Kameruno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 150:
| notoj =
}}
'''Kameruno''' (aŭ Kamerunio<ref>Laŭ NPIV, Kameruno estas monto en Ekvatora Afriko; Kamerunio estas kaj regiono en Afriko kaj nomo de regno, okupanta la orientaorientan partoparton de tiu regiono. Reta Vortaro (ReVo), siavice, akceptas Kamerunon kaj Kamerunion kiel nomon de la lando. "La Tero", Enciklopedieto de Monato (Flandra Esperanto-Ligo, eldonjaro: 2013) registras nur la formon "Kameruno".</ref>) oficiale la '''Respubliko de Kameruno''' ([[france]] ''République du Cameroun'') estas [[lando]] en okcidenta [[Centra Afriko]]. Ĝi havas landlimon kun [[Niĝerio]] okcidente, [[Ĉado]] nordoriente, [[Centr-Afrika Respubliko]] oriente kaj [[Ekvatora Gvineo]], [[Gabono]] kaj [[Kongo Brazavila]] sude. La marbordo de Kameruno konsistas el la [[Biafra Golfo]], parto de la [[Gvinea Golfo]] kaj la [[Atlantika Oceano]]. La lando kelkfoje estas kromnomata "miniatura Afriko" pro sia geologia kaj kultura diversecoj. Inter la ĉefaj geografiaĵoj de la lando estas multaj [[strando]]j, [[dezerto]]j, [[monto]]j, [[pluvarbaro]]j kaj vastaj [[savano]]j. [[Monto Kameruno]] estas la plej alta punkto de Kameruno. [[Dualao]], [[Jaundeo]] kaj [[Garoua]] viciĝas inter la ĉefaj urboj de la lando, kie vivas pli ol 200 malsamaj lingvaj grupoj. Kameruno famas pro siaj lokaj muzikaj stiloj, precipe [[makoso]] kaj [[bikutso]], sed ankaŭ pro sia sukcesa [[Kameruna nacia teamo de futbalo|nacia teamo de futbalo]]. La du oficialaj lingvoj restas la [[angla lingvo|angla]] kaj la [[franca lingvo|franca]].
 
Plej frutempaj homaj loĝantoj de tiu teritorio estis interalie la [[Sao-civilizacio]] ĉirkaŭ la [[lago Ĉado]] kaj la [[Bakaoj (Kameruno kaj Gabono)|Bakaoj]], kiuj estis ĉasantoj-plukantoj en la sudorientaj pluvarbaroj. Esploristoj el [[Portugalio]] atingis la lokan marbordon en la [[15-a jarcento]] kaj nomis la regionon ''Rio dos Camarões'' ("Rivero de salikokoj") : de tiu origina esprimo devenas la nomo de Kameruno. Militistoj de la [[Fulboj|fulba etno]]<small><ref>En la fulba lingvo: ''Fulɓe''; en la franca : Peul or Peuhl.</ref></small> fondis la [[Adamava Emirlando|Adamavan Emirlandon]] en la nordo en la [[19-a jarcento]], kaj variaj etnaj grupoj de la okcidenta kaj nordokcidenta regionoj establis potencajn sinjorlandojn kaj ''[[Fon (Kameruno)|fon]]''-landojn. Kameruno fariĝis [[Germana Imperiestra Regno|germana kolonio]] en [[1884]].