Wilhelm Neurath: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
AgroKarbo (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo kun ''''Wilhelm Neurath''' el Wernigerode (mortis la 3an de junio 1914 post longa malsano) === Nekrologio === fonto:Germana Esperantisto 1914 paĝo 109 unu el la plej fervoraj...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 06:34, 30 jun. 2014

Wilhelm Neurath el Wernigerode (mortis la 3an de junio 1914 post longa malsano)

Nekrologio

fonto:Germana Esperantisto 1914 paĝo 109 unu el la plej fervoraj germanaj esperantistoj. Li estis la fondinto de la grupoj en Hildesheim kaj Wernigerode. Ĉi tie li posedis la pensionon „Villa Esperanto", en kiu multaj samideanoj jam loĝis dum libertempo; certe ili bone memoras pri la agrablaj tagoj kaj horoj, kiujn ili pasigis ĉe la ĉiam afabla mortinto. Precipe li laboris por Esperanto per tio, ke li tradukis Esperantajn artikolojn kaj novelojn en la germanan lingvon kaj publikigis la tradukojn en germanaj gazetoj, akcentante, ke nur per Esperanto estas eble, ĝui tiajn literaturaĵojn, ofte el lingvoj de malgrandaj popoloj. En tiu ĉi rilato li havis bonajn sukcesojn, kies daŭrigon nun malhelpis la kruela morto.

Ripozu en paco, kara samideano, la germana esperantistaro daŭre konservos al vi honoran memoron!

Germ. Esp.