Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 108:
Saluton. Mi ĵus vidis, ke iu kopiis enhavon el [[Universitato je Lepsiko]] al [[Universitato de Lepsiko]]. Tamen mi dubas pri la ĝusteco de la dua artikolo. Ĉu jam ekzistas artikolo pri alia universitato en Germanujo, laŭ kies titolo ni povus orientiĝi? --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 15:05, 11 Jul. 2014 (UTC)
:La Esperantigo "Universitato de Lepsiko" ŝajnas al mi multe pli bona ol "Universitato je Lepsiko". Simila titolo jam estas uzata ĉe [[Universitato de Kolonjo]]. kelkaj artikoloj uzas adjektivigon de la urbonomo por la titolo, ekzemple [[Munkena Universitato]] kaj [[Bonna Universitato]]. En la longa nomformo uzata artikolkomence, ĉi tiuj du artikoloj simple laŭvorte tradukas la germanan nomon, do metas neniun prepozicion inter "Universitato" kaj la urbonomo ("Universitato Ludoviko Maksimiliano Munkeno" kaj "Rejnlanda Universitato Frederiko Vilhelmo Bonn"). Tio ŝajnas al mi klare evitinda en Esperanto. La formo kun "de" ŝajnas al mi ĝenerale preferinda en Esperanto. La adjektiva formo ankaŭ estas akceptebla, sed funkcias nur se oni Esperantigas la urbonomon. [[Uzanto:Marcos|Marcos]] ([[Uzanto-Diskuto:Marcos|diskuto]]) 16:23, 11 Jul. 2014 (UTC)
 
:Mi tute ne komprenas, kial oni uzus ''je'' en [https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vienna_International_Centre&diff=prev&oldid=5498669 tiaj okazoj]? Tiu prepozicio estas uzebla en multaj okazoj, sed tie ĉi temas pri aparteno, kaj ''de'' tute konvenas. [[Uzanto:darkweasel94|darkweasel]]<span style="font-size:75%;">[[Uzanto-Diskuto:darkweasel94|94]]</span> 18:25, 11 Jul. 2014 (UTC)