DNSSEC: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Subskribo de la radika zono: stilo, korekto de tajperaro
Linio 38:
 
== Subskribo de la radika zono ==
Por plenvalora validigo de la tuta datumo transdonata kun uzo de DNSSEC necesas ĉeno de konfido iranta de la radika domajna zono (.). Enkonduko de la korekte subskribita radika zono al ĉiuj radikaj nomserviloj povus kaŭzi kraŝon de la moderna Interreto, tial [[IETF]] kaj [[ICANN]] kune ellaboris poioman proceduron de enkonduko de la subskribita radika zono kaj de mekanismo de disvastigo de ŝlosiloj. La proceduro daŭris pli ol ok monatojn kaj inkludis popaŝan enkondukon de al nomserviloj komence de la radika zono subskribita per nevalida [[Cifera subskribo|cifersubskriba]] ŝlosilo. Tiu paŝo estis necesa por provizi testadon de serviloj sub ŝarĝo, konservi retroiran kongruon kun malnova programaro kaj lasi eblecon por reveno al la antaŭa konfiguro.
 
Al junio de 2010 ĉiuj radikaj nomserviloj korekte traktadis la zonon subskribitan per nevalida ŝlosilo. En julio ICANN okazigis internacian konferencon pri la proceduro de generado de ŝlosiloj de la cifera subskribo per kiu poste estis subskribita la radika zono.