Ŝablono-Diskuto:Informkesto nederlanda municipo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Saluton. Mi hodiaŭ rimarkis dum la kontrolado de hieraŭ vespere per [[Specialaĵo:Kontribuoj/CactusBot|roboto ŝanĝitaj artikoloj]], ke multaj el ili enhavas la ŝablonon {{ŝ|koordinatoj gm}} tuj post la grase markita enkonduka vorto. Ĝi kaŭzas, ke la supre metata ligilo al "Toolserver" aperas duoble. Tial mi petis la saman uzanton kun roboto, ŝanĝi la ŝablonan uzadon al {{ŝ|koordinato}} kun aldono de kelkaj parametroj. Tiam la supre metata ligilo aperas nur unufoje, nome per la informkesto. Vidu ekzemple la lastan ŝanĝon de mi en [[Wijk bij Duurstede‎]]. Kelkajn artikolojn mi jam permane korektis. Sed la informkesto troviĝas ja en pli ol 300 artikoloj kaj mi ne scias, en kiom da ili samtempe troviĝas la eĉ evitinda malnova ŝablono {{ŝ|koordinatoj gm}}. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 16:42, 9 Jan. 2014 (UTC)
:Saluton. La sama [[Specialaĵo:Kontribuoj/CactusBot|roboto]] intertempe ŝanĝis artikolojn, kiuj enhavis la fuŝon pri duobla supre dekstra ligilo pri koordinatoj. Mi rigardis kelkajn artikolojn kaj ne trovis problemojn. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 20:01, 10 Jan. 2014 (UTC)
 
== Telefona kodo ==
La ŝablono uzas la vortumon [[retnumero]], laŭ rekta traduko el la nederlanda, kvankam en internacia Esperanto uzatas la vortumo [[telefona kodo]], kaj tiel ankaŭ nomiĝas la artikolo pri la temo. "Retnumero" estas alidirektilo al la artikolo [[telefona kodo]], tial ne ekestas mise ruĝa ligilo, sed mi preferus ke ni ne en centoj da artikoloj pri nederlandaj komunumoj lingve disvastigu la nederlandismon "retnumero", kiu krome en ne-nederlanda Esperanto apenaŭ uzatas (kaj en la artikolo "telefona kodo" ĝis nun eĉ ne menciiĝas). Minimuma paŝo laŭ mi estas ŝanĝi la ŝablonon, tiel ke parametro "retnumero" al simpla leganto de artikolo pri nederlanda komunumo montriĝas kiel vorto "telefona kodo" (tio facilas); pli bone estas ŝanĝi la ŝablonon tiel ke eblas alternativaj parametroj "retnumero" kaj "telefona kodo", por povi iom post iom ŝanĝi la unuopajn ŝablonuzojn de parametro "retnumero" al "telefona kodo" (prefere robote). [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 06:24, 24 Jun. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto nederlanda municipo".