Perioda tabelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e esperantigado, anstataŭigis: thumb| → eta|, <references /> → {{Referencoj}}
Linio 1:
[[Dosiero:Sankt Petersburg Dmitri Iwanowitsch Mendelejew.jpg|thumbeta|150px|Monumento omaĝe al [[Dmitrij Mendelejev]] en [[Rusio|rusia]] urbo [[Sankt-Peterburgo]], kie li loĝis]]
 
La '''perioda tabelo de kemiaj elementoj''' estas [[tabelo|tabela]] prezento de ĉiuj konataj [[kemia elemento|kemiaj elementoj]]. Kvankam variantoj de la tabelo ekzistis jam antaŭe, la honoro de ĝia invento estas atribuita al [[Rusio|rusa]] [[kemiisto]] [[Dmitrij Mendelejev]], kiu proponis tiun tabelon en [[1869]]. Mendelejev proponis la tabelon por ilustri la ripetiĝantajn („periodajn“) ecojn de kemiaj elementoj. La ĝusta strukturo de la tabelo estis plurfoje precizigata dum malkovro de pliaj kemiaj elementoj, kaj dum oni evoluigis pliajn teoriajn modelojn por klarigi la eco-ŝanĝojn de jam ekzistantaj elementoj. <ref>[http://www.iupac.org/didac/Didac%20Eng/Didac01/Content/S01.htm Artikolo de IUPAC pri perioda tabelo]</ref>
 
La perioda tabelo nun estas universala en ĉiuj branĉoj de [[kemio]], ĝi donas ekstreme utilan referencon por klasigi, sistemigi kaj kompari diversajn formojn de [[kemio|kemiaj]] ecoj. La tabelo ankaŭ trovas vastan aplikon en [[fiziko]], [[biologio]], [[inĝenierado]] kaj [[industrio]]. La nuntempa norma tabelo, laŭ ties versio de februaro [[2010]], enhavas 118 elementojn (elementoj [[hidrogeno|<sub>1</sub>H]] ĝis [[ununoktio|<sub>118</sub>Uuo]]).
 
== Strukturo de la tabelo ==
La strukturo de la tabelo ilustras la ripetiĝantajn („periodajn“) kemiajn ecojn. La elementoj estas listigitaj laŭ pligrandiĝanta sinsekvo de iliaj [[atomnumero]]j (t.e. la kvanto de [[protono]]j en la [[atomkerno|atoma kerno]]). La vicoj estas aranĝitaj tiel, ke elementoj kun similaj ecoj formu vertikalajn kolumnojn ('''„grupoj“'''). Laŭ la teorioj de [[kvantuma mekaniko]] de [[elektrono|elektrona]] konfiguraĵo de la atomoj, ĉiu horizontala vico ('''„periodo“''') en la tabelo rilatas al la plenigo de certa kvantuma ŝelo per elektronoj. La iam pligrandiĝantaj periodoj dum oni alproksimiĝas al la fundo de la tabelo grupigas elementojn en la '''s-''', '''p-''', '''d-''' kaj '''f-blokojn''', kiuj respegulas ilian elektronan konfiguraĵon.
 
Sur printitaj tabeloj ĉiu elemento kutime aperas per sia [[elementa simbolo]] kaj [[atomnumero]]; multaj versioj de la tabelo ankaŭ listigas [[atoma maso|atomajn masojn]] kaj alian informon, ekzemple akronimita [[elektrona konfiguraĵo]], [[elektronegativeco]] kaj la plej ofta [[valento]].
 
Laŭ la stato de [[2010]] la tabelo enhavas 118 kemiajn elementojn, kies malkovro estis konfirmita. 94 nature troveblas sur la Tero, kaj la resto estas sintezitaj elementoj, kiuj estis produktitaj en [[partikla akcelilo|partiklaj akceliloj]]. Elementoj 43 (teknecio), 61 (prometio), 93 (neptunio) kaj 94 (plutonio) ne havas stabilajn [[izotopo]]jn kaj estis unue malkovritaj per sintezo; tamen, kiel oni poste eltrovis, ili troviĝas en spuraj kvantoj kiel produktoj de disfalo de naturaj radioaktivaj elementoj.
Linio 236:
== Aliaj variantoj de la tabelo ==
* La [[Ampleksa perioda tabelo]]
* Aliaj variantoj
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
<references />
 
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 249:
 
{{havenda artikolo|Perioda tabelo}}
 
{{LigoLeginda|en}}
{{LigoLeginda|ja}}
 
[[Kategorio:Perioda tabelo]]
Linio 256 ⟶ 259:
{{LigoElstara|en}}
{{LigoElstara|lmo}}
{{LigoLeginda|en}}
{{LigoLeginda|ja}}