Frua Esperanto-gazetaro: Malsamoj inter versioj

e
→‎[[Junulo]]j: (nova alienilo)
e
e (→‎[[Junulo]]j: (nova alienilo))
==[[Junulo]]j==
 
La unua gazeto estis [[Juna Esperantisto]]. Sekvas por la [[Franca Federacio Juneco]] ([[Parizo]]), por la [[Tutmonda Junula Asocio]] [[Junula Parolo]] ([[Magdeburgo]]) kaj, en [[Nederlando]], [[La Estonto]]. En [[1920]] estis fondata la unua vivpova junula unuiĝo [[Universala Esperanta Asocio Junulara]], poste nomata [[Tutmonda Esperanto-Junulara Asocio]], kiu eldonis [[Esperantista Junularo|Esperantistan Junularon]]. Post ĝia malapero oni provis per [[Juna Samideano]], poste [[Juna Esperantisto]] (ambaŭ en [[Krakovo]]) krei novan organon de la asocio, sed sen sukceso. Menciindaj estas ankoraŭ [[Esperantista Junularo]] ([[Vieno]], [[Kornfeldo]]), [[Juneco]] ([[Oppeln]]) kaj bela, bone ilustrita gazeto por infanoj [[La Etulo]]. Specialan klason formas la [[skolto]]j. Tuj post la fondo en [[1918]] la [[SEL|Skolta Esperantista Ligo]] havis parton [[La Selo]] en la angla gazeto [[Brown & White]], eldonis en [[1921]]-22 propran bultenon [[SEL|Skolta Esperantista Ligo]] kaj akceptis en julio [[1926]] la gazeton [[Skolta Heroldo]] de pastro Ramboux en [[Parizo]], kiun ili anstataŭis en sept. [[1931]] per [[Skolta Bulteno]] ([[Londono]]). La hungaroj eldonis por la [[ĵamboreo]] aŭtografitan [[Cirkulero]]n kaj [[Tendara Heroldo|Tendaran Heroldon]]. Por la "[[Tago de Bonvolo]]" ([[18-a de majo]]) oni eldonis en [[1933]] krom la naciaj unufoje ankaŭ Esperantan eldonon de [[La Junularo]]n kaj la [[Mondpaco]]n.
 
==Laboristaj kaj klasbatalaj==
19

redaktoj