Sophie von La Roche: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
De 1761 ĝis 1768, Sophie La Roche estis sinjorino de la kortego ĉe la kastelo de sia bopatro Warthausen, proksime de Biberach (kie Sophie kaj Wieland renkontiĝis denove). Ekzistis ampleksa biblioteko (1,440 volumoj, 550 verkoj) ĉe la kastelo, kies kolekto hodiaŭ estas plejparte ĉe la bohema kastelo Kozel proksime de [[Plzeň]]. Ŝi verkis leterkorespondadon en la franca lingvo kaj kotroladis la financan mastrumadon de la biendomoj en [[Bönningheim]]. La Roche sekvis la edzon tien en 1770, kaj estis tie ke ŝi kompletigis la romanon kiun ŝi jam komencis ĉe Warthausen ''Geschichte des Fräuleins von Sternheim'' La romano estis publikigita fare de Wieland en 1771.
 
Georg von La Roche inspektis la biendomojn ĝis 1771, kiam li iĝis la reĝa konsilanto de la ĉefepiskopo-elektisto de [[Trier]]. La karieroŝanĝo ekigis movon por la familio al Ehrenbreitstein. La Roche tenis literaturan salonon hejme proksime de [[Koblenz]], salono kiun [[Goeto]] mencias en ''Dichtung und Wahrheit'' . Inter la vizitantoj de la salono estis Basedow, Wilhelm Heinse, la fratoj Jacobi kaj Lavater. Ŝi iĝis amikoj kun Johann Heinrich Jung kaj prezentis lin al llia dua edzino, Marian Salome von Saint George.
 
En 1780, la edzo de Sophie estas maldungita de sia oficejo fare de episkopo Clemens Wenzeslaus pro kritikaj opinioj pri la Eklezio. Kun tio, la eleganta saloncirklo en Ehrenbreitstein venis al subita fino. La familio transloĝiĝis al Speyer. En 1788, la morto de Georg lasis Sophie vidvinigita. Pro la franca okupo de la maldekstra marbordo de Rejno en 1794, ŝia vidvina pensio estas fortranĉita, tiel ke ŝi devis kontraŭvole certigi siajn enspezojn per verkado. Post la morto de sia edzo, ŝi pasigis sian tempon en Speyer kaj en la regiono de Offenbach, kaj vojaĝis al Svislando, Francio, Holando kaj Anglio. Tiuj travivaĵoj instigis ŝin skribi kaj publikigi vojaĝraportojn.