Banten: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
| Larĝo=300 | Mapospeco=reliefo | montrukoordinatojn = titolo
}}
'''Banten''' - historie ankaŭ nomata ''Bantam'' - estas historie grava loĝloko de [[Indonezio]]. Ĝi situas sur la insulo [[Javo]], kaj donis sian nomon al la nuna ŝtata [[administra divido de Indonezio|provinco]] [[Banteno]], kies administra centro tamen estas la urbo [[Tanjung Pinang]] - prononco {{prononco|Tanĝung Pinang}}. La urbo lokiĝas proksime de la okcidenta fino de la insulo Javo, proksime al la [[Sunda Markolo]] tra kiu pasas multa ŝipa trafiko inter Javo sude kaj [[Sumatro]] norde respektive inter [[Orienta Azio]] oriente kaj [[Barato]] okcidente. Loko de sekura haveno ĉe la buŝo de samnoma rivero ''Banten'', kiu estis ŝipveturebla akvovojo al la insula interno, la urbo sekve estis strategie grava loko kaj iam grava komerca urbo. Ekde la jaro [[1527]] la urbo estis la ĉefurbo de la potenca ''sultanlando de Banteno'', en la epoko de [[Nederlando|nederlanda]] kolonia dominado de la regiono ekonomie iom post iom malpligraviĝis kompare al la urbo Batavio, la nuna [[Ĝakarto]], kaj post transpreno de la kolonia potenco fare de la [[Brita Imperio]] en 1813 plu malpligraviĝis. Nun la historia loĝloko, 11 kilometrojn norde de la nuna urbo [[Serang]], precipe estas turisma centro.
 
[[dosiero:Banten Sultanate id.svg|eta|dekstra|300px|<center>proksimuma etendiĝo de la historia sultanlando de Banteno en 1570 (pli norde [[Sumatro]], pli sude [[Javo]], en la nordorienta angulo [[Borneo]]; priskribo jen indonezilingva, en la vikimedia komunejo ankaŭ versio anglalingva)]]