Broadway: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Ĝi estas unu el la plej malnovaj ĉefaj nordaj-sudaj trairejoj en la urbo, datiĝanta el la unua [[Nederlando|nederlanda]] setlejo [[Nov-Amsterdamo]]. Ĝi trakuris la longecon de [[Manhatano]], la centra komunumo de la urbo. ''Broadway'' estas la nura strato, kiu iris preskaŭ de la suda pinto de la insulo, komenciĝante ĉe ''Bowling Green'' ([[Kegloluda Verdejo]]), al la norda pinto. Ĝi tie transis la riveron ''Harlem'' sur la [[Broadway-Ponto]] kaj pluiras tra [[Bronkso]] kaj en [[Westchester County]]. (Estas ankaŭ apartaj stratoj nomataj "Broadway" en la urbo, unu en ĉiu el la tri Nov-Jorkaj urbaj komunumoj [[Kvinzo]], [[Broklino]] kaj [[Staten-Insulo]]; kaj pli malgrandaj stratoj uzantaj ĝian nomon tia kia Orienta Broadway, Okcidenta Broadway, Malnova Broadway, kaj aliaj en Manhatano mem.)
 
Broadway iras plu, trakurante pluajn [[Hudson-Rivero|Hudson-Riverajn]] urbojn de [[konteo Westchester]]. Poste, ĝi estiĝas la "Poŝta Vojo de Nov-Jorko al Albeno", kaj kuras norden ĝis la ĉefurbo de la ŝtato, [[Albeno]]. Ĉar ĝi diagonale transiras la [[Komisia Plano de 1811|Komisian Planon de 1811]] de manhatanaj stratoj, la kruiciĝoj de [Http://www.broadway.pl/ Broadway] kun aliaj stratoj estas markataj de "placoj" (foje nur triangulaj tranĉaĵetoj de malferma spaco). Ĉi tio kreis iom interesan arkitekturon, ekzemple de la fama [[Flatiron-Konstruaĵo]].
 
La sekcio de pli malalta Broadway de ĝia suda fino ĉe ''Bowling Green'' al [[Urbodoma Parko (Manhatano)|Urbdoma Parko]] estas la historia loko por la urbaj [[paperbenda parado|paperbendaj paradoj]], kaj estas foje nomata la [[Kanjono de Herooj]] en referenco al tiaj eventoj.