Neleo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korekto
e Referencoj
Linio 1:
[[Dosiero:Jason Pelias Louvre K127.jpg|thumbeta|[[Peliaso]] forpelis sian fraton Neleo el Jolko kaj poste ĉefrolis la rakontojn pri [[Jazono]] kaj la Orfelo. Kratero, [[340a.K.|340]]-[[330 a.K.]], [[Luvro]].]]
Laŭ la [[helena mitologio]], '''Neleo''' (el la [[Antikva greka lingvo|greka]] Νηλεύς, ''kruela'') estis reĝo de [[Piloso]], en [[Mesenio]]. Laŭ la diversaj tradicioj, lia patro estis [[Hipokoonto]], [[Kreteo]] aŭ la mara dio [[Pozidono]], kaj lia patrino estis [[Tiro (mitologio)|Tiro]]. Tiu edziniĝis al Kreteo, reĝo de [[Jolko]] kun kiu ŝi patriniĝis de [[Esono]], sed estis enamiĝita al [[oceanido|rivera dio]] [[Enipeo]], kiu rifuzis ŝiajn proponojn. Pozidono profitis tion, kaj transformite en Enipeon, renkontiĝis kun Tiro, kiu poste naskis la ĝemelojn Peliaso kaj Neleo el tiu rilato. Honteme, ŝi lasis la infanojn en la monto, sed ĉevalino mamnutris ilin ĝis kiam ĝia bredisto trovis ilin kaj ebligis sian edzinon varti ilin. Ĝis tiam, Neleo ludis nur kun hundino, kaj de tio oni diras devenis lia nesocietemeco.
 
Kiam ili iĝis plenkreskuloj, Neleo kaj Peliaso iris renkonti ilian patrinon kaj mortigis la reĝinon [[Sidero]], kiu kruele traktadis ŝin. Kreteo edziĝis al Tiro kaj adoptis la ĝemelojn, heredontoj tiel de Jolko kune kun Esono. Sed post la morto de Kreteo, la fratoj ekbatalis inter si, kaj fine Peliaso akiris la tronon, malliberigis Esonon kaj elpatrujigis Neleon, kiu forfuĝis al Mesenio. Tie li fondis la urbon Piloso, en lando konkerita al [[lelegoj]] danke al la helpo de la nepoj de [[Kreteo]] kaj armeo de [[aĥeoj]], [[Ftio|ftianoj]] kaj [[eolianoj]]. Kroma versio asertas ke la fondinto de la urbo estis la [[eponimo|eponima]] [[Pilaso]], kiu ĝuis la regadon dum mallonga tempo, ĉar Neleo venkis lin kaj eniris la urbon.
 
Neleo edziĝis al [[Kloriso]], filino de la reĝo [[Amfiono]] de [[Tebo (Grekio)|Tebo]] kaj unu el la malmultaj [[niobidoj]] kiuj sukcesis saviĝi de la venĝemo de [[Apolono]] kaj [[Artemiso]], kiuj murdis la plejmulton de ŝiaj gefratoj. Rekompence, la gedioj promesis longan vivon al filo de Kloriso, Nestoro, kiu vivis dum tri generacioj.
 
[[Dosiero:Apollo Herakles tripod Louvre F231.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|Dum sia atako al Neleo, [[Heraklo]] eĉ bataladis kontraŭ la dioj. ''Heraklo batalante kontraŭ [[Apolono]],'' amforo el [[510 a.K.|510]]-[[500 a.k.]], [[Luvro]].]]
Multaj princoj postulis edziĝi al la filino de Neleo, [[Pero (mitologio)|Pero]], do li promesis ŝin al tiu, kiu sukcesis doni al li la bovaron de [[Filako]]. Tial kial tiu bestaro estis gardita de terura hundo en [[Filaco]] ([[Tesalio]]), [[Bianto]] petis helpon al sia frato [[Melampo]], la divenisto, kiu antaŭdivis ke Bianto sukcesos nur se li konfesos la ŝteladon kaj suferos jaran malliberecon pro tio. Ĉio okazis kiel Melampo aŭguris: Bianto ŝtelis la bovaron kaj konfesis sian delikton. Post unu jaro, li kapablis aŭskulti termitojn kiuj estis en la tegmento de la malliberejo kaj paroladis pri kiom da ĝi ili jam forronĝis. Bianto petis ke oni translokiĝu sin al alia ĉelo, kaj tuj poste la tegmento de la antaŭa ruiniĝis kaj falis. Rimankinte tion, Filako konsideris Bianton efika antaŭvidanto, kaj promesis lin la bovaron se li kapablis fari ke sia filo [[Ifiklo]] havu infanon. Melampo helpis tiam, kaj redonis al Ifiklo virecon, do Bianto ricevis la premion, portis la bestojn al Piloso kaj edziĝis al Pero.
 
Linio 21:
 
== Partneroj kaj idaro ==
 
 
{| class="wikitable" border="1"
Linio 29 ⟶ 28:
** [[Alastoro]]
** [[Amitaono]]
** [[Asterio #Aliaj personoj|Asterio]]
** [[Dimako]]
** [[Epilao]]
Linio 49 ⟶ 48:
 
== Neleo, filo de Kodro ==
 
Krom la antaŭa, alia rolulo de la helena mitologio nomiĝis '''Neleo'''. Li estis filo de [[Kodro]], reĝo de [[Ateno]], kaj kontraŭstaris la rajtojn de sia pli aĝa frato [[Medono]], pledante lian lamecon. Oni konsultis la [[Orakolejo de Delfo|Orakolejon de Delfo]], kiu pravigis Medonon kiel heredinto. Tiam, Neleo foriris el Ateno kaj gvidis ekspedicion al [[Jonio]], kie li fondis [[Mileto]]n. Liaj filoj daŭrigis la koloniigon de la regiono<ref>[[Herodoto]]. Historio, 9.97.</ref>
 
== Nuntempaj aludoj ==
 
Neleo (aŭ almenaŭ skulptaĵo de li) aperas en la libro ''[[Mary Poppins]] malfermas la pordon'', de [[P.L. Travers]], kaj ĉefrolas la kanton ''Joly Holiday'' en la muzika teatraĵo ''Mary Poppins''.
 
==Referencoj==
== Notoj kaj referencoj ==
{{Referencoj}}
<references>
 
[[Kategorio:Mitaj reĝoj de Mesenio]]