Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
La ekoregiono situas en la nordorienta parto de Kongo Kinŝasa kaj etendas sin en la sudorienton de Centrafrika Respubliko. La ekoregiono okupas proksimume triangulan areon kiu subtenas malaltaĵan kaj submontaran [[pluvarbaro]]-[[vegetaĵaro]]n. Ĉe la norda limo la arbaro transiras al [[savano]] kaj [[duonarbaro]]. Oriente la ekoregiono limtuŝas la [[Albert-riftaj montarbaroj|Albert-riftajn montarbarojn]], sude kaj okcidente la limoj estas Kongo-Rivero kaj ĝiaj [[alfluanto]]j, precipe Elila-Rivero.
 
Klimate, la ekoregiono situas ene de la humidaj [[tropiko]]j. La jaraj averaĝaj pluvofaloj sumiĝas inter 1 500 milimetroj kaj 2 000 milimetroj. La [[precipitaĵo]] estas sezona kun klare markata [[seka sezono]] de januaro al marto. La plej alta pluvofalo okazas ĉe la pli malaltaj altitudoj de la okcidenta parto. La pluvfala niveloj malpligrandiĝas irante orienten kiam la altitudo pli altiĝas direkte al [[Albert-Rifto]]. La averaĝa jara temperaturo estas inter 27°C kaj 33°C kaj la averaĝa minimumo estas inter 15°C kaj 21°C, kun variado depende de la altitudo.
 
== Vidu ankaŭ ==