Tajgeto (mitologio): Malsamoj inter versioj

e
Referencoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korekto
e Referencoj
Linio 1:
[[Dosiero:Mosaic Herakles, Paros5.JPG|thumbeta|[[Heraklo]] kaj la [[cervino de Cerinio]] sur mozaiko el [[Paroso]], [[3-a jarcento a.K.]].]]
Laŭ la [[helena mitologio]], '''Tajgeto''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] Ταϋγέτη, ''daŭre atendanta'') estis unu el la [[Plejadoj (mitologio)|plejadoj]]<ref>[[Apolodoro (verkisto)|Apolodoro]]. ''Mitologia Biblioteko'', 3.10.1.</ref>, do filino de la [[titano]] [[Atlaso (mitologio)|Atlaso]] kaj de [[Plejono]].
 
Ŝi volis esti ĉiame virga, kaj pro tio rifuzis la obstinajn amproponojn de [[Zeŭso]]. Sed la dio tiel premis ŝin, ke Tajgeto petis helpon al sia amikino [[Artemisa]], kiu trasformis ŝin en [[boaco|cervinon]]<ref>Ruck, Carl A.P. kaj Danny Staples. ''The World of Classical Myth''. Eld. Carolina Academic Press, 1994. Surprizige, laŭ ilia biogeografia studo, la speco priskribita en la rakonto ne estis la eŭropa cervo (kies virinaj membroj ne portas kornojn), sed boaco. Fakte, la historio pri la ''Cerinia cervino'' rilatas ĝin al la [[Hiperboreoj]], norda popolo inter kiu la ekzisto de boacoj plej eblas. ''Vidu ankaŭ: [[Cervo (mitologio)]]''.</ref>, la [[Cervino de Cerinio]], kies ĉasado estis unu el [[la dek du laboroj de Heraklo]] kvankam kroma versio asertas ke tiu fama besto estis oferon, kiun Tajgeto faris al la diino dankeme pro ŝia helpo. Tamen, Zeŭso fine sukcesis unuiĝi al Tajgeto, kiu poste naskis bebon, frukto de tiu rilato: [[Lakedemono]], estonta reĝo de [[Lakonio]]<ref>[[Paŭzanio]]. ''Priskribo de Grekio'', 3.1.2.</ref>. Laŭ malmultaj verkistoj ŝi kaj Zeŭso estis gepatroj ankaŭ de [[Eŭroto]]<ref>Stefano el Bizanco. ''Verkoj''.</ref>, kaj laŭ [[Higeno]], ŝi edziniĝis al [[Tantalo (mitologio)|Tantalo]] kaj iĝis patrino de [[Pelopso]]<ref>Higeno. ''Fabloj'', 82.</ref>.
 
Hontoplene, post naski la bebon, Tajgeto pendumis sin sur la monto [[Amikleo]], kiun de tiam oni nomas [[Tajgeto]] honore al la antaŭtempe forpasinta plejado. Tamen, laŭ postaj versioj, la transformiĝo de Tajgeto en cervinon kaj ŝia posta puno devenis de la venĝemo de Artemiso pro tio, ke Tajgeto malvirgiĝis, ne gravis ĉu per seksperforto.
[[Dosiero:Taygetos from Vassiliki forest.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|Monto Tajgeto, en [[Lakonio]], nomita tiel honore al la nimfo kiu loĝis kaj mortis tie.]]
 
Nuntempaj mitologiistoj interpretas la rolon de Tajgeto kiel akompanantino de '' Artemis Potnia Theron'', tio estas, ''Mastrino de bestoj''. La samnoma monto, en Lakonio, refuĝejo ŝia en la rakonto, estus ŝia kultada loko. Laŭ Paŭzanio<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 3.18.10.</ref>, la trono de la palaco de [[Amiklo (urbo)|Amiklo]] estis ornamita per reprezentado de la historio de Tajgeto.
 
De la enkonduko de la kulto al Zeŭso en Grekion devenis la plimulto de la rakontoj pri liaj seksadventuroj. La nova dio unuiĝis al la antaŭe adorita loka diino, kaj per tio oni akordigis ambaŭ tradiciojn, kutime per la naskiĝo de nova [[heroo]], kiun la lokanoj komencis [[kultado de herooj|kultadi]]. En tiaj rakontoj la rolo de la [[nimfo]] kaj tiu de la cervino konfuziĝas: la nimfo kiu ĉasas beston kun Artemiso ''estas'' la besto mem. Laŭ la kompreno de [[Pindaro]] en sia tria ''Olimpa Odo'', "la or-korna cervino, kiun Tajgeto iam sakrale dediĉis al ''Artemis Orthosia''" (''Prave Pensanta Artemiso'')<ref> Robbins, Emmet. ''Heracles, the Hyperboreans, and the Hind: Pindar, Odo 3''. Eld. Winter, 1982. Tio pravigas la rilaton de Artemiso al Ortio (Orthosia) jam dum la [[6-a jarcento a.K.]].</ref>, ĝi temis pri la Cerinia Cervino poste serĉita de [[Heraklo]]. Laŭ li, la metamorfozo ne tute plenumiĝis, kaj tiu cerva-formo simbolas nur oferon al la diino. Laŭ lia pensmaniero, la besto, malgraŭ ĉasita kaj oferita, daŭre ekzistis, kaj tiel eblas ke Heraklo prenis (sed ne mortigis) ĝin denove<ref>Robbins, Emmet. ''Heracles, the Hyperboreans, and the Hind: Pindar, Odo 3''. Eld. Winter, 1982. paĝ. 295-305.</ref>. Kiel [[Karl Kerenyi]] rimarkis<ref>Kerenyi, Karl. ''The Heroes of the Greeks''.</ref>, malfacilas diferencigi inter la sakrala besto, la heroino kaj la diino.
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
{{el}}{{en}} [http://www.perseus.tufts.edu/ Harry Thurston Peck, ''Harpers Dictionary of Classical Antiquities'' 1898]: "Taygete"
 
==Referencoj==
== Notoj kaj referencoj ==
{{Referencoj}}
<references>
 
[[Kategorio:Plejadoj]]
13 630

redaktoj