Operaco: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Operaco'''<ref>[http://vortaro.net/#operaco Difino de ''operaco'' en PIV]</ref> (ankaŭ '''operacio'''<ref>[http://vortaro.net/#operacio Kvina difino de ''operacio'' direk...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:37, 1 jul. 2014

Operaco[1] (ankaŭ operacio[2]) estas parto de militarto, tuto de la bataloj, atakoj kaj manovroj, farataj de terarmeo, mararmeo kaj aerarmeo. Operaco estas gvidata de unu militestraro, por atingi konkretan celon kaj laŭ komuna esenca ideo.

Oni povas diri, ke operaco estas milita agado, kiu larĝas de eta batalo ĝis tuta armita konflikto (milito).

La ĉefa celo de la operaco povas esti kapto de milit-rimedoj (homoj, armiloj) kaj spaco (akvo, aero, lando) okupataj de la malamiko. Esenco de la operaco estas venki kontraŭ laŭeble malgranda kosto (perdoj de la soldatoj, detruo de la militŝipoj, aviadiloj ktp.), tial operaco celas direktigon de la plej granda forto al kapto de konkreta objekto, decida por povi plumiliti kontraŭ la malamiko. Tiu objekto povas troviĝi en la ariero: altranga stabo, ĉefaj komunikaj nodoj k.a.

Famaj operacoj

Piednotoj

  1. Difino de operaco en PIV
  2. Kvina difino de operacio direktigas al preferinda operaco