Kanelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 22 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q731957)
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
Aparte, '''ŝraŭbkanelo''' en [[tekniko|teknika]] lingvaĵo estas helica kanelaĵo en [[ŝraŭbo| ŝraŭba]] [[bolto]], servante por turnante enigi respektive fiksi ŝraŭbon en iu materialo.
 
Laŭ la origina senco de la vorto, '''kaneligokanelado''' estas la sulkigo de objekto, plej ofte de [[kolono]] aŭ de [[pilastro]], per vertikalaj kaj konkavaj kaneloj, do sulkoj. Tia dekorado troveblas ĉefe en la arkitekturo de la [[antikva epoko]] kaj en tiu de pli postaj epokoj orientiĝanta laŭ la antikva - ĉefe en la [[renesanco]] kaj en la [[klasikismo]]. Kiel dekora motivo ĝi ankaŭ transpreniĝis al la konstruado de [[meblo]]j, artaj metiaĵoj kaj metalaj objektoj.
 
La kaneligo servas al la optika strukturigo de la kolona trunko, al la akcentigo de svelta kaj "suprenstreba" aspekto de ĝi kaj al forturno de la atento de la iom kaŝindaj horizontalaj fendetoj inter la kolonaj segmentoj, do al kreo de iluzia aspekto, kvazaŭ la kolono estus produktita el [[monolito]]. Ĝi ne havas konstru-teknikan signifon.