Korniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
oiseaŭ → oiseaux
Linio 22:
La '''korniko''' aŭ '''nigra korniko''' (''Corvus corone'') estas [[korvo]] de la [[korvedoj|korveda]] birdofamilio. Iam oni konsideris la kornikon havi du diversajn variaĵojn laŭ koloro kaj geografio, laŭ kio [[PIV2]] donas la nomon nigra korniko por ''Corvus corone corone'' kaj griza korniko por ''Corvus corone cornix'', sed en la jaro 2002 oni levis la duan al la plena rango de specio; la etnolingvoj nun uzas la terminon korniko por ''corvus corone corone'' sen kvalifika adjektivo.
 
[[Dosiero:Corvus cornix (PD).jpg|200px|thumbeta|Korniko (malantaŭe, antaŭe Griza korniko)]]
 
La '''korniko''' (''Corvus corone'') estas membro de la [[paserina]] ordo de [[birdoj]] kaj el la familio de [[korvedoj]], kiu estas indiĝena de okcidenta [[Eŭropo]] kaj orienta [[Azio]].
 
== Priskribo ==
La plumaro de la korniko estas '''nigra kun verdeca''' aŭ purpura nuancbrilo, multe pli verdeca ol la brilo de la [[frugilego]]. Ankaŭ la beko, kruroj kaj gamboj estas nigraj. La kapo estas larĝa kaj ebeneca (plateca). Estas distingebla el la [[korako]] pro sia grando (48–52  cm longa) kaj pro malhavo de "malkombitaj" plumoj en gorĝo kaj el la [[Griza korniko]], kiu estas similgranda, pro la tutnigra plumaro, sed estas oftaj konfuzoj inter ĝi kaj la [[frugilego]], sed la beko de la korniko estas pli fortika (sed pli maldika ol tiu de la korako) kaj sekve ŝajnas pli mallonga kaj dum ĉe la plenkreska frugilego la bekobazo kaj nastruoj estas nudaj kaj helaj, tiuj de la korniko estas kovritaj ĉe ĉiuj aĝoj de bridecaj plumoj. Krome la vostofino estas kvadrata, dum tiuj de la korako aŭ de la frugilego estas pli kojnformaj (ĉefe ĉe la korako). Junuloj kaj inoj estas similaj al maskloj.
 
== Taksonomio ==
La korniko estis unu el la multaj specioj origine priskribitaj de [[Carolus Linnaeus|Linnaeus]] en sia verko de la [[18a jarcento]] nome ''[[Systema Naturae]]'' kaj ĝi ankoraŭ portas la originan nomon de ''Corvus corone''.<ref>{{la icon}} {{cite book | last=Linnaeus | first=C | authorlink=Carolus Linnaeus | title=Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata. | publisher=Holmiae. (Laurentii Salvii). | date=1758| pages=105 | quote = C. atro-caerulescens, cauda rotundata: rectricibus acutis.
| url=http://dz1.gdz-cms.de/index.php?id=img&no_cache=1&IDDOC=265100}}</ref> la scienca dunoma nomo devenas el la [[latina]] ''Corvus'', "korako",<ref name =M-W >{{cite web|title= Corvus |work= Merriam-Webster online |url= http://www.m-w.com/dictionary/corvus |publisher= |accessdate=2008-02-04}}</ref> kaj la antikva [[greka]] ''corone''/κορωνη, "korako".<ref> {{cite book|author=Liddell & Scott| year=1980 |title=Greek-English Lexicon, Abridged Edition |publisher=Oxford University Press|location= Oxford|isbn= 0-19-910207-4}}</ref>
 
Same kiel la subspecio de la [[Griza korniko]] disiĝis kiel separata specio, estas ia pridiskutado ĉu la orienta raso de la korniko, ''orientalis'' estas sufiĉe distinga por meriti specifan statuson; la du taksonoj estas klare separataj, kaj oni proponis, ke ili povus esti evoluintaj sendepende en la pli humidaj, ĉemaraj regionoj kaj en la fino de [[Eŭrazio]].<ref name="Madge94">Madge, Steve & Burn, Hilary (1994): ''Crows and jays: a guide to the crows, jays and magpies of the world''. A&C Black, London. ISBN 0-7136-3999-7</ref>
 
== Disvastiĝo kaj vivejo ==
Tiu [[Palearktiso|palearktisa]] specio reproduktiĝas en okcidenta kaj centra [[Eŭropo]], kun alia formoraso ''C. c. orientalis'' iom pli granda (50-56 50–56&nbsp;cm longa) loĝanta en orienta [[Azio]]. La separo de tiuj du populacioj supozeble okazis dum la lasta [[glaciepoko]], kun la ege parenca [[Griza korniko]] (nune kun specia statuso) plenigante la intertruon. Fruktodonaj hibridoj loĝas laŭlonge de la koincidejo inter tiuj du specioj kio indikas ties proksiman [[genetiko|genetikan]] rilaton, sed ne tute normalan fruktodonecon, kio sugestas la speciseparon.<ref name = "Parkin03">Parkin, David T. (2003): Birding and DNA: species for the new millennium. ''Bird Study'' '''50'''(3): 223–242. [http://www.ingentaconnect.com/content/bto/bird/2003/00000050/00000003/art00003 HTML abstract]</ref>
 
== Kutimoj ==
La frugilego estas ĝenerale gregema kaj la korniko solema, sed frugilegoj eventuale nestumas en izolitaj arboj, kaj kornikoj povas manĝi kun frugilegoj; krome, kornikoj estas ofte sociaj por manĝi, defendi sin, en vintraj ripozejoj kaj fine de somero kiam ariĝas kaj flugas arege vespere al ripozejo. Ili estas nemigrantaj kaj teritoriaj.
 
La plej distinga eco estas la voĉo. Tiu de la frugilego estas altatona ''kaaa'', sed tiu de la korniko estas gorĝeca, iome vibra, pli profonda grakado ''kraa'' kiu distingiĝas el ĉiu ajn noto de la frugilego.
Linio 67:
* [http://www.skullsite.com/images/dbimages/large/corvuscorone_s.jpg Kraniobildo]
* [http://www.ibercajalav.net/img/414_CarrionCrowCcorone.pdf (PDF) de Javier Blasco-Zumeta]
* [http://www.oiseaŭoiseaux.net/oiseaŭoiseaux/corneille.noire.html En la franca]
 
== Proverboj ==
Linio 76:
 
<gallery>
Dosiero:Corvus cornix (PD).jpg|<!-- thumbeta|leftmaldekstre|180px|Korniko ((ariergardo, malantaŭa)) -->
</gallery>
<!--{{Commons|Corvus corone}}-->