Austin FX4: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kaŝis videojn
Kabhi2011 (diskuto | kontribuoj)
e + File "kuniklaj oreloj"
Linio 29:
== Modeloj de Austin ==
La unua modelo de FX4 estis ekipita per [[dizelmotoro]] 2178cc de Austin kaj per aŭtomata transmisio [[BorgWarner]]. En 1961, la meĥanika transmisio el la [[Austin Gipsy]] estis havebla kiel opcio. Ekde 1962, la [[benzinmotoro]] 2199cc de Austin estis havebla. Tamen, preskaŭ ĉiuj taksioj FX4 estis ekipitaj per dizelmotoro kaj, ĝis la mezaj 1970-aj jaroj la plimulto havis meĥanikan transmision.
[[File:Austin FX4 Museum of Transport Manchester (1).jpg|right|thumb|"kuniklaj oreloj"]]
 
En 1969, la taksio estis modifita, por oferti novan version anstataŭ la forlasita anstataŭiga modelo kaj por ripari kelkajn el la malperfektaĵoj de la originalo. La originala Austin estis provizita per malgrandaj malantaŭaj halt-lumoj kaj lumigiloj kaj turn-indikiloj ambaŭflanke de la tegmento, komune konataj kiel "kuniklaj oreloj". En la reviziita modelo, la malantaŭaj aloj estis modifitaj por ricevi la mallantaŭajn lumigilojn kaj turn-indikilojn el la Austin 1100/1300 MkII. Antaŭaj indikiloj estis ankaŭ provizitaj sub la antaŭaj lumigiloj kaj flankaj indikiloj ekipis la antaŭajn alojn. La "kuniklaj oreloj" estis forlasitaj. La interno ankaŭ ŝanĝiĝis, per nigraj seĝoj el vinilo kaj modifita apartigilo por doni pli da spaco al la ŝoforo.
 
Linio 55:
Kiel parto de programo por disvolvi anstataŭantan modelon, [[AP]] [[Lockheed]] estis komisiita por dezajni kaj disvolvi antaŭajn diskobremsojn, kaj ĉi-rilate, [[GKN]] dezajnis novan suspensian sistemon por ebligi al diskobremsoj esti muntitaj konservante la devigan turn-diametron de {{unuo|7.6|m}}. Ĉi tiuj ŝanĝoj estis adaptitaj al nova modelo, la '''Fairway Driver''', kiu estis enkondukita en februaro 1992. La plej lasta Fairway, kun registro-marko R1 PFX (t.e. [[RIP]] FX), estis konstruita la {{daton|1|oktobro|1997}} kaj estis donacita al National Motor Museum en Beaulieu (Hampshire).
 
[[Transport for London]], (TfL) kiu akiris regon super la [[Public Carriage Office]] dekretis ke en 2006 ĉiuj taksioj licencitaj en Londono devus konformiĝi kun reguloj Euro 3 pri ellaso de gaso. La Fairway, kaj por tiu afero ĝia anstataŭanto, la [[TX1]], kiuj uzis la saman motoron de Nissan nur konformiĝis kun Euro 2, sed plej multaj posedantoj estis malinklinaj seniĝi je siaj tre findindaj kaj ekonomiaj Fairway. Fronte al la premo fare de la profesio, TfL permesis la disvolviĝon de pluraj konvert-sistemoj adapteblaj al la motoro de Nissan por ke ĝi povu konformiĝi. Tiuj ĉi estis la sistemoj "STT Emtec Clean Cab turbocharger system" kaj "Van Aaken exhaust gas recirculation system". Nur 80 Austin- kaj Rover-motorizitaj taksioj restis en la trafiko, kio estigis tion malekonomie disvolvi konvertojn por ili tial ke ili ricevis nedevigon. Kvankam kelkaj posedantoj de pli malnovaj Fairway seniĝis je ili, multaj posedantoj elektis elspezi preskaŭ {{unuo|2000|pundojn}} por konvertigi siajn taksiojn, prefere ol aĉeti novan aŭ dua-manan [[TXII]], kiu estis konsiderata kiel malpli fidinda. Malfrue en 2009, nur ses el ĉi tiuj Rover- aŭ Austin-motirizitajmotorizitaj taksioj restis en servo en la trafiko, plej multaj veturinte po pli ol miliono da mejloj.
 
La Fairway estis anstataŭita malfrue en 1997 de la [[TX1]], kiu estis sinsekve anstataŭita en 2002 de la [[TXII]]. Tiu ĉi siavice estis anstataŭita en 2007 de la nuna modelo, la [[TX4]].