Kortesa Palaco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ' 300px|thumb|Fasado de la palaco, sidejo de la Deputitaro. La '''Kortesa Palaco''', aŭ en hispana ''Palacio de las Cortes'', est...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
 
[[Dosiero:Madrid - Congreso de Diputados 1.JPG|300px|thumb|Fasado de la palaco, sidejo de la Deputitaro.]]
La '''Kortesa Palaco''', aŭ en hispana ''Palacio de las Cortes'', estas la sidejo de la [[Congreso de los Diputados]] (deputitataro) de Hispanio, kiu kuŝas ĉe la ''Carrera de San Jerónimo'' en [[Madrido]], [[Hispanio]]. Temas pri novklasikisma konstruaĵo de la [[19a jarcento]]. Tiam estis [[monaĥejo]] kaj fakte unuaj kunsidoj de [[1834]] okazis en ties preĝejo. La konstruo de la nova parlamentejo ekis en 1843 kaj inaŭguro okazis en [[1850]]. Poste venis reformoj kaj ampleksigoj. La fasado montras portikon kun 6 grandajn kolonojn de [[korintiakorinta ordo]], kiuj eltenas triangulan [[frontono]]n. Tiu granda pordego rezerviĝas por solenaj eventoj, dum ĉiutage oni uzas flankan enirejon. Flanke de la kolonaro deĵoras skulptaĵoj de du bronzaj leonoj; iam estis aliaj el malpli bona kvalito, kiuj estis anstataŭitaj de tiuj konstruitaj el bronzo fandita el kanonoj kaptitaj al la maŭroj en [[Maroko]], 1860. La leonoj reprezentas klasikajn geheroojn, dum la popolo nomigas ilin foje Daoíz kaj Velarde pro du kapitanoj, martiroj de la insurekcio kontraŭ la francoj en 1808. En 2012 ekestis polemiko pri la kojonoj de la leonoj, ĉar tiuj mankas al unu el ili; tamen temas pri reprezento de heroino.
 
[[Kategorio:Madrido]]