DNSSEC: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Historio: la rubriko estas parte tradukita
→‎Historio: la rubriko estas parte tradukita
Linio 14:
== Historio ==
Origine la domajna nomsistemo ne havis meĥanismojn por defendo kontraŭ fia anstataŭo de informo en respondo de servilo, ĉar dum la ellaborado (komence de la 1980-aj jaroj) la minacoj al la sekureco de la moderna Interreto ne estis aktualaj. Klientoj konkludadis pri ĝusteco de ricevita informo nur per du-bitoka identigilo de la demando. Do, fiulo bezonis foliumi 65536 signifojn por «veneni kaŝmemoron». Tio signifas, ke la datumo en DNS estas damaĝita (intence aŭ pro eraro) kaj DNS-servilo kaŝmemoras damaĝitan datumon por optimumigi rapidecon (la kaŝmemoro iĝas «venenigita») kaj komencas provizadi tiun neaŭtentan datumon al siaj klientoj. En 1990 {{alilingve|en|Steven M. Bellovin}} eltrovis seriozajn mankojn en sekureco. Esploroj en ĉi branĉo komenciĝis kaj aktivis ekde la tempoj de publikigo de lia raporto en 1995.
 
La unua versio de DNSSEC, RFC 2065, estis publikigita de IETF en 1997. Provoj realigi tiun specifon venigis al nova specifo, RFC 2535, en 1999. Estis planite realigi DNSSEC surbaze de <nowiki>RFC 2535</nowiki>.