Varmio: Malsamoj inter versioj

4 979 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Dankon, roboto. Vi preterrapidis min...)
[[Dosiero:Warmia na mapie adm Polski.png|thumb|Varmio en mapo de nuntempa Pollando]]
#ALIDIREKTU [[Varmia-Mazuria Provinco]]
'''Varmio''' ([[pola lingvo|pole]]: ''Warmia'', [[germana lingvo|germane]]: ''Ermland'', [[latina lingvo|latine]]: ''Varmia'') estas historia regiono en nuntempa [[Varmia-Mazuria Provinco]]. Ĝia nomo devenas de la [[praprusoj|praprusa]] tribo varmoj. Varmio okupas 4249 km².
 
==Historio==
===Prahistorio (ĝis 1243)===
La teritorio de varmoj troviĝis ĉe la [[vistula laguno]] kaj etendiĝis de [[Braniewo]] ĝis [[Lidzbark Warmiński]]. Verŝajne la ĉefa urbo de la varmoj estis [[Orneta]] - en ĝia loko la germanaj kavaliroj konstruis poste novan urbon.
 
===Varmio en la Ordeno (1243-1466)===
[[Dosiero:Lidzbark (js)3.jpg|thumb|Kastelo en Lidzbark Warmiński, ekde 1350 la sidejo de varmiaj episkopoj]]
Laŭleĝe de decido de papo [[Inocento la 4-a]] en 1243, en la prusa lando konkerata de la [[Ordeno de germanaj kavaliroj]] kreiĝis kvar [[episkopujo]]j: de [[Chełmża]], [[Pomezanio]], Varmio kaj [[Sambio]]. La varmia episkopujo estis pli-malpli trioble pli granda ol la dominio, kaj okupis la terenon ĝis la [[lagoregiono Mazurio]] oriente kaj la rivero [[Pregolja]] norde.
 
La teritorio de la varmia dominio (ŝtateto) similis triangulon, ĝiaj limoj fine formiĝis en 1375 kaj kun etaj modifoj restis samaj ĝis la fino de memstareco de Varmio - tio estas ĝis kiam [[Prusio]] okupis ĝin en [[1772]].
 
La unua varmia episkopo Anselmo dedividis el la dominio centran trionon de la teritorio por teni katedralan [[kapitulo]]n, nomatan varmia kapitulo. La varmia kapitulo, kreita en 1260, unue havis sian sidejon en [[Braniewo]], poste en [[Frombork]].
 
La sidejo de la episkopoj troviĝis en la jaroj 1280-1340 en [[Braniewo]], en 1340-1350 en [[Orneta]] kaj ekde 1350 en [[Lidzbark Warmiński]].
 
La limoj de la varmia episkopujo, kaj dedivita de ĝi dominio, formiĝadis poiome, laŭ konkerado de novaj terenoj enloĝataj de la prusoj. Okazis konfliktoj inter varmiaj episkopoj kaj [[Altaj majstroj de Ordeno de germanaj kavaliroj|altaj majstroj de la Ordeno]] pri la limoj de la episkopa dominio. En tiuj disputoj la episkopoj devis cedi al la altaj majstroj. Konflikton inter episkopo Jan Stryprock kaj alta majstro Winrich von Kniprode juĝis en 1375 paciga tribunalo, kies verdikton konfirmis papo [[Gregorio la 9-a]]. Rezulte de tio Varmio perdis grandan terenon apud [[Reszel]]. Varmio en la ordena ŝtato havis ekonomian memstarecon kaj estis militprotektata de la kruc-kavaliroj. Dum la pola-kruckavalira milito en la jaroj 1409-1411 Varmio prezentis tri taĉmentojn: episkopan, kapitulan kaj de Braniewo. La taĉmentojn probable militestris du [[vokto]]j - episkopa kaj kapitulo. En la [[batalo de Grunwald]] partoprenis ĉirkaŭ 1000 soldatoj el Varmio
 
===Varmio en la [[Respubliko de Ambaŭ Nacioj]]===
[[Dosiero:Deutscher_Orden_1466.png|thumb|Ordeno de germanaj kavaliroj post la dua toruna pactraktato; videblas Varmio (blua)]]
Post la dua toruna pactraktato en [[1466]] Varmio kaj [[Reĝa Prusio]] iĝis partoj de Pola Reĝlando.
 
Varmio havis certan aŭtonomion, kaj varmiaj episkopoj kun katedra kapitulo estis la solaj mastroj. Varmianoj ĝuis pli bonajn kondiĉojn de disvolviĝo kaj pli grandan liberecon en ekonomia mastrumado ol en la periodo de germanaj kruckavaliroj. Tial pli facile evoluis la kulturo, arto kaj edukado.
 
Varmiaj episkopoj estis anoj de la Senato de Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kaj ekde 1508 ili ankaŭ prezidis la prusajn terenojn. Tial ili kunvokadis provincajn ĝeneralajn [[sejmo]]jn de Reĝa Prusio.
 
===Varmio kiel parto de Prusio (1772-1945)===
[[Dosiero:Warmia1.jpg|thumb|Mapo de Varmio en 1755]]
Varmio post la [[Dispartigoj de Pollando-Litovio|unua dispartigo]] iĝis parto de [[Reĝlando Prusio]] en ĝia provinco [[Orienta Prusio]]. Sekvis [[sekularigo]] de Varmio, kaj ĝi estis dividita al du distriktoj: de Braniewo kaj Lidzbark Warmiński. [[Katolika Eklezio|Katolika]] Varmio estis religie aparta de la [[protestantismo|protestanta]] cetero de Orienta Prusio, kaj tiu diferenco restis ĝis 1945.
 
La {{daton|11|julio|1920}} en Varmio okazis [[plebiscito]], en kiu la loĝantoj devis decidi pri sia ŝtata aparteno. Kvar vilaĝoj de Varmio voĉdonis por esti en [[Dua Pola Respubliko|Pollando]].
 
===Varmio en Pollando (post 1945)===
En [[1945]] tuta Varmio iĝis parto de la [[Pola Popola Respubliko|pola ŝtato]]. Pro fuĝo de la enloĝantaj germanoj, transloĝigo de ili kaj elmigrado grandega plejparto de la nuntempaj varmianoj estas enmigrintoj el aliaj regionoj de Pollando (inter alie el la orientaj regionoj de antaŭmilita Pollando).
 
Katolikaj tradicioj de Varmio konserviĝis en aspekto de vilaĝoj kaj urbetoj (ekz. ĉevojaj adorejoj) kaj en kutimoj. Respektante la historian apartecon de Varmio, la novkreitan en [[1999]] provincon oni nomis [[Varmia-Mazuria Provinco]].
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Lagoregiono Mazurio]]
#ALIDIREKTU* [[Varmia-Mazuria Provinco]]
* [[Orienta Prusio]]
 
[[Kategorio:Historiaj regionoj en Pollando]]
[[Kategorio:Varmio-Mazurio]]
3 108

redaktoj