Joakimo Kameraro la Maljuna: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
En 1518, li translokiĝis al la [[Universitato de Erfurto]], kie li konatiĝis kun [[Eobanus Hessus]], [[Euricius Cordus]] (1486-1537)<ref name=Cordus/> kaj [[Mutianus Rufus]] (1470-1526)<ref name=Rufus/>. En 1521, li daŭrigis siajn studojn en la [[Universitato de Wittenberg]] kie li diplomiĝis kaj konatiĝis kun [[Filipo Melanktono]]. En 1522, li estis nomumita profesoro pri zoologio kaj tradukis la "Naturan Historion"<ref>[https://pt.wikipedia.org/wiki/Hist%C3%B3ria_Natural_(Pl%C3%ADnio) Naturalis Historia]</ref> de [[Plinio la Maljuna]] kaj "Institutio oratoria"-n de [[Kvintiliano|Marko Fabio Kvintiliano]] (35 AD - 95 AD).
 
En 1525, li fariĝis profesoro pri Grekaj lingvo kaj literaturo, kaj rekomendita de Melanktono, en 1526, li estis nomumita profesoro pri la greka kaj latina en la ĵus fondita Gimnazio de [[Egidio|Sankta Egidio]]<ref>[https://de.wikipedia.org/wiki/Aegidianum Aegidianum]: la gimnazio fondiĝis en la jaro 1526.</ref>, en [[Nurenbergo]]. En 1530, li partoprenis kiel delegito el Nurenberg en la Dieto de Aŭgsburgo, kie li helpis Melanktonon skribi la [[Aŭgsburga konfeso|Aŭgsburgan konfeson]]. En 1532, li tradukis latinen la verko "Underweysung der Messung" de [[Albrecht Dürer|Alberto Durero]], sub la titolo "De Sym[m]etria partium in rectis formis hu[m]anorum corporum". En 1535, oni indikis lin al la [[Universitato de Tubingeno|Universitato de Tübingen]], kie li plenumis reliefajn rolojn ĉe la organizado de la universitato. En 1541, li faris similan laboron en [[Lepsiko]], kaj ĝis sia morto, li profesoris en la [[Universitato je Lepsiko|Universitato de Lepsiko]]. En la movado de la reformo, li elfaris elstarajn rolojn kaj liaj konsiloj estis ofte serĉataj de la protestanta estraro.
== Verkoj ==