Fiŝoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 46:
===Spira sistemo===
[[Dosiero:Tuna Gills in Situ 01.jpg|thumb|Vido malantaŭa de la [[branko]]j de [[tinuso]].]]
La fiŝoj faras plej parton de la gasa interŝanĝo pere de la uzado de [[branko]]j, kiuj troviĝas ambaŭflanke de la [[faringo]]. La brankoj konsistas el fadenformaj strukturoj nome brankaj filamentoj. Ĉiu el tiuj filamentoj enhavas kapilarojn, kiuj havigas grandan areon por la interŝanĝo de [[oksigeno]] kaj [[karbona dioksido]]. Tiu interŝanĝo okazas kiam la fixso enspiras akvon, kiu pasas tra la brankoj.
Estas fiŝoj, kiaj ŝarkoj kaj [[petromizo]]j, kiuj posedas brankajn malfermaĵojn multopajn. Tamen majoritato de fiŝoj posedas brankojn protektitajn de osteca ŝirmaĵo nome [[operkulo]]j.
 
Kapabli spiri rekte aeron estas rezulto de la adaptado ĉe fiŝoj kiuj loĝas en akvo malmulte profunda, kie ties niveloj varias aŭ kie la koncentro de oksigeno en akvo povas malpliiĝi je iuj jarepokoj. La mekanismoj por tio estas variaj. La maldika haŭto de la [[Electrophorus electricus|elektrangiloj]] permesas el ili ian gradon de absorbo de oksigeno. Ili povas spiri aeron ankaŭ per rekta engluto el la surfaco. [[Katfiŝo]]j de la familioj [[Lorikariedoj]], [[Kaliĥtiedoj]] kaj [[Skoloplacedoj]] kapablas absorbi aeron tra sia digesta aparto.<ref> Armbruster, J. W, 1998, Modifications of the digestive tract for holding air in loricariid and scoloplacid catfishes, Copeia, paĝoj 663-675 http://www.auburn.edu/academic/science_math/res_area/loricariid/fish_key/Air.pdf Alirita la 22an de septembro de 2009, angla.</ref>
 
Ĉe la [[Pulmofiŝoj]] kaj [[Polipteredoj]] oni priskribis pulmojn similajn al tiuj de la [[tetrapodoj]], pro kio ili devas supreniri al la akvosurfado por engluti freŝan aeron tra la buŝo por ke ĝi pasu tra la brankoj aŭ tra la brankaj filamentoj.
 
===Digesta sistemo===