Roman Dobrzyński: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q3940515)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Dobrzyński esperantistiĝis en [[1955]]. Li magistriĝis pri juro kaj poste pri ĵurnalismo per tezo pri la Esperanta gazetaro. Kiel studento li aktivis en la [[Esperanto-movado]] per verkado, redaktado kaj instruado, kaj kiel estrarano de [[Pola Esperanto-Junularo]]. Li estis vicprezidanto de [[TEJO]] ([[1966]]-[[1968]]) kaj redaktoro de ''[[Kontakto (revuo)|Kontakto]]'' (1968-[[1970]]).
 
De [[1973]] ĝis [[2003]] li laboris kiel ĵurnalisto de [[Pola Televido]] kaj en tiu rolo multfoje traktis Esperanto-rilatajn temojn, farante ankaŭ filmojn pri Esperanto, ekz. ''[[Bona Espero (filmo)|Bona Espero]]'' ([[1984]]). En [[1995]] li esperantigis la televidan lingvokurson de BBC ''[[Mazi en Gondolando]]''. Dobrzyński estis membro de LKK de la ĝis nun la plej granda [[UK 1987|UK, en Varsovio 1987]]. Li estas membro de UEA ekde [[1961]], estis ĝia komitatano kaj vicprezidanto de UEA ([[1989]]-[[1992]]). Li kontribuis al la establo de [[Fondumo Zamenhof]] kaj estis ĝia unua prezidanto.
 
En [[2003]] aperis lia pollingva libro ''Ulica Zamenhofa'' kun interparoloj kun d-ro [[Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof]]. Tradukoj aperis ne nur en Esperanto (''[[La Zamenhof-Strato]]'', la 1-a eldono en 2003, la 2-a eldono en [[2005]]), sed ankaŭ en la litova (''Zamenhofo gatvė,'' 2004), la ĉeĥa (''Zamenhofova ulice,'' 2005), la japana (''Zamenhof doori,'' 2005), la portugala (''A Rua Zamenhof,'' 2006), la slovaka (''Zamenhofova ulica,'' 2006), la franca (''La rue Zamenhof,'' 2008), la itala (''Via Zamenhof, creatore dell'esperanto,'' 2009) kaj la korea (''Zamenhof geori'', 2009).