Timbalo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 40 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q189737)
Linio 35:
Kiel konĉertinstrumento timbalo nun pli malofte prezentiĝas. Al la malmultaj ekzemmploj apartenas: ''Capriccietto für vier Pauken und Streichorchester'' (proksimume [[1932]]) de [[Ottmar Gerster|Gerster]], ''Konzert für Pauke und Orchester'' de [[Werner Thärichen|Thärichen]] ([[1954]]), ''Der Wald – Konzert für Pauke und Orchester'' de [[Siegfried Matthus|Matthus]] ([[1984]]) aŭ ankaŭ ''Konzertstück für Pauken und Orchester'' de [[Mauricio Kagel|Kagel]] ([[1990]] ĝis [[1992]]), "Concertante per i bambini del mondo" de [[Luigi Morleo]] ([[2012]]).
 
Ŝraŭbotimbaloj validas kiel pratipo de la nun ludataj instrumentoj, ĉar ili povis esti transagordataj pere de ŝraŭboj per malmultaj manipuloj sur alian tonon. Ili estis uzataj ĝis la fino de la [[19-a jarcento]] kaj estas nun pro sia "originala sono" pli ofte uzataj en koncertoj de orkestroj kun [[historiema koncertado|historiema koncertmaniero]]. En [[1836]] [[Johann Einbigler|Einbigler]] ([[Frankfurto ĉe Majno]]) konstruis la unuan tiel nomatan maŝin-timbalon, konstruaĵo, je kiu la transagordadon prizorgas centra ''turnilo-levilo-sistemo''. Tio plifaciligis kaj plirapidigis la agordadon kaj aparte la transagordadon. Timbaloj de ĉi tiu sistemo nun denove estas pli ofte uzataj en komponaĵoj kun malmultaj transagordotaskoj pro sia aparta sono. La turnkaldrono-timbalo, ekestinta proksimume [[1850]] je diversaj variaĵoj, ne venkis sur la simfonieca kampo. Gravan ŝanĝon alportis la inventado de la pedaltimbalo proksimume [[1880]]. Ne estas certe, kiu konstruis la unuan pedaltimbalon. La patento de [[Carl Pittrich|Pittrich]] devenas el la jaro [[1881]] kaj estas vojmontra por ĉiuj sekvaj pedalsistemoj. Nun oni povis perpiede transagordi la timbalon senŝtupe kaj rapide. La timbalisto havis dum la transagordado ambaŭ manojn liberaj kaj povis realigi, kio estis tutnova, rulatan glitsonon. [[Richard Strauss|Strauss]] estis unu el la unuaj komponistoj, kiu aplikis ĉi tiun novan teknikon ([[Salome (Operopero)|Salomé]]). [[Béla Bartók|Bartók]] aplikis la efekton de rulata glitsono aparte efike en sia sonato por du [[piano]]j kaj [[frapinstrumentaro]]. Richard Strauss tamen ankaŭ estis entuziasma pri alia timbalotipo, nome tiu de „viena timbalo“. Je tio temas pri manlevilotimbalo, kiun inventis la solotimbalisto de ''Wiener Philharmoniker'' [[Hans Schnellar]] (1865–1945) kaj esence pluevoluigis liaj sukcedantoj [[Richard Hochrainer]] kaj Wolfgang Schuster kaj kiun ankaŭ nuntempe produktas Wolfgang Schuster en Vieno. Je ĉi tiu konstruaĵo meĥaniko premas la kaldronon kontraŭ la fiksitan felon por alceli certan tonalton. Richard Strauss kiel ankaŭ aliaj komponistoj, ekzemple [[Gustav Mahler]], sin montris entuziasmaj pri la viena timbalo kaj ĝia sono, kiu nelaste estas deduktebla de la uzado de kapropergameno.
 
==Famaj timbalistoj==