeco pludaŭras ĝis la regiono de la langopinto. Estas la mezmorenoj, kiuj disigas la glacion de la tri ĉefglaĉeroj. La okcidenta mezmoreno nomiĝas ''Kranzberg-Moreno'' kaj la orienta ''Trugberg-Moreno''.