'''Düzce''' estas [[provincoj de Turkio|provinco]] de [[Turkio]]. Ĝi situas en la [[Nigramaranigramara regiono de Turkio|Nigramaranigramara regiono]] ([[turke]] ''Karadeniz Bölgesi'') de la lando. Administra centro de la provinco estas la samnoma urbo [[Düzce]]. Provincan statuson la teritorio gajnis nur en decembro 1999, post forta tertremo de novembro 1999, kiu preskaŭ neniigis la kompletan urbon Düzce. Antaŭe la areo apartenis al la nun najbara [[provinco Bolu]]. La administre plialtigita statuso celis plifaciligi ekonomian helpon por subteni la posttertreman rekonstruon. Sekve la provinco estas la plej juna el la nuna 81 provincoj de Turkio.