Orient-sudana savano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
 
== Urbaj areoj kaj setlejoj ==
En Kameruno la ekoregiono pli-malpli kongruas kun la Norda Provinco, kie Nacia Parko Benue kaj Nacia Parko Buba-Njida gastigas iujn el la minacataj specioj supre menciatajn. En Ĉado la orient-sudana savano kovras la sudon inkluzive de la industria urbo [[Moundou]], la dua plej granda ĉada urbo, la nafturbo Doba kaj la [[Kotono|koton]]kreskigaj urboj [[Sarh]] kaj Pala. En Centrafrica RepublikoRespubliko la ekoregiono kovras la maldense enloĝatan nordan parton de la lando; la pli grandaj urboj inkludas Bossangoa-n. En Sud-Sudano, okcidente de la [[saharaj inunditaj herbejoj]] (aŭ ''Sudd''), la orient-sudana savano kovras la areon de Bahr el Ghazal kiu enhavas la urbon [[Vav]]. Oriente de ''Sudd'' la ekoregiono iras norden-suden ekde norda Ugando, tra sud-orienta Sudano oriente de Blanka Nilo (inkluzive de la areo ĉirkaŭ la sudaj urboj [[Ĵubo]] kaj Orienta Ekvatorio ĉirkaŭ Torit), kaj plue laŭlonge de la sudana-etiopa landlimo. Tie ĉi en Gambela situas la proponata Nacia Parko Gambela. Multe de tiu areo estas la ejo de bataloj dum la lastaj dekjaroj kaj estas diversfaze rekonstruanta.
 
== Minacoj kaj protektado ==
Linio 26:
[[Hakado kaj bruligado|Tempa kultivado]] kaj [[paŝtado]] estas vivostiloj kiuj kondukas al troa paŝtado kaj [[senarbarigo]] por rikolto de [[brulligno]] aŭ [[lignokarbo]] kaj kaŭzas [[Arbara incendio|arbarajn incendiojn]]. Tio konsiderinde estas reduktinta la [[duonarbaro]]n. Tamen grandaj areoj de sendifekta vivejo postrestas, eĉ ekster la protektejoj, aparte kompare kun la pli enloĝata [[okcident-sudana savano]].
 
La [[ŝtelĉasado]] estas alia problemo, efektive la [[Neparhufuloj|pintlipa dicero]] (''Diceros bicornis'') kaj la [[Neparhufuloj|norda larĝlipa ceratoterio]] (''Ceratotherium simum cottoni'') antaŭe estis hejmaj en la ekoregiono sed ili estis forigataj per troa [[ĉasado]]. Krom sportĉasado en Centrafrika Respubliko, ĉeestas malmulte da porfaŭna [[turismo]].
 
Ekzistas multaj protektataj areoj, kiuj okupas ĉirkaŭ 18% de la ekoregiono aŭ 136 000 da kvadrataj kilometroj, sed multaj el ili ne garantias la protektadon kaŭze de la politika nestabileco en la zono.