Youngstown (Ohio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Viglulino (diskuto | kontribuoj)
Viglulino (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 111:
La industria kreskado de Youngstown ŝanĝis la Mahoningan valon. La kreskanta karba industrio altiris centojn da enmigrantoj el [[Kimrio]], [[Germanio]] kaj [[Irlando (insulo)|Irlando]]. Post la fondiĝo de ŝtalejoj en la malfrua 19-a jarcento, Youngstown fariĝis populara destino de enmigrantoj el orienta Eŭropo, [[Italio]] kaj [[Grekio]].<ref>Blue ''et al.'' (1995), p. 69.</ref> En la frua [[20-a jarcento]] la komunumo ĝuis enfluon de enmigrantoj el ne eŭropaj landoj kiel modernaj [[Lebanono]], [[Palestinio]], [[Israelo]] kaj [[Sirio]]. En la 1920-aj jaroj denaskaj usonanoj puŝis kontraŭ tiun demografian ŝanĝon kaj la Mahoninga valo fariĝis centro de [[Ku-Kluks-Klano|Ku-Kluks-Klana]] aktivado.<ref>Jenkins (1990), p. 19.</ref> La situacio atingis kulminon en 1924 kiam strataj bataloj inter Klanaj membroj kaj Italiaj kaj Irlandaj usonanoj en proksima [[Niles (Ohio)|Niles]] kaŭzis la guberniestron de Ohio deklari [[militjuro]]n.<ref>Jenkins (1990), p. 137.</ref> En 1928 la Klano jam estis akre malkreskanta, kaj post tri jaroj ĝi vendis sian renkontiĝejon en [[Canfield (Ohio)|Canfield]], Kountry Klub Field.<ref>Aley (1975), p. 259.</ref>
 
La kreskado de industrio altiris personojn de inter la limoj de Usono kaj de [[Latin-Ameriko]]. Ekde la malfrua [[19-a jarcento]], [[afrik-usonanoj]] formis parton de la urbo proporcian al la cetero de la lando. La unua loka kongregacio de la [[African Methodist Episcopal Church]] fondiĝis en [[1871]]. En la [[1880-aj jaroj]], loka [[advokato]] [[William R. Stewart]] iĝis la dua afrik-usona ano de la [[Usona Domo de Reprezentantoj]]. Granda enfluo de afrik-usonanoj en la frua 20-a jarcento okazis pro evoluoj en la industria sektoro. Dum la nacia [[Ŝtala Striko de 1919]], lokaj industriistoj ekdungis milojn da laboristoj el suda usono, multaj el kiuj estis negraj. Ĉi tiu movo ekbruligis rasismajn sent-inklinojn inter lokaj blankuloj kaj dum jardekoj, afrik-usonaj ŝtal-laboristoj spertis diskriminacion en la laborejo. Enmigrado el la sudo kreskis grandoble en la 1940-aj jaroj, kiam la maŝinigado de suda agrikulturo finigis la ekspluantan sistemon de kunhava plantado, lasante iamajn farm-laboristojn serĉi industriajn postenojn.
 
La loĝantaro de la urbo pli diversiĝis de post la [[dua mondmilito]], kiam ŝajne firma industrio de ŝtalo altiris milojn da laboristoj. En la 1950-aj jaroj, la latinamerika loĝantaro kreskis signife; en la 1970-aj jaroj, la plej grandaj religiaj institucioj en Youngstown por hispan-parolantaj civitanoj estis St. Rose of Lima Roman Catholic Church kaj First Spanish Baptist Church of Ohio. Kvankam diverseco estas unu el la plej daŭraj karakteraĵoj de la urbo, la industria ekonomio kiu altiris la diversajn grupojn kolapsis en la malfruaj 1970-aj jaroj. Responde al postaj defioj, la urbo ekfaris vaste publikigitajn paŝojn por diversiĝi ekonomie dum ĝi kontinuas plifortigi siajn tradiciajn fortajn kvalitojn.
 
==Vidu ankaŭ==