Jack Tramiel: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 37:
 
==Elmigro==
En [[1947]] Tramiel elmigris al [[Usono]], kie trovis laboron kiel mekanikisto en vendejo kaj rapide lernis la [[angla lingvo|anglan]]. En 1948 li iĝis soldato en [[usona armeo]], kie lia tasko estis riparadi oficejajn aparatojn. Post kelkaj jaroj de militservo li decidis forlasi la armeon kaj establi propran firmaon Commodore Portable Typewriter, riparantan [[tajpilo]]jn. Baldaŭ li havis kontaktojn kun eŭropaj firmaoj (i.a. kun [[Ĉeĥoslovakio|ĉehoslovaka]] tajpil-produktanto), kio donis grandan kreskon de la enspezoj. Por eviti nefavoran usonan import-leĝon (Ĉehoslovakio estis membro de [[Varsovia Pakto]]) li establis en 1955 en [[Toronto]] novan firmaon: Commodore Business Machines International. Tramiel deziris, ke lia firmao havu militan nomon; la soldataj rangoj ''General'' ([[generalo]]) kaj ''Admiral'' ([[admiralo]]) estis okupitaj, do la entreprenisto decidis uzi la nomon ''Commodore'' (komodoro, sub[[admiralo]])
 
==Commodore==
[[Dosiero:Commodore64.jpg|thumb|Commodore 64, la plej sukcesa varo de Tramiel]]
En la [[1960-aj jaroj]] japanaj firmaoj komencis inundi la usonan merkaton per malmultekostaj tajpolojtajpiloj. Pro abrupta malkresko de la enspezoj, Jack Tramiel decidis ŝanĝi la profilon de sia firmao. En [[1970]] estis produktitaj la unuaj [[kalkulilo]]j de Commodore, bazitaj sur [[Integra cirkvito|icaro]] de [[Texas Instruments]]. Meze de la 1970-aj jaroj la firmao prezentis sian unuan komputilon - [[Commodore PET|PET]]. Tramiel ne estis certa pri la ideo konstrui hejmkomputilojn de nulo, do deziris aĉeti la firmaon [[Apple]]. La propono interesis [[Steve Wozniak]], kiu tamen postulis tro altan prezon. PET signife superis tiuepokajn hejmkomputilojn, sed vere sukcesa iĝis ĝia posteulo - [[Commodore VIC-20|VIC-20]]. Tiu malmutekosta komputilo, produktata en centmiloj da ekzempleroj, konserviĝis en la historio de komputiko kiel unu el la plej bone vendataj varoj de Commodore. En 1982 aperis [[Commodore 64]] kun la [[mikroprocesoro]] [[MOS 6150]], kiu estis eĉ pli sukcesa: vendiĝis 22 milionoj da ekzempleroj, ĝis nun la plej bona rezulto por personaj komputiloj<ref>[http://jeremyreimer.com/m-item.lsp?i=137 Total Share: Personal Computer Market Share 1975-2005 | Jeremy Reimer's Blog (angle)]</ref>. En la epoko de sukceso de Commodore 64, Tramiel uzis la diraĵon: ''Ni devas konstrui komputilojn por la amasoj, ne por la [[socia klaso|klasoj]]'' (angle "We need to build computers for the masses, not the classes")<ref>[http://uk.ign.com/articles/2009/12/23/gamer-decades-the-1980s?page=2 Gamer decades: the 1980s (angle)]</ref>.
 
==Atari==