Oleno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 6 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q978308)
e Referencoj
Linio 1:
[[Dosiero:Ac.delphi1.jpg|thumbeta|250px|Templo de [[Apolono]] en [[Delfo]], fondita laŭ legendo de la [[hiperboreoj|hiperboreaj]] '''Oleno''', [[Pagaso]] kaj [[Agieo #Agieo, la hiperboreo|Agieo]]. Laŭ [[Paŭzanio]], Oleno estis la unua divenisto kiu profetis tie.]]
Laŭ la [[helena mitologio]], '''Oleno''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Ὤλεν'') estis [[Hiperboreoj|hiperborea]] divenisto. Kune kun [[Pagaso]] kaj [[Agieo #Agieo, la hiperboreo|Agieo]], li vojaĝis el norda [[Eŭropo]] al [[Deloso]], por plenumi la ĉiujaran oferon de sia popolo al Apolono en lia naskiĝloko. Tamen, ili haltis en [[Delfo]] kaj establis tie la kultadon al la [[olimpanoj|olimpa dio]], ĉar li ĵus venkis la [[drakajno]]n [[Pitono (mitologio)|Pitono]] kaj alpropigis al si la faman [[Orakolejo de Delfo|orakolejon]]. Ĝis tiam Delfo estis sanktejo de la patrina dio [[Geo]], kiu poste cedis ĝin al [[Temiso]] aŭ al [[Febo]]. Oleno iĝis tiam la unua kiu profetis en tiu kultejo<ref>[[Paŭzanio (geografo)|Paŭzanio]]. ''Priskribo de Grekio'', 10.5.7-8.</ref>.
 
Laŭ [[Herodoto]], Oleno ne venis el la frosta lando de la hiperboreoj, sed el [[Likio]]<ref>[[Herodoto]]. ''Historioj'', 4.55.</ref>. Li estis poeto, la unua kiu uzis tiun arton por honori la gediojn pere de himnoj. Li venis al Delfo post la konstruado de la apolona sanktejo fare de la hiperboreoj, kaj iĝis sacerdoto de la dio kaj la unua el la longa listo de profetistoj kiu aŭguris tie. Inter siaj himnoj elstaris unu dediĉita al [[Argo]] kaj al [[Ojo]], kiun oni kutime kantis ĵetante cindron sur ilia tombejo<ref>[[François Noël]]. ''Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie''.</ref>.
Linio 8:
 
#Edzo de [[Leteo]], kun kiu li loĝis en [[Monto Ido]]. Sia edzino asertis esti pli bela ol ĉiuj diinoj, kaj pune estis metamorfoziita en ŝtono. Plenlarme, '''Oleno''' petegis al la gedioj ricevi la saman destinon ol Leteo, do ankaŭ li estis ŝtonigita<ref>Ovidio. ''Metamorfozoj'', 10.68.</ref>.
#Filo de [[Hefesto]] kaj [[Aglajo]], kaj patro de [[Helico]] kaj [[Aikso (mitologio) #Aikso, la gorgono|Aikso]], vartistinoj de la infana [[Zeŭso]]. [[Oleno (urbo)|Urbo]] en [[Aŭliso]] ([[Beotio]]) ricevis sian nomo honore al li<ref>[[Higeno (verkisto)|Higeno]]. ''Poezia astronomio'', 2.13.</ref>.
#Filo de Zeŭso kaj [[Anaksiteo]], filino de [[Danao #Danao, reĝo de Libio kaj Argolando|Danao]]. Li estis [[eponimo]] de urbo en [[Aĥeo]]<ref>[[Stefano el Bizanco]]. ''Ōlenos''.</ref>.
#'''Oleno''' estis unu el la [[lelegoj]] kiuj trankslokiĝis inter la [[dolionanoj]], en Nord-Okcedenta [[Malgrand-Azio]]. Li estis la patro de [[Foceo]], tiu mortigita fare de la [[argonaŭtoj]]<ref>[[Valerio Flako]]. ''Pri la argonaŭtoj'', 3.204.</ref>.
#La patro de la [[lapito]] [[Tektafo]]<ref>[[Ovidio]]. ''[[Metamorfozoj]]'', 12.433.</ref>.
 
==Referencoj==
== Notoj kaj referencoj ==
{{Referencoj}}
<references>
 
[[Kategorio:Divenistoj en la helena mitologio]]