Ĉeĥaj kronadjuveloj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Ĉeĥaj kronadjuveloj''' estas objektoj servintaj por kronado de [[Ĉeĥio|ĉeĥaj]] [[reĝo]]j. Ili estas metitaj daŭre en [[Praga burgo]], kaj ankaŭ ili povas esti ekspoziciataj sole sur ties teritorio. Sed tio okazas dum tute eksterordinaraj eventoj. En la [[20-a jarcento]] tiel okazis naŭfoje, lastfoje en oktobro de [[1998]] okaze de la 80-a datreveno de la estiĝo de la memstara [[Ĉeĥoslovakio|Ĉeĥoslovaka respubliko]]. Por ekspozicii la kronadjuvelojn rajtas decidi eksplicite la prezidento de la respubliko.
 
Kronadkamerao en la [[katedralo de sankta Vito|templo de sankta Vito]], en kiu la kronadjuveloj de la ĉeĥaj reĝoj estas metitaj, estas sen troigado la plej malmulte alirebla loko en Praga burgo. La pordo, same kiel blendŝranko por la [[juvelo]]j, havas sep [[seruro]]jn kaj al ties malfermo kaj ekpreno de la juveloj devas kunveni sep tenantoj de [[ŝlosilo]]j: la [[prezidento]] de respubliko, prezidanto de la [[registaro]], [[episkopo|ĉefepiskopo]] praga, prezidanto de Deputita parlamentejo, prezidanto de [[Senato]], [[dekano]] de Metropolita [[kapitulo]] ĉe la sankta Vito kaj [[primatoro]] de la ĉefurbo [[Prago]].
 
Tradicio de la sep ŝlosiloj estiĝis post tio, kiam en la jaro [[1791]] reĝo [[Leopoldo la 2-a]] plenumis peton de la ĉeĥa nobelaro pri redono de la juveloj el [[Vieno]] ĝis Prago. Ili estis metitaj en la templo de la sankta Vito en Praga burgo, ĉifoje en krona arkivo malantaŭ [[Sanktvenceslaa kapelo]], malantaŭ fera pordo kun kvin seruroj. Estis rezervita por ili aparta ŝranko, havigita per pluaj du seruroj, al kiuj ricevis ŝlosilojn du gardistoj de la juveloj. Eĉ kiam pli malfrue loko de ilia metigo ŝanĝiĝis, la tradicio kun la sep ŝlosiloj konserviĝis.