Interna milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Interna milito estas alt-intensa konflikto, ofte implikante kutime armetrupojn, kiu estas eltenita, organizita kaj grandskala. Internaj militoj povas rezultigi nombregojn de viktimoj kaj la konsumo de signifaj resursoj.<ref name=hironaka3>Ann Hironaka, ''Neverending Wars: The International Community, Weak States, and the Perpetuation of Civil War'', Harvard University Press: Cambridge, Mass., 2005, p. 3, ISBN 0-674-01532-0</ref>
 
Internaj militoj ekde la fino de [[2-a Mondmilito]] daŭris averaĝe iom pli ol kvar jarojn, kio estas rimarkinda pliiĝo de la unu-kaj-duonjara averaĝo de la 1900-1944 periodo. Dum la indico de apero de novaj internaj militoj estis relative stabila ekde la mezo de la [[19-a jarcento]], la kreskanta daŭro de tiuj militoj rezultigis kreskantajn nombrojn da militoj daŭrantajn en ĉiu tempo. Ekzemple, ekzistis ne pli ol kvin internaj militoj survoje samtempe en la unua duono de la [[20-a jarcento]] dum pli ol 20 samtempaj internaj militoj okazis proksime al la fino de la [[Malvarma Milito]] antaŭ ol ĝi finiĝis. Ekde [[1945]], enlandaj militoj rezultigis la mortojn de pli ol 25 milionoj da homoj, same kiel la malvola delokiĝo de milionoj pli. Enlandaj militoj krome rezultigis ekonomian kolapson; [[Somalio]], [[Birmo]] ([[Mjanmao]]), [[Ugando]], [[Demokratia Respubliko Kongo]] kaj [[Angolo]] estas ekzemploj de landoj kiuj estis konsideritaj kun esperplenaj futuroj antaŭ esti englutitaj en internaj militoj.<ref>Hironaka (2005), pp. 1-2, 4-5</ref>
 
==Formala klasigo==
 
[[File:Battle tewkesbury.JPG|thumb|[[Batalo de Tewkesbury]] (1471) de la [[Militoj de rozoj]] en [[Anglio]]]]
James Fearon, akademiulo de civitaj militoj en [[Universitato Stanford]], difinas internan militon kiel "perforta konflikto ene de lando kontraŭbatalita fare de fakorganizitaj grupoj kiuj planas preni potencon en la centro aŭ en regiono, aŭ ŝanĝi registarpolitikojn".<ref name=fearon/> Ann Hironaka plue precizigas ke unu flanko de enlanda milito estas la ŝtato.<ref name=hironaka3/> La intenseco ĉe kiu burĝa tumulto iĝas civita milito estas pristudita fare de akademiuloj. Kelkaj politikaj sciencistoj difinas enlandan militon kiel okazigo de pli ol 1000 viktimoj,<ref name=fearon/> dum aliaj plue precizigas ke almenaŭ 100 devas veni de ĉiu flanko.<ref>Edward Wong, [http://www.nytimes.com/2006/11/26/world/middleeast/26war.html?_r=1&oref=slogin "A Matter of Definition: What Makes a Civil War, and Who Declares It So?"] ''New York Times'' November 26, 2006</ref> La projekto ''Correlates of War'' (Korelacioj de Milito), datenserio vaste uzita de akademiuloj pri konfliktoj, klasifikas intercivitajn militojn kiel okazigo de pli ol 1000 milit-rilataj viktimoj por jaro da konflikto. Tiu indico estas malgranda frakcio de la milionoj mortigitaj en la Dua Sudana Enlanda Milito kaj en la Kamboĝa Enlanda Milito, ekzemple, sed ekskludas plurajn tre diskonigitajn konfliktojn, kiaj ekzemple ''La Problemoj'' de [[Nord-Irlando]] kaj la lukto de la [[Afrika Nacia Kongreso]] en la epoko de [[Apartismo]] en [[Sudafriko]].<ref name=hironaka3/>
 
== Historiaj ekzemploj ==