Historio de Rusio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e etaj korektoj, anstataŭigis: <references /> → {{Referencoj}}, |thumbnail → |eta, thumb| → eta| (8), |left| → |maldekstre| (3), |right| → |dekstre| (2)
Linio 1:
[[Dosiero:Coat of Arms of the Russian Federation.svg|thumbeta|250px|Blazono de Rusia Federacio uzas motivojn de blazonoj, pli frue uzitaj de la rusa ŝtato]]
La '''historio de Rusio''' komenciĝas je la alveno de la [[orientaj slavoj]], la etna grupo, de kiu poste devenos [[rusoj]], [[ukrainoj]] kaj [[belorusoj]]. <!-- pri migrado kaj kontaktoj kun finn-ugroj pli detale -->
 
Linio 13:
Unua rusa ŝtato kaj rusa etno mem formiĝis ĉ. la fino de la [[1-a jarmilo]] sur arbarstepa kaj arbara partoj de la [[Orienteŭropa ebenaĵo]]. Limoj de tiu teritorio estis: okcidente — spaco inter riveroj [[Okcidenta Bugo]] kaj [[Vistulo]], oriente — malsupra fluo de [[Okao]], norde — rivero [[Neva]] kaj [[Ladoga lago]], sude — limo de la [[stepo]] (ĉ. 48-50°). Je unua duono de la 1-a jarmilo tie loĝis diversaj [[tribo]]j. Terenon inter meza fluo de [[Dnepro]] kaj Vistulo okupis slavoj; spacon inter riveroj Okao kaj [[Volgo]], kaj terenojn suden kaj orienten de [[Finna golfo]] — [[finno-ugroj]]; sur norda parto de [[Akvokolekta areo|baseno]] de Dnepro kaj ĉirkaŭ supra fluo de Okao loĝis [[baltoj]].
 
Ekde la fino de la [[4-a jarcento]] slavaj triboj estis engaĝitaj [[Elorienteŭropaj popolmigradoj|elorienteŭropajn popolmigradojn]]. Rezulte de tio ili loĝigis dum 6-8-aj jarcentoj vastan spacon en [[Orienta Eŭropo|Orienta]], [[Centra Eŭropo|Centra]] kaj [[Sudorienta Eŭropo]]. En 6-7-aj jarcentoj slavoj okupas la tutan [[Balkana duoninsulo|Balkanan duoninsulon]].
 
Sur teritorio de la onta [[Kieva regno]] dum 6-8-aj jarcentoj formiĝas 12 slavaj unioj de tribaj regnoj. Ĝis la komenco de la [[9-a jarcento]] surbaze de unu el tiuj — [[polanoj]] (loĝis de la malsupraj fluoj de [[Pripjat (rivero)|Pripjat]] kaj [[Desna]] ĝis [[Ros (rivero)|Ros]]) — fondiĝis la nova politika unuo «Rus». Centro de tiu iĝis [[Kievo]].
Linio 19:
== Kieva Regno ==
{{ĉefartikolo|Kieva Regno}}
La unua ŝtato orientslava estis la [[Kieva Regno]] (ankaŭ konata kiel ''Kieva Rusujo'', ''Kieva Rus''), kiu en [[838]] sendis unuan ambasadon en [[Konstantinopolo]]n, ĉefurbon de [[Bizanca Imperio]]. En [[988]] Kieva Regno adoptis [[kristanismo]]n de tiu imperio, kio kontribuis la fortigon de la centriga ŝtato. De tiam la rusa kulturo ricevis aliron al la granda bizanca, greka kulturo, kio influis karakteron de la rusa ŝtato, aparte dum la sekvontaj sep jarcentoj.
 
Dum [[12-a jarcento]] Kieva Regno dispartigis je kelkaj memstaraj regnoj, kiuj konkurencis inter si por figuri kiel heredantoj de ties civilizo kaj por la teritoria potenco en la regiono. Tio malhelpis ilin kontraŭstari [[mongoloj|mongolajn]] invadojn, kiuj de [[1223]] regule atakis rusajn regnojn. Aŭtune [[1237]] ĉ. 120-140 miloj da mongoloj gvidataj de [[Batuo-Ĥano]], la nepo de [[Ĝingis-Ĥano]], intervenis la rusajn regnojn kaj ĝis [[1239]] frakasis ilin unuope. De [[1238]] rusoj estiĝis trbutuloj de [[Ora Hordo]].
 
Samtempe nord-okcidentaj regnoj batalis por teritorioj kontraŭ [[svedoj]], [[litovoj]] kaj [[germanoj]]. La {{daton|5|aprilo}} [[1242]] dum grava [[Glacia batalo]] apud [[Pskov]] novgoroda princo [[Aleksandro Nevskij]] frakasis trupojn de la [[Livonia Ordeno]], kio portempe haltigis ekspansion de tiu. La [[Granda Duklando de Litovio]] iĝis unu el ĉefaj rivaloj de la rusa ŝtato.
Linio 27:
== Granda Duklando de Moskvo ==
{{ĉefartikolo|Granda Duklando de Moskvo}}
Post la [[13-a jarcento]], komence malgranda, sed pli kaj pli influa, la Moskva duklando ekregis la malnovan spacon kulture homogenan. En [[1263]] (fakte — de [[1276]]) [[Danielo de Moskvo]] ({{ru}} ''Даниил Александрович'') ([[1261]] - la {{daton|4|marto}} de [[1303]]), la pli maljuna filo de [[Aleksandro Nevskij]], iĝis la unua granda duko de Moskvo. De tiu tempo okazas plialtigado de la Moskva duklando, kies regantoj iĝis plej potencaj inter ĉiuj. Iom post iom la moskvaj grandaj dukoj kolektis apud sia princlando rusajn teritoriojn. En [[1454]] al tiu estis aligita [[Moĵajsk]], en [[1456]] — [[Serpuĥov]], en [[1462]] — [[Suzdal]] kaj [[Niĵnij Novgorod]], en [[1463]] — [[Jaroslavlo]], en [[1474]] — [[Rostovo]], en [[1485]] — [[Tver]], en [[1483]] — [[Rjazan]], en [[1477]] — [[Novgorod]]. La eminenta reprezentanto de tiu strategio estis [[Ivano la 3-a]], ''la Granda'' ([[1462]]–[[1505]]), kiu kreis la bazon de la nova rusa ŝtato.
 
Ĉefaj rivaloj de la rusa ŝtato tiutempe estis la [[Respubliko de Ambaŭ Nacioj]] kaj [[Ora Hordo]].
Inter [[1310]] kaj [[1390]] mongoloj 14 fojojn invadis rusajn regnojn, precipe apudlimajn. La {{daton|8|septembro}} [[1380]] okazis grava [[Kulika batalo]], rezulte de kiu mongoloj estis frakasitaj, ties gvidanto [[Mamaj]] fuĝis kaj estis murdita en Ora Hordo. La forto de Hordo konstante malpliiĝas, en Hordo estiĝas fakte memstaraj ĥanujoj: en [[1445]] — [[Kazana ĥanujo]], en [[1459]]—[[1460]] — [[Astraĥana ĥanujo]]. En [[1478]] Ivano la 3-a fine rifuzis pagi la tributon al Ora Hordo kaj post sensanga kontraŭstaro de la rusaj kaj la mongolaj armeoj ĉe [[Ugra (rivero)|rivero Ugra]], hordanoj foriris sen batali. De tiam sendependeco de la rusa ŝtato iĝis plena.
 
[[Dosiero:Kremlinpic4.jpg|thumbnaileta|192px|rightdekstre|Portreto de Ivano la Terura]]
[[Dosiero:Sobor.JPG|thumbeta|leftmaldekstre|Katedralo de Sankta Bazilo (Pokrovskij), Moskvo]]
La progreso de la aŭtokratia povo alvenis al sia kulmino per la regado ([[1547]]–[[1584]]) de [[Ivano la 4-a]], konata kiel ''la Terura'', kiu unuafoje uzis la titolon ''[[caro]]'', kaj koncentris la tutan povon, subpremante la nobelulojn ĉe ĉia suspekto de kontraŭstaro. Li ankaŭ eldonis novan leĝokodon, reformis la klerikaron kaj armeon, kaj konstruigis la [[Katedralo de Sankta Bazilo|katedralon de Sankta Bazilo]], kiu ankoraŭ nun troviĝas en la [[Ruĝa Placo]] de Moskvo kaj estas unu el la plej rekoneblaj simboloj de la rusia ĉefurbo. En januaro de [[1565]] li dispartigis la landon je ''zemŝĉina'' ({{ru}} ''земщина'') kaj ''[[opriĉnina]]'' ({{ru}} ''опричнина'') kaj disvolvis tutlande politikan teroron, mortiginte milojn da homoj kaj detruinte mastrumadon. Je lia morto, komenciĝis periodo nomata ''Tumulta Epoko'', kun malstabileco, lukto por la povo kaj grandaj malsategoj. Diversaj invadoj malgrandigis la teritorion.
 
Linio 44:
{{ĉefartikolo|Rusia imperio}}
===18-a jarcento===
En la komenco de la [[18-a jarcento]] la Moskva reĝlando iĝis la granda [[Rusia Imperio]], de [[Pollando]] en oriento ĝis la [[Pacifika Oceano]]. En la jaro [[1700]] Petro la 1-a, konata kiel ''[[Petro la Granda]]'', alianciĝis kun [[Turkio]], ĉar li konkludis, ke atingebleco al la [[Balta maro]] estas pli grava ol atingebleco al la [[Nigra maro]]. Aliance kun [[Danio]] kaj [[Saksio]], Petro komencis militon kontraŭ [[Svedio]], kiu ricevis la nomon de [[Granda Nordia Milito]] ([[1700]]—[[1721]]), kaj rezulte de kiu rusoj revenis kontroli la orientan parton de la Finna golfo, [[Ingrio]]n kaj [[Karelio]]n.
 
La [[2-an de novembro]] [[1721]] Petro akceptis proponon de la senato kaj la sinodo kaj de tiam li titoliĝis kiel imperiestro.
Linio 50:
La reĝado de Petro la 1-a estis revolucia en aliaj aspektoj. Li kaŝe vojaĝis al okcidenta Eŭropo, kun la celo lerni la manieron modernigi sian landon. Li ordonis, ke [[bojaro]]j forrazu siajn barbojn, kaj ke korteganoj vestu sin laŭ la germana aŭ la franca maniero. Li subtenis instruadon de metioj, kreis multajn labormetiejojn kaj instigis la rusan popolon (ofte eĉ devige) al la okcidenteŭropa vivstilo.
 
[[Dosiero:Sankt Petersburg Dekabristenplatz 2005 c.jpg|thumbeta|rightdekstre|Monumento al [[Petro la Granda]] en Sankt-Peterburgo, starigita dum la regado de [[Katerina la 2-a (Rusio)|Katerina la Granda]]]]
En [[1703]] Petro fondis ĉe la enfluejo de [[Neva (rivero)|rivero Neva]] novan havenurbon [[Sankt-Peterburgo]], en kiun estis translokigita la ĉefurbo de la ŝtato ([[1712]]). La urbo kreskis tre rapide malgraŭ la malfacilaj kondiĉoj de konstruado. Apud [[Peterburgo]] estis konstruita la fama palaco kun parkoj [[Peterhof]].
 
Rezulte de lia regado, Rusio akiris militan famon, industrio ege disvolviĝis (fremdlandaj inĝenieroj ĉefe el [[Prusio]] estis venigataj), multaj junaj rusianoj akiris eblecon veturi al alilando por lerni diversajn metiojn, flotoj (komerca kaj milita) estis organizitaj, arabaj ciferoj estis oficialigitaj, tipografioj kaj lernejoj estis establitaj, evoluo de sciencoj estas valorigita. En la jaro [[1725]] estis fondita Scienca Akademio.
Linio 59:
La ekspansio al la Okcidento konsciigis la rusajn potenculojn pri postresto kompare al la eŭropaj landoj, kaj tiam finiĝis la izolado de la antaŭaj tempoj en tiuj teritorioj. Manko de precizaj leĝoj pri transdono de la trono kaŭzis longan periodon de palacaj revolucioj ([[1725]]—[[1801]]). Interalie tiel entroniĝis [[Katerina la 2-a (Rusio)|Katerina la 2-a]], ''la Granda'', unu el la plej famaj rusiaj imperiestroj.
 
[[Dosiero:Cath2russia.jpg|200px|leftmaldekstre|thumbeta|Katerina la Granda]]
[[Katerina la 2-a (Rusio)|Katerina]] estis [[Germanio|germana]] princino, kiu en [[1744]] konvertiĝis al [[ortodoksa kristanismo]] kaj en [[1745]] edzinigixis al la heredanto de la caro, [[Petro la 3-a (Rusio)|Petro]]. Ĉar tiu estis absolute nekompetenta, Katerina senparole akceptis lian murdon post la nelonga periodo de lia regado. Oni anoncis oficiale, ke li mortis pro [[apopleksio]], kaj en [[1762]] ŝi alvenis al la povo. Katerina kontribuis al la reelstarigo de la rusa nobelaro, komencita post la morto de [[Petro la Granda]]. La servo al la [[ŝtato]] estis aboliciita, kaj la nova [[caro|carino]] plenumis postulojn de la nobeluloj delegante en ilin la povon de la provincoj.
 
Same, Katerina etendis la politikan influon sur la [[Respubliko de Pola Kronlando kaj de Granda Duklando de Litovio]] per agoj kiel la apogo al la Konfederacio Targovica; malgraŭ kiu la kosto de ŝiaj kampanjoj, en la hegemonio de sociala sistemo kiu bezonis la laboron de la servutuloj en la teroj de ties sinjorlando, ili provokis la grandan kamparanan insurekcion de [[1773]] post la legitimado de la vendo de servutuloj separe de la tero. Inspiritaj de [[kozakoj|kozako]] [[Emeljan Pugaĉov]], sub la moto „Ni pendigu ĉiujn sinjorojn!“ La ribeluloj prenis kaj rabis multajn urbojn, minacis konkeri [[Moskvo]]n, sed estis fine senkompate subpremitaj.
 
Dum ŝi sufokis la ribelan insurekcion, Katerina entreprenis sukcese la militon kontraŭ la [[Otomana imperio]], kiu estis tiam en dekadenco, kaj etendis la sudan limon al la [[Nigra Maro]]. En tiu momento, kaj kun la kunlaborado de Aŭstrio kaj Prusio, ŝi aneksis la orienton de la [[Komunumo Pola-Litova]] (loĝata de la ortodoksaj [[ukrainoj]] kaj la [[belorusoj]]), kiu en la Mezepoko dividiĝis el Rusio fare de Kiev dum la [[Dispartigoj de Pollando]], kaj movis sekve la limon al Centran Eŭropon.
 
===19-a jarcento===
Linio 75:
En [[1849]] pro peto de [[Habsburgoj]] la cara armeo atakis la [[Hungara reĝlando|Hungaran reĝlandon]], sekve finiĝis la hungara revolucio.
 
[[Dosiero:St. Petersburg church.jpg|thumbeta|290px|Katedralo „Resurekto de Kristo“ estas konstruita en [[Sankt-Peterburgo]], sur la loko, kie en [[1881]] estis mortigita per eskplodo la reformema rusia imperiestro [[Aleksandro la 2-a (Rusio)|Aleksandro la 2-a]]]]
La rusa [[feŭdismo]] estis abolita en [[1861]], sed laŭ malfavoraj rezultoj por la kamparanaro, kaj ĝi utilis por pligrandigi la revoluciajn premojn. Post multaj atencoj, la reformema imperiestro [[Aleksandro la 2-a (Rusio)|Aleksandro la 2-a]] estis mortigita per eskplodo en [[Peterburgo]] ([[1881]]). Post lia tridekjara regado komenciĝis epoko de [[Aleksandro la 3-a (Rusio)|Aleksandro la 3-a]], kromnomita „Paciganto“, ĉar en la tempo de lia regado ne okazis militoj.
 
Linio 98:
 
== Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko (RSFSR) ==
[[Dosiero:Emblem_of_the_Russian_SFSR_Emblem of the Russian SFSR (1918-1920).svg|thumbeta|leftmaldekstre|Blazono de RSFSR, uzita en 1918-1920]]
La Historio de RSFSR propre estas mallonga. Baldaŭ [[Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko]] eniris en konsiston de Sovetunio. Rezulte teritorio de Sovetunio ĝenerale koincidis kun la teritorio de antaŭrevolucia Rusia Imperio, tamen statuso de antaŭe randaj teritorioj altiĝis ĝis preskaŭ ŝtata.
 
La 1930-aj jaroj en Sovetunio estis markitaj de rapida industriigo, konstruado de multaj fabrikoj, fervojoj, elektrocentraloj. Samtempe establiĝis totalisma sistemo, okazis amasaj [[reprezalio]]j, i. a. kontraŭ la Esperanta movado, komence tre aktiva en la soveta ŝtato.
 
[[Dosiero:Stalingrad aftermath.jpg|thumbeta|Ruinoj de Stalingrado.]]
Sukceso de armitaj kunpuŝiĝoj en la oriento (kun la Japana imperio) kredigis la popolon kaj la estraron pri elstara defendopovo de la Ruĝa armeo. Tio, kaj la reprezalioj kontraŭ armea elito, kaŭzis nepreparitecon de la lando al la [[Dua mondmilito]]. Kiam la nazia armeo invadis Sovetunion la [[22-an de junio]] [[1941]], ĝi tre rapide avancis ĝis preskaŭ [[Moskvo]], blokis Leningradon (Peterburgon) kaj atingis [[Norda Kaŭkazio|Kaŭkazion]] en la sudo.
 
Linio 116:
En [[1964]] [[Nikita Ĥruŝĉov]] estis depostenigita rezulte de interna partia komploto. Baldaŭ komenciĝis epoko, kiun poste Gorbaĉov nomis [[Epoko de Stagnado]] (aŭ simple ''Stagnado'', {{lang-ru|застой / zastój}}), en ĝia daŭro tiu periodo oficiale estis nomata „evoluinta socialismo“. Ekonomian stagnadon de [[1970-aj]] (fakte temas pri malrapidiĝo de kresko) oni ligas interalie kun [[nafto|nafta]] bumo, kiu ebligas relative facilan gajnon de valuto. Alia kazo de stagnado estis konscia politiko de neŝanĝo de enpostenigitoj: ĉar Breĵnev mem venis al potenco preter oficialaj procedoj, la nova estraro sekurigis al malpli gravaj postenuloj konservadon de ilia pozicio. Ministroj, estroj de provincoj kaj respublikoj restadis en siaj postenoj ekde komenco de la 1970-aj ĝis sia morto aŭ ĝis la mezo de la [[1980-aj]]. Porlonga konservado de hierarkio kaŭzis formiĝon de „nomenklaturo“, aparta privilegiita socia tavolo. Periodo de ''Stagnado'' estis la unua iom longa periodo de sovetia historio, kiam nenio draste ŝanĝiĝis, ne okazis kruelaj reprezalioj aŭ seriozaj krizoj — tial ĝi estas sopirata ĝis nun kiel periodo de sentebla stabileco kaj bonfarto. Vidu ankaŭ: [[Atingoj de socialismo]].
 
[[Dosiero:Gorbachev (cropped).jpg|thumbeta|Miĥail Gorbaĉov, la unua kaj la lasta prezidento de Sovetunio, iniciinto de [[Perestrojko]]]]
En [[1979]] Sovetunio enirigis sian armeon en [[Afganio]]n. Dum pluraj jaroj oni sendis tien por deviga militservo apenaŭ preparitajn junulojn, kio speciale forte malpopularigis devigan militservon, kiun antaŭe homoj konsideris pli grava por „iĝi viro“.
 
Linio 146:
 
== Notoj kaj referencoj ==
{{Referencoj}}
<references />
 
{{Historio de Eŭropo}}
 
{{LigoLeginda|no}}
 
[[Kategorio:Historio de Rusio| ]]
 
{{LigoElstara|es}}
{{LigoLeginda|no}}
{{LigoElstara|mk}}