Interna milito: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 94 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q8465)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Interna milito''' (ofte nomata ankaŭ ''enlanda milito'' kaj ''intercivitana milito'') estas [[milito]], en kiu la fortoj partoprenantaj en la konflikto apartenas al la sama [[lando]], [[imperio]] aŭ (alitipa) politika estaĵo, kaj batalas por alpreni la regadon de la regno. La esprimoj ''intercivitana milito'', ''civitana milito'' aŭ ''civila milito'' ne ĝustas, ĉar ili supozigas,, ke la armita konflikto ne enhavas armeojn, kio maloftas aŭ tute ne eblas: civiluloj kiam armiĝas jam ne plu estas civiluloj.
 
Interna milito estas milito inter fakorganizitaj grupoj ene de la sama [[ŝtato]] aŭ [[respubliko]],<ref name=fearon>James Fearon, [http://www.foreignaffairs.org/20070301faessay86201/james-d-fearon/iraq-s-civil-war.html "Iraq's Civil War"] en ''Foreign Affairs'', Marto/Aprilo 2007. Por plia studado pri klasigo de Internaj militoj, vidu [[#Formala klasigo|la sekcion "Formala klasigo"]].</ref> aŭ, malpli ofte, inter du landoj kreitaj de antaŭe unuiĝinta ŝtato.<ref name="EH">[http://eh.net/bookreviews/library/1130 Nations, Markets, and War: Modern History and the American Civil War | Book Reviews], EH.net. "Two nations [ene de Usono] developed because of slavery." Oktobro 2006. Konsultita en Julio de 2009.</ref> La celo de unu flanko povas klopodi preni kontrolon de la lando aŭ regiono, por atingi sendependecon por regiono, aŭ por ŝanĝi registarpolitikojn.<ref name=fearon /> La esprimo estas adapto de la tre konata [[latina]] esprimo ''bellum civile'' kiu kutime rilatis al la diversaj intercivitanaj militoj de la [[Romia Respubliko]] en la 1a jarcento a.K.
 
Interna milito estas alt-intensa konflikto, ofte implikante kutime armetrupojn, kiu estas eltenita, organizita kaj grandskala. Internaj militoj povas rezultigi nombregojn de viktimoj kaj la konsumo de signifaj resursoj.<ref name=hironaka3>Ann Hironaka, ''Neverending Wars: The International Community, Weak States, and the Perpetuation of Civil War'', Harvard University Press: Cambridge, Mass., 2005, p. 3, ISBN 0-674-01532-0</ref>
 
Internaj militoj ekde la fino de [[2-a Mondmilito]] daŭris averaĝe iom pli ol kvar jarojn, kio estas rimarkinda pliiĝo de la unu-kaj-duonjara averaĝo de la 1900-1944 periodo. Dum la indico de apero de novaj internaj militoj estis relative stabila ekde la mezo de la [[19-a jarcento]], la kreskanta daŭro de tiuj militoj rezultigis kreskantajn nombrojn da militoj daŭrantajn en ĉiu tempo. Ekzemple, ekzistis ne pli ol kvin internaj militoj survoje samtempe en la unua duono de la [[20-a jarcento]] dum pli ol 20 samtempaj internaj militoj okazis proksime al la fino de la [[Malvarma Milito]] antaŭ ol ĝi finiĝis. Ekde [[1945]], enlandaj militoj rezultigis la mortojn de pli ol 25 milionoj da homoj, same kiel la malvola delokiĝo de milionoj pli. Enlandaj militoj krome rezultigis ekonomian kolapson; [[Somalio]], [[Birmo]] ([[Mjanmao]]), [[Ugando]], [[Demokratia Respubliko Kongo]] kaj [[Angolo]] estas ekzemploj de landoj kiuj estis konsideritaj kun esperplenaj futuroj antaŭ esti englutitaj en internaj militoj.
 
== Historiaj ekzemploj ==
Linio 6 ⟶ 12:
* La [[Rusia Enlanda Milito]] (1918-1922),
* La [[Usona Enlanda Milito]] ([[1861]]-[[1865]])
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Ŝtato]]
 
==Notoj==
<references/>
 
{{havenda artikolo|Interna milito}}