Nova formalismo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Viglulino (diskuto | kontribuoj)
En
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:09, 11 jun. 2014

Nova formalismo estas la nomo de poezia movado en usono dum la 20-a kaj 21-a jarcentoj, kiu apogas revenon al metrikaj kaj rimitaj versoj. La termino unue estis uzita en la artikolo "The Yuppie Poet" ("la Negociista Poeto") en la numero de AWP Newsletter de Majo 1985, kiu atakis perceptitan movadon reirante al metrikaj formoj. La artikolo akuzis la poetojn pri politika konservemo kaj la materiismo de 198-jardeka usono.

Nova formalismo estis reago kontraŭ diversaj perceptitaj mankoj en la praktiko de tiamaj poetoj. En sia 1987-a artikolo "Notes on the New Formalism" (Notoj pri la nova formalismo), Dana Gioia skribis: "la veraj problemoj prezentataj de usona poezio en la 1980-aj jaroj pliklariĝos: la senvalorigo de poezia lingvo, la teda trolongeco de la liriko, la bankroto de la konfesa modo, la neeblo establi signifan estetikon por nova poezia narativo kaj la neado de muzika teksturo en la nuna poezio. La revivigo de tradiciaj formoj tiam estos vidata kiel la nursola ebla respondo al tiu perturba situacio."

Fine de la 20-a jarcento, poezio en novaj formoj denove eldoniĝis pli ofte ol antaŭe. Ekde 1995, West Chester University gastigas ĉiujaran poezian kongreson kun speciala koncentro pri formala poezio. Tamen la movado ne estas sen kritikoj. En la novembra/decembra numero de PN Review de 2003, N.S. Thompson skribis ke "kvankam movadoj bezonas troigon por interesigi, ili devas esti subtenataj de iu arta sukceso. Rigardante reen, la movado aspektas malpli kiel poezia revolucio ol reklam-kampanjo."

Similaj movadoj

Unu simila movado komencis en Irlando, nomita la Rhymers Club movado kaj bazita ĉirkaŭ Tullamore, prezentante verkistojn kiel Tomás Ó Cárthaigh, Anthony Sullivan kaj Ken Hume. La ĉefa gazeto asociata kun ĝi estas Carty's Poetry Journal.