Industrial Workers of the World: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
71-71?
e {{referencoj}}, anstataŭigis: <references /> → {{Referencoj}}, thumb| → eta| (4), |left| → |maldekstre| (4) per AWB
Linio 1:
'''Industrial Workers of the World''' (Industriaj Laboristoj de la Mondo, aŭ IWW) estas [[sindikato]] precipe lokata en [[Usono]], kiu volas unuigi laboristojn kiel klason, kaj aboli la profitan sistemon. La anoj de la IWW estis iam nomataj "Ŭoblioj" (angle: "Wobblies"). La sindikato estis fondita en [[1905]], kaj en [[1923]] ĝi enhavis ĉirkaŭ 100.000 anojn. La nuntempa IWW ne estas tiom granda; ĝi enhavas nur ĉirkaŭ 1.250 anojn.
 
Tiu ŝrumpo sekvis skismon en 1924, kiu estis la rezulto de internaj konfliktoj kaj de ŝtata subpremo. La aliĝo al IWW ne postulas laboradon en entrepreno kie ekzistas sindikata reprezentado, kaj ne malpermesas la aliĝon al alia sindikata organizo.
 
La fundamenta principo de la ŭoblioj estas la unueco de la laboristoj el klaso kun komunaj interesoj kadre de ununura granda sindikato. Ĝi celas la abolon de la salajreco. La ŭoblioj ĉefe estas konataj pro la provoj disvolvi demokratian modelon en la laborejoj, kie la delegitoj estas ĉiam revokeblaj. La ŭoblioj subtenas la demokration kaj la laboristan memmastrumadon kiel praktikajn bazojn por la sindikata agado.
Linio 9:
 
===Preparo de la kongreso de 1905===
La unuaj paŝoj al konstruo de sindikatoj okazis en aŭtuno 1914 dum neformala konferenco kiu kunigis ses « gvidantojn » de la socialista kaj sindikata movado: [[William Trautmann]], [[George Estes]], [[W. L. Hall]], [[Isaac Cowen]], [[Clarence Smith]], kaj [[Thomas J. Hagerty]]. Aliaj aktivuloj, kiel [[Eugene V. Debs]] kaj [[Charles O. Sherman]], kunlaboris sen ĉeesti en la kunveno. Ĉi tiuj homoj dividis la konvinkoj, ke la tiam ekzistantaj usonaj sindikatoj estis absolute nekapablaj ebligi signifajn sociajn plibonigojn por la laboristoj. Ili konsideris la Usonan laborfederacion kiel tro konservativa kaj « aristokrata ». La aliajn ili taksis nesufiĉe efikaj dum la intertraktadoj pro la manko de solidareco kaj kunlaboremo ene de la laborista klaso. <ref>Brissenden 1919, p. 57-58</ref>
 
Tiuj, kiuj ĉeestis la neformalan konferencon decidis prepari pli malferman kunvenon por la 2a de januaro 1905 en Ĉikago, al kiu estis invititaj 30 personoj. Tiu ĉi sekreta kunveno – poste konata kiel « januara konferenco » - estis partoprenata de 23 personoj, formale reprezentantaj 9 sindikatajn organizojn. La konferenco produktis manifeston kiu denuncis la organizmanieron de la usona laborista movado, interalie la organiziĝon laŭ profesiaj fakoj, proponis projektojn por alia organizmaniero de la laboristoj kaj vokis al kongreso por tion organizi. La kongreso ankaŭ okazis en Ĉikago la 27an de junio. La manifesto estis subskribita de ĉiuj partoprenintoj de la januara konferenco kaj sendita al ĉiuj usonaj kaj eŭropaj laboristaj sindikatoj.<ref>Brissenden 1919, p. 59-67</ref>
Linio 31:
Unu el la ĉefaj kontribuoj de la IWW por la laborista movado en la batalo por socia justeco estis la akcepto, ekde ĝia kreo, de ĉiuj laboristoj, inkluzive de virinoj, enmigirintoj kaj nigruloj. Multaj el la fruaj aliĝintoj estis enmigrintoj, kaj kelkaj kiel [[Carlo Tresca]], [[Joe Hill]] kaj Mary Jones eĉ akiris sufiĉan gravecon en la asocia vivo. La finlandanoj konsistigis gravan parton el la enmigrintaj IWW-anoj. Oni taksas, ke ili tiam estis inter kvin kaj dekmil. ''[[Industrialist]]'' estis redaktita finlande, estis eldonita en [[Duluth]] kaj konsistigis la nuran ĉiutagan gazeton de la sindikato. Ĉe ĝia apogeo, ĝi disdonis pli ol {{formatnum:10000}} ekzempleroj ĉiutage. Alia monata eldonaĵo estis la 'Vojo al Libereco' (Tie Vapauteen). Ankaŭ menciindas la finlanda edukocentro ''[[Work People's College]]'' en Duluth, kaj la « Finlanda LaborTemplo » (Finnish Labour Temple]) en [[Thunder Bay]] ([[Ontario]]), kiu ankaŭ utilis kiel sidejo por la kanada IWW.
 
La IWW-anoj estis kondamnitaj de la politikistoj kaj de la gazetaro, kiu konsideris ilin minaco pro la tiama sociordo. La fabrikestroj uzis neperfortajn rimedojn (sendo de la Savarmeo por perturbi la parolanton) kaj ankaŭ perfortojn rimedojn por haltigi iliajn kunvenojn. IWW-anoj ofte estis arestitaj, kaj foje murditaj post publikaj intervenoj.
 
== Ĉu politika agado aŭ rekta agado?==
Linio 40:
 
<gallery>
Dosiero:IWW demonstration NY 1914.jpg|<!-- thumbeta|leftmaldekstre|180px||1914 _IWW_ manifestacio en Novjorko -->
Dosiero:Label.png|<!-- thumbeta|leftmaldekstre|180px|IWW:n _tunnus_ -->
Dosiero:Ettor IWW barbers strike.jpg|<!-- thumbeta|leftmaldekstre|180px|[[Jozefo _Ettor_|Jozefo J. _Ettor_]], kiu havis estas (arestita, arestadita, arestiĝita) en 1912, donanta parolado al (barbiroj, barbiras, barbistoj, barbistas) sur (striko, ekbruligi, trafi, frapi, bati) -->
Dosiero:IWW.jpg|<!-- thumbeta|leftmaldekstre|180px|_Wobbly_ anaro (karto, diskombi) -->
</gallery>
<br clear=all>
Linio 54:
==Fontoj==
<div class="references-small">
{{Referencoj}}
<references />
</div>